• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-05 16:07:41    
Kampaj sportoj

cri
Nun ĉinoj pli kaj pli ŝatas kampajn sportojn. Ili ŝatas ekskursi stirante sian propran aŭton, grimpi sur krutaĵon aŭ monton, aŭ piedire vojagi por ĝui la grandan naturon. Laŭ ilia bezono aperis pli kaj pli multaj magazenoj de kamp-sportaj ekipaĵoj kaj kluboj de la sporto. Hodiaŭ ni iom parolu pri la afero.

Sinjoro Zhang Yuan, laboranta en iu kompanio de Pekino, nun havas liberan tempon ĉar li antaŭdate finplenumis la programon por la kuranta jaro. Li decidis inviti kelkajn amikojn vojaĝi al la okcidenta parto de Ĉinio per propra aŭto. Sinjoro Zhang diris ke li elektis tiun manieron por sin malstreĉi ne nur pro tio ke li havas propran aŭton, sed ankaŭ pro tio ke li deziras ĝui alispecan medion:

"Longe mi vivas en urbo kaj ĉiutage vizaĝas al sama lito, sama seĝo, sama oficejo, similaj vizaĝoj kaj medio, tio neeviteble enuigas min. Mi deziras iri el la urbo kaj portempe ŝanĝi la medion."

Sinjoro Zhang diris ke stiri propran aŭton en vojaĝo estas oportune kaj senbride. Kiam li deziras ion rigardi, do li veturas tien; kiam li deziras ripozi, do li haltas, tute laŭvole. Tia vojaĝo estas libera pli ol la vojaĝo per aviadilo, trajno aŭ piedoj. Li diris ke en unu jaro li plurfoje volaĝas stirante sian propran aŭton, aŭ longdistance, aŭ al ĉirkaŭaj lokoj de Pekino, nur se li havas liberan tempon.

Malsame ol sinjoro Zhang, sinjorino Zeng Yu ŝatas montgrimpadon. Ŝi vivas en la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. En la provinco situas multaj famaj montoj taŭgaj por grimpado. Pro tio en festaj tagoj montgrimpaj amantoj svarmas de diversaj anguloj de Ĉinio al la provinco. Sinjorino Zeng diris ke en la pasinteco ŝi faris korpan ekzercadon nur en sporta ĉambro, sed nun ŝi montgrimpas.

"Pasintece populariĝis la korpa ekzercado en sporta ĉambro. Oni unue kuras sur trejna aparato kaj poste sin ekzercas per aliaj trejnaj aparatoj, sub direktado de trejnisto. Tio estis enuiga kaj alportis al mi malmulte da plezuro. Hazarde mi kontaktis la grimpadon sur krutaĵo. Mi trovis ke tiu sportado estas pli bona ol enĉambra sportado ĉu laŭ la maniero, ĉu laŭ la intenseco, ĉu laŭ la atmosfero."

Tamen multaj studentoj, kiuj havas nesufiĉe da mono sed sufiĉe da tempo, preferas piediri al la lokoj malofte vizitataj. Ili ŝerce nomas tiun vojaĝon "memturmenta vojaĝo". Konkrete dirite, ili ne sekvas turisman karavanon, sed piediras al dezertaj montoj aŭ foraj lokoj kun peza pakaĵo sur la dorso, tranoktas en kamparana hejmo aŭ en tendo. En tiu malfacila medio ili sentas grandan plezuron.

Fraŭlino Lin Weijing estas triaklasa studentino de la Nankina Normala Universitato en suda Ĉinio. Ekde la pasinta jaro ŝi jam amas tiun "memturmentan vojaĝon". Se estas libera, ŝi piedire vojaĝas kune kun kelkaj kunlernantoj. Iam ili iris glate, iam ili renkontis neatenditajn malfacilojn, tamen ĉiufoje ili havis rikolton:

"Tia vojaĝo estas ekscitplena por mi. Kvankam ĉiufoje mi multe konsumiĝis, tamen tiu maniero plezurigas min, proksimigas min al la naturo kaj utilas al mia sano. Cetere la vivo en la Universitato estas komforta, la "memturmenta vojaĝo" estas la plej bona rimedo por altigi mian adaptiĝan kapablon kaj vivan forton, kaj plene stimuli mian latentan forton. Ĉio ĉi tio estas utila por mi aliĝi al la estonta socia konkurado."

Kun multiĝo de kampsportaj amantoj, en iuj ĉinaj urboj aperis multaj magazenoj de kampsportaj ekipaĵoj. Nia raportisto vizitis iun tian magazenon en Pekino kaj trovis diversajn ekipaĵojn kiaj tornistro, tendo, dormsako, kontraŭfrosta subvesto, kontraŭventa mantelo, kontraŭhumida matraco kaj diversaj kuiriloj. Iu vendisto diris ke en la magazeno estas pli ol 4 000 specoj de varoj, produktitaj ne nur de Ĉinio, sed ankaŭ de Kanado, Svislando, Korea Respubliko kaj aliaj landoj, kaj la venda kvanto estas sufiĉe multa.

En la lastaj jaroj aperis en Ĉinio kluboj de kampaj sportoj. Ili ofte organizas la sportoamantojn vojaĝi grupe. La klubo NOMADO en Ŝanhajo, la plej granda industria kaj komerca urbo de Ĉinio, estas la plej granda kampsporta klubo en orienta Ĉinio. Ĝi fondiĝis antaŭ du jaroj kaj posedas pli ol dekmil klubanojn. Ĝi organizas du aŭ tri enhavoriĉajn aktivadojn ĉiusemajne, el ili la pli ŝatataj estas tendumado kaj montgrimpado. La ĉefo de la klubo sinjoro Li Chungang konigis ke la klubanoj venis de diversaj tavoloj, tamen ili ĉiuj ĉasas pli enhavoriĉan vivon:

"Aliĝinte al la klubo ĉiu havas malsaman celon. Ekzemple tiuj, kiuj venis al Ŝanhajo antaŭ nelonge kaj ne havas multajn amikojn en la urbo, deziras interflui kun pli multaj homoj en la klubo, dume multaj aliaj celas nur ekzerci la korpon. Tamen laŭ mi la plej grava estas tio ke ĉiuj ĉasas pli enhavoriĉan vivon."

Sinjorino Liu Xiaoyi, laboranta en Ŝanhajo, estas membro de iu klubo. Antaŭ unu jaro ŝi hazarde partoprenis en iu grupa aktivado organizita de la klubo kaj ekpaŝis en la rondon. Introverta ŝi fariĝis serena kaj sin okupas kiel estrino de iu kampsporta teamo:

"La kampa sporto liberigas min el la urba spleno kaj ĝuigas al mi la montan brakumadon. Kiam mi faras kampan sportadon, mia kapo estas tute malplena, kun neniom da ĉagreno. Mi ĝuas la procezon. Iam la sportado estas laciga, tamen utilas al miaj vivo kaj laboro, faras min pli serena, kulturas al mi la neflekseblecon kaj la grupemon."