• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-05 16:15:24    
Ĉinaj mediprotektaj establaĵoj (foto)

cri
Ŝtata Mediprotekta Ĝenerala Buroo
En 1998, laŭ sankcio de la 1-a konferenco de la 9-a Tutlanda Popola Kongreso kaj koncerna projekto de reformado de koncerna establaĵo sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, Ĉinio oficiale instalis Ŝtatan Mediprotektan Ĝeneralan Buroon. Kiel rekta establaĵo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro respondeca pri media protektado, la ĉefaj devoj de la Ŝtata Mediprotekta Ĝenerala Buroo estas difini orientilon, politikon kaj leĝon de ŝtata media protektado, ellabori administran statuton, kontroli ekspluaton kaj utiligon de naturaj riĉfontoj influantajn ekologian medion, kontroli konstruadon de gravaj ekologia medio kaj reviglan laboron de ekologio.
La reta stacio de la Ŝtata Mediprotekta Ĝenerala Buroo estas : www.zhb.gov.cn
Ĉina Internacia Kunlabora Komitato de Medio kaj Disvolvo
En 1992, la ĉina registaro sankciis establon de la Ĉina Internacia Kunlabora Komitato de Medio kaj Disvolvo. La komitato estas la altnivela konsultiga establaĵo, kaj la prezidanto estas gvidanto de la ĉina Ŝtata Konsilantaro. La ĉefa devo de la komitato estas elmeti politikan proponon kaj fari politikan demonstron kaj programan demonstron kontraŭ gravaj, urĝaj kaj ŝlosilaj problemoj en la ĉina kampo de medio kaj disvolvo. Membroj de la komitato estas ministroj kaj vicministroj de koncernaj ministerioj de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, internaj kaj eksteraj famuloj kaj profesoroj en la kampo de media ekspluato kaj alilandaj ministroj kaj gvidantoj de internaciaj organizoj.
La reta stacio de la Ĉina Internacia Kunlabora Komitato de Medio kaj Disvolvo estas: www.cciced.org

Ĉina Mediprotekta Fonduso
En aprilo de 1993, fondiĝis Ĉina Mediprotekta Fonduso, ĝi estas la societo ne celanta interesojn kaj kun leĝpersona kvalifiko, kaj estas la unua popolfonduso speciale laboranta pri mediprotekta afero. Laŭ la principo de "preno el la popolo kaj uzado por la popolo" la fonduso kolektas kapitalojn per diversaj vojoj kaj manieroj, kaj uzas la kapitalojn por premii personojn kaj organizojn, kiuj faris elstaran kontribuon al la ĉina mediprotekta afero, financas diversajn aktivadojn kaj programojn pri media protektado, disvolvas internan kaj eksteran teknikan interfluon kaj kunlaboron sur la media kampo, kaj akcelas disvolvon de mediproteka afero.
La reta stacio de Ĉina Mediprotekta Fonduso estas: www.cepf.org.cn
Amikoj de Naturo
En marto de 1994, la ĉina registaro sankciis la unuan popolmediprotektan grupon de Ĉinion---Amikoj de Naturo. La celaĵo de Amikoj de Naturo estas la disvolvo de amasa media eduko, iniciato de verda civilizacio, establo kaj disvastigo de verda kulturo kun ĉinaj trajtoj kaj akcelo de ĉina mediprotekta afero.
La reta stacio de Amikoj de Naturo estas: www.fon.org.cn

Verda Pekino
"Verda Pekino" estas la establaĵo de mediprotektaj volontuloj fontinta el reto, ĝi tute alprenis la sistemon de volontuloj kaj sin deciĉas al akcelo de popolamasa partopreno en ĉina media protektado. Kiel la juna kaj vigla volontula grupo, Verda Pekino proponis kaj lanĉis la aktivadon de "savo de tibetaj antilopoj.La reta stacio de Verda Pekino estas: gbj.grchina.net