• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-05 13:57:40    
"Libro de Poezio", la unua kolekto de poemoj de Ĉinio (2)

cri

La poemoj en Guofeng ampleksas diversajn temojn:

Pri amo. Granda parto de la poemoj en Guofeng temas pri amo kaj edzeco. Tiaj poemoj "venis de la popolo en formo de popolkanto, kantata de gejunuloj en esprimo de ilia korinklino". "Ĉe la riveroj Zhen kaj Wei" bildigas gajan ekskurson de gejunuloj en printempo ĉe la riveroj. "Ĉarma knabino", "Cidonio" kaj "Falintaj folioj" spegulas harmonion kaj ĝojon inter la geamantoj. En la versaĵoj oni vidas puran koron kaj serenan humoron de la antikva popolo. "Ruza fraŭlo" priskribas aflikton de knabino, kaj "Levu vian baskon" ŝercon inter la geamantoj. Ilia sentoesprimo estis senkaŝa, kuraĝa kaj senĝena. "Morta alko sur kampo" estas ampoemo kun pura primitiva koloro. "Morta alko sur kampo" kovriĝis de herboj, knabinon en afrodizio tentas fraŭlo¡ "Ne pasiiĝu nek urĝiĝu, mian antaŭtukon ne tuŝu, kaj vian hundon silentigu." La fraŭlo en la poemo estis ĉasisto. Ĉasante en arbaro, li renkontis belulinon kaj gajnis ŝian koron. Ilia enamiĝo estis tute natura kaj libera. "La malvirtulo" estas korverŝo de forlasita virino. La heroino en la poemo sincere strebis al pura amo kaj feliĉo. Sed 3 jarojn post la geedziĝo ŝi estis forlasita de la edzo. Ŝi ĉagreniĝis, malamis kaj indigne riproĉis la malvirton de la edzo. Ŝi larme akuzis la malegalecon inter la seksoj: "Ho ve, knabinoj, ne tro pasiiĝu kun fraŭloj, ili facile forĵetos la amatinon, dum virinoj restos sen libero." Fine ŝi firmdecide foriris de sia edzo.

Pri opono kontraŭ ekspluato kaj subpremo. "Malsatuloj arias pri malsateco, laboruloj pri sia okupo", jen la esenco de multaj poemoj en la "Libro de Poezio". En "Otido" oni tiel plendis: "Pro la senfina servutado al la kortego, ni ne havas tempon por nia agro, nek por zorgi pri la gepatroj. Ho ĉielo, kiam ni povus ĝui pacan vivon?" "Kampomuso" indigne mokis la aristokratojn diboĉantajn kaj esprimis deziron pri bona vivo. La poemo nomis la ekspluatantojn abomenindaj kampomusoj: "Musoj, musoj, mian grenon ne manĝu, mi vivtenis vin jam tri jarojn, tamen vi neniam konsideris por mi. Mi ĵuras foriri de vi kaj transloĝiĝos al paradizo. Paradizo estas loko destinita por mi."

Pri agrokulturo. El la "Libro de Poezio' estas poemo "La Sepa Monato" pri agrokulturo. Ĝi detale priskribas la kolektivan laboradon de agrikulturaj sklavoj de Zhou-dinastio. Krom terkulturo por aristokratoj, la sklavoj devis ankaŭ bredi silkraŭpojn, teksi ŝtofojn, fari vinon, ĉasi, kulti kaj aranĝi celebradon por datreveno de naskiĝtago de aristokratoj. Kvankam ili laboradis tutan jaron, tamen ili havis nek vestojn nek grenon. En vintro por bari tranĉan venton, ili ŝtopis la fenestrojn kaj pordojn per pajlo kaj argilo. El la poemo ni povas trovi, ke tiam multe evoluis la agrokulturo de Ĉinio, riĉa estis la sperto de produktado kaj abundaj estis la produktaĵoj. "Plantago" estas kanto de virinoj dum kolektado de plantagoj. "Plantagoj kreskas surkampe, kaj ni ĝoje kolektas grupe. Ni serĉas, prenas sur la kampo kaj portas ilin hejmen en la vestoantaŭo." La lakona teksto ripetade kantata de grupiĝintaj virinoj sur la kampo prezentas al ni belan scenon de laborado en serena tago.

Pri la vivo de aristokrato. "Veturado" estas fama patriotisma poemo. Damo Xumu en la poemo, deveninta de Wei-regno, edziniĝis al Xumu. Fronte al la disfalo de sia patrolando, ŝi sentis korŝiran doloron. Ŝi proponis peti helpon de Xu-regno, sed estis ĉikanita. Ŝi falis en grandan indignon kaj triston, kaj verŝis sian senton pere de poemo. "Altstatura belulino"priskribas ĉarmecon de damo Zhuang Jiang, edzino de Zhuanggong, estro de Wei-regno. "Onklo Yu Tian" bildigas bravan militiston kaj liajn lertajn pafarton kaj veturigadon.

La "Libro de Poezio" ĝuas vastan renomon ne nur per la riĉa enhavo, sed ankaŭ per la brila poezia arto. La versoj de granda parto de la poemoj estas kvarideografiaĵaj, kaj ankaŭ enmiksiĝas du- kaj ok-ideografiaĵaj. La lingvo de la poemoj estas rafinita, viveca kaj modesta. La poemoj ofte havas refrenojn en peza popolkanta gusto. La saĝe uzata metaforo donas evidentan artan efikon. La verkintoj de la poemoj ofte menciis iun objekton en la komenco kaj poste eltiris kion ili volis esprimi. En la poemo "Fragmitoj" la verkinto priskribis la senvivan aŭtunan scenon kaj poste eltiris la ĉefan enhavon de sia poemo, ke sentimentala fraŭlo falis en senhelpan aflikton pro sia fraŭleco. "Persikfloroj" komenciĝas per priskribo de disvolviĝantaj persikfloroj kaj poste priskribas la brilan ĉarmecon de tuj edziniĝonta knabino. Metaforo de la "Libro de Poezio" riĉigis la imagon, herediĝis kaj disvolviĝis en la postaj jaroj kaj fariĝis tradicia metodo de la poezio.

La "Libro de Poezio" estas atesto de la kreiveco de la laboranta popolo en la antikva Ĉinio kaj manifestiĝo de la sentoj de diversaj klasoj en reala vivo. La realismo de la "Libro de Poezio" fundamentis ĝian lokon en la historio de la ĉina literaturo kaj faris ĝin brila startpunkto kaj bazo de la ĉina realisma literaturo.