• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-05 16:21:25    
Ĉinio klopodas por plenumi internaciajn mediajn konvenciojn

cri
Laŭ aktive respondeca sinteno Ĉinio aktive plenumas endan devon en internaciaj mediaj konvencioj. Rilate al multaj gravaj internaciaj mediaj konvencioj Ĉinio ellaboris pozitivan kaj proktikeblan planon kaj alprenis serion da praktikaj rimedoj por plenumi internaciajn konvenciojn. Nun ni konigas staton pri ĉina plenumado de "Montreala Protokolo pri Konsumado de Materialo el Ozonosfero" kaj "Konvencio pri Kreskaĵa Varieco".

Ĉinio kaj "Montreala Protokolo pri Konsumado de Materialo el Ozonosfero"
En la lastaj 10 jaroj Ĉinio aktive partoprenis en diversaj internaciaj aktivadoj pri protektado de ozonosfero. En 1986 kaj 1987 Ĉinio respektive sendis delegitojn ĉeesti al labora konferenco de protektado de ozonosfero kaj subskriba konferenco de la protokolo. En 1989, Ĉinio oficiale aliĝis al la konvencio kaj la unua elmetis la proponon de "establo de plurflanka fonduso pri protektado de ozonosfero" en la unuafoja konferenco de landoj kontraktintaj traktaton. En 1990 kune kun diversaj landoj Ĉinio aktive partoprenis en revizia laboro de la protokolo. En 1991 Ĉinio oficiale aliĝis al londona revizia projekto de la protokolo kaj ĝustatempe establis oficejon de gvidanta grupo de ĉina protektado de ozonosfero, la oficejo respondecis pri plenumado de la protokolo.
Ĝis nun per la Monda Banko, Ekspluata Programo de UN, Industria kaj Disvolva Organizo de UN, Media Programo de UN, Usono, Kanado, Germanio kaj Danio, la ĉinaj programoj petitaj kaj sankciitaj de la plenuma komitato de plurflanka fonduso estas 156 kaj Ĉinio akiris plurflankan fonduson je 105 milionoj da usonaj dolaroj.

Ĉinio kaj "Konvencio pri Kreskaĵa Varieco"
Post la media kaj disvolva konferenco de Unuiĝintaj Nacioj en 1992, laŭ la ĉina ŝtata stato la ĉina registaro per serioza kaj respondeca sinteno plenumis promeson en la media kaj disvolva konfereco de Unuiĝintaj Nacioj, difinis la strategion de kontinua disvolvo de landa ekonomio kaj sufiĉe enkorpigis la strategian ideon en diversajn ekonomiajn politikojn de la lando. En 1994, la Ŝtata Konsilantaro sankciis kaj publikigis "Ĉinan 21-aJarcentan Tagordon----Blankan Libron pri Ĉinaj 21-aJarcentaj Loĝantaro, Medio kaj Disvolvo". La blanka libro sufiĉe enkorpigis la landan kontinuigeble disvolvan strategion. En 1996, la ĉina Tutlanda Popola Kongreso aprobis "la 9-an 5-jaran planon de nacia ekonomio kaj socia disvolvo de Ĉina Popola Respubliko kaj longatempa Cela Projekto de 2010", ĝi pluapaŝe difinis la orientilon, ke Ĉinio persistu en plenumado de kontinuigeble disvolva strategio.
La ĉina registaro opinias, ke kontinua utiligo de naturaj riĉfontoj kaj bona ekologia medio estas la premisaj kondiĉoj de realigo de kontinuigeble disvolva strategio. Per protektado de kreskaĵa varieco, preventado de perdiĝo de akvo kaj tero kaj dezertiĝo, per disvolvo de arbaro, perfektigo de ekologia medio en urboj kaj urbetoj, preventado kaj regado de mediaj detruo kaj polucio kaj aktiva partopreno en tutmonda kunlaboro de media protektado Ĉinio efike realigas kontinuigeble disvolvan stratagion de la lando. Politikoj, planoj kaj laboroj de diversaj fakoj de la centra registaro kaj plano de nacia ekonomio kaj socia disvolvo de regionaj diversnivelaj registaroj enhavas protektadon kaj kontinuan utiligon de kreskaĵa varieco.
En la transira procezo de tradicia ekonomio al merkata ekonomio, la ĉina registaro sin dediĉas al la ŝanĝiĝo de ekonomia pliiga maniero de agrikultura produktado. La tro rapida pliiĝo de loĝantaro kaj troa utiligo de naturaj riĉfontoj kaŭzis plimalboniĝon de ekologia medio, perdiĝon de akvo kaj tero, intensiĝon de dezertiĝo kaj tro rapidan konsumon de kreskaĵaj riĉfontoj, ĉi tio serioze bremsis la disvolvon de la ekonomio. La ĉina registaro atentas la reformadon de kampara ekonomia politiko, stimulas ŝparan produktomanieron kaj inĝerieriaĵojn de ekologia konstruado kaj ekspluatas teknikon de ekologia agrikulturo. Inĝenieriaĵo de ekologia konstruado efike kombinas disvolvon de agrikultura produktado kaj protektadon kaj kontinuan utiligon de kreskaĵa varieco.
En multaj lastaj jaroj oni jam resumis multajn spertojn pri realigo de ekologia konstruado en la tuta lando. Ĉi tiuj spertoj kaj agmanieroj ludis tre pozitivan rolon por protekti kreskaĵan variecon.