• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-06 09:59:17    
Xia Yan: Du Neforgeseblaj Aferoj

CRI
La 1-a:
La 15-an de februaro, mi sidis en kamiono portanta militajn necesaĵojn kaj provianton al la 19-avoja Armeo. La ŝarĝaǔto startis el la strato Sun Jatsen 1). Baldaǔ ĝi atingis la ponton Dayang, kiu sin etendis inter vivoplena kvartalo kaj vilaĝo plena kiel de agroj tiel ankaǔ de teramasoj, marĉetoj kaj lagetoj. Kaǔze de pasado de multaj aǔtoj la vojo tiom malglatis, ke sidante en veturilo oni sentas la koron ek- kaj ek-saltas el la torako. Fakte pro neglekto de koncerna fako! Ĉiuhore la kamiono iris 40 kilometrojn. Salivoŝprucige ŝoforo babilis kun proviantada oficisto. Subite mi vidis, ke ruĝkruca aǔto kuŝas antaǔ ni, en distanco de pli ol 100 metroj. Ŝajne io okazis al ĝi. 5 aǔ 6 uniformitaj oficistoj saltis el la aǔto kaj, kvazaǔ disŝutitaj faboj, ruliĝis en ambaǔflankajn agrojn. Mi levis la kapon. Jen avio, sendube de la japana imperiismo. Ankaǔ nia aǔto haltigis sin rapide, ankaǔ ni fulmorapide saltis el la kamiono kaj kuris disen por nin kaŝi ĉe altaĵo aǔ en kanalo. Nur unu aviadilo, fluganta tre malalte. Sekve ĝi rondflugis super la du aǔtoj, subĵetis... ion kaj tuj foriĝis orienten. Kion ĝi alĵetis? Faskon da cirkuleroj, kun bluaj vortoj sur blankaj paperoj.
Ni rekolektiĝis. La ŝoforo diris, ke la fasko falis ĝuste antaǔ lin, en la distanco de iom pli ol 10 metroj. Ve, se ĝi estus bombo! Li informis plu, ke en la aviadilo estas du homoj, unu el kiuj, alĵetonte la faskon, ridete svingis la manon al li. Ekster nia atendo, tio estis ne bombo, sed fasko da paperaj folioj, kiuj disflugis ĉien sur la teron. Eĉ pli ne atendite, ke meze de cirkuleroj pri tio, ke oni faligu la 19-avojan Armeon pro ĝia malobeo, troviĝas tre malmulte da paperoj, sur kiuj legiĝas tre longa deklaro verkita en la japana lingvo kaj subskribita de Komisiono de Revoluciaj Soldatoj de Japanio. Kaj jenaj sloganoj finis la tekston: "Returnu vian bajoneton por trapiki viajn verajn malamikojn!" "Kuraĝe faru manpremon kun revoluciaj soldatoj de Ĉinio!" kaj... kaj ĉiuj legintoj forte surpriziĝis.
"Strange, tiaj homoj troviĝas eĉ en la Orienta Lando 2)!"
"Kaj ili estas eĉ aviadistoj!"
La ŝoforo forviŝis koton de sur sia vizaĝo per maniko kaj perplekse diris: "Al kio estas utile? Ni ne estas soldatoj de la Orienta Lando..."
Iu interrompis lin, "Por ke vi sciu, ke ankaǔ la Orienta Lando havas tiajn homojn."
(Morgaǔ vi legos la 2-an neforgeseblan aferon, temantan pri la manoj de studentino, ĉinaj armeanoj kaj japanaj soldatoj.)
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
1) Strato Sun Jatsen: Strato troviĝanta en la sudorienta municipo Ŝanhajo (Sun Jatsen – fondinto de la ĉina partio Kuomintango kaj pioniro de la ĉina burĝa demokratia revolucio).
2) Orienta Lando: Japanio.