• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-05 16:05:17    
Ĉina fajraĵo

cri

Fajraĵo estas alinomata kiel arta fajro. Bruligi fajraĵon estas tre grava programero en festaj tagoj aŭ solenoj. Kiel hejmlando de pulvo, Ĉinio produktas diversajn ĉarmajn fajraĵojn, famajn tra la mondo per mirinda projekto, multaj specoj, brilaj koloroj kaj belaj formoj.

Ĉina fajraĵo havas longan historion. Antaŭ pli ol 1 300 jaroj fama medicinisto de Ĉinio Sun Simiao detale notis en sia verkaĵo DANJING la elementojn kaj karakteron de pulvo. En la dinastio Sui kaj Tang (581 - 907) ĉinoj jam elfaris fajraĵon el pulvo por sin amuzi. En la dinastio Song (960 - 1279) la farado de fajraĵo jam havis sufiĉe grandan skalon kaj atingis altan nivelon. En festaj tagoj la korteganoj kaj nobeloj konkuris per bruligo de fajraĵo. En la 14a jarcento, fremdlandaj komercistoj konigis ĉinajn fajraĵojn al Eŭropo. Kvankam ĉinoj severe tenis la sekreton de la farado de fajraĵo, tamen la fama Marko Polo ŝtelis la sekreton kaj alportis ĝin al Italio. Italoj vastigis kaj plibonigis la arton de farado de ĉinaj fajraĵoj. Komence de la 16a jarcento, en Italio aperis la unua faka asocio pri farado de fajraĵo en Eŭropo. Poste la eŭropa artfajro enkondukiĝis en Ĉinion, sekve de tio Ĉinio elfaris pli multajn specojn de fajraĵoj. Tiam en la urbo Suzhou, la centra produktejo de fajraĵoj de suda Ĉinio, oni faris multajn famajn fajraĵojn kiaj "kanonado kontraŭ la urbo Xiangyang", "pruntepreni sagojn per ŝipo", "renkontiĝo de geamantoj Bovisto kaj Teksistino sur Piga Ponto". Kiam oni pafis la fajraĵojn al la ĉielo, en la lumigita firmamento aperis diversaj mirindaj, tre okulplaĉaj bildoj.

En la dinastio Qing (1644 -1911), okaze de la lanterna festo aŭ naskiĝtago de imperiestro, oni pafis fajraĵojn en la palaco. Estas tiu noto, ke en la jaro 1793, kiam oni celebris la 82-an naskiĝtagon de la imperiestro Gaozong en la 13-a tago de la oka monato laŭ la ĉina tradicia kalendaro, okazis en la provizora palaco en Reihe artfajra soleno. Brita diplomato George Macartney estis invitita. La imponeco de ĉinaj fajraĵoj lasis al li profundan impreson. Lia sekretario notis tion en la libro Vojaĝo en Ĉinio:

"La plej admirinda por la ambasadoro estas la artfajra skatolo el verda papero kaj gazo, kun grandeco de kvin kubaj futoj. Oni pendigis ĝin sur la pinto de bambua bastono alta je 50-60 futoj. Kiam gi estis pafita, de ĝia fundo falis 20-30 grapoloj da brilaj lanternoj, sume pli ol 500. Ambaŭflanke de la skatolo estas du skatoletoj, de kiuj falis granda kurteno kun diversformaj brilaj desegnaĵoj. Poste la artfajro eksplodis, suno, steloj, fajrgloboj kaj raketoj elsaltis, kun klakado kaj densa fumo."

Ĉina artfajro estas fama tra la mondo kaj plurfoje gajnis ĉampionecon en internacia artfajra konkurso. La unua monda ĉampioneco estis gajnita en Monako, aŭguste de 1986. Pli ol centmil homoj de diversaj landoj spektis la prezentadon de ĉinaj fajraĵoj kaj estis sorĉitaj. La loka ĵurnalo laŭdis ke Ĉinio, kiu inventis pulvon antaŭ miloj da jaroj, partoprenas en la internacia artfajra konkurso, certe rekte influos la kulturan vivon de aliaj landoj.

Nun en Ĉinio multe evoluas la farado de fajraĵo. Ĉinaj faraĵoj estas bruligitaj tra la kvin kontinentoj.