• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-06 16:34:28    
Ili vivas kiel migrobirdoj

cri

Migrobirdoj estas birdoj, kiuj flugas de loko al loko laŭ ŝanĝoj de sezonoj. Nun en Ĉinio aperis maljunuloj, kiuj simile al migrobirdoj migras al komfortaj lokoj por eviti frostan vintron kaj ardan someron.

En 2002 tuj post vintriĝo en Pekino Liu Zongren kaj lia edzino, emeritoj de la Ĉina Fremdlingva Eldon-Distribua Administracio, veturis al Zhuhai, suda Ĉinio, kie la klimato estas varmeta por travintri ĉe sia filo. Ili revenis en Pekinon marte de la sekvanta jaro.

Ĉinio havas diferencajn klimatojn pro sia vasta teritorio. Somere ie en suda Ĉinio la temperaturo ofte estas ĉ. 40¡ãC, sed tiam en Dalian, Harbin, Ĉangĉun kaj aliaj nordaj urboj la klimato estas agrabla. Januare en multaj urboj de norda Ĉinio la temperaturo falas sub O¡ãC, sed en Guangxi, Hainan kaj aliaj lokoj de suda Ĉinio estas pli ol 10¡ãC kaj oni ŝatas tiujn idealajn lokojn por eviti la malvarmegon. Somere flugi norden kaj vintre suden furoras en Ĉinio por multaj maljunuloj.

Fine de 2001 Zhang Xiaoyi kaj ŝiaj 9 kamaradinoj, emeritoj de la Forsto-administracio de Harbin, veturis de norda Ĉinio al Beihai, ĉemara urbo en suda Ĉinio, kaj tie loĝis 3 monatojn. Por tio ĉiu el ili pagis nur 3500 juanojn (8.3 juanoj egalas al unu usona dolaro).

Kial multe da maljunuloj somerumas kaj vintrumas en malsamaj lokoj?

En 2002 paro da emeritoj de Interna Mongolio pasigis la Printempan Feston en Hainan-insulo. Antaŭ tio ili vivis tie jam 6 monatojn. Ili, salajrataj ne multe, luis loĝdomon de tiea loĝanto kaj sin miksis en la lokan civilan vivon de la sudanoj. Matene ili kolektis diversajn marproduktaĵojn en la horoj de malfluso ĉe la marbordo kaj tage vendis tiujn marproduktaĵojn prilaboritajn de ili mem kaj kuiritajn maizspikojn, kaj babiladis kun turistoj de diversaj lokoj. Ilia enspezo en 5-6 tagoj estis sufiĉa por ilia elspezo por unu monato. Ili vivis feliĉe de sia propra laboro.

S-ro Liang estas loĝanto de Ŝandong-provinco en orienta Ĉinio, sed li vintrumas en Beihai. Li diris: "En la dua tago post kiam mi venis ĉi tien, mi ne rigardis belan pejzaĝon, sed serĉis bazaron de legomoj por lerni preparadon de bongustaj pladoj de la loko." Lia edzino diris: "Kune kun ni venis ĉi tien niaj malnovaj kolegoj kaj kunlernintoj. Ni ludas ŝakon, babilas kaj aĉetas objektojn por kiel eble plej rapide alkutimiĝi al la loka medio kaj bone vivi tute novan vivon en nova loko, kaj nun ni sentas nin feliĉaj."

Fakulo de la Ĉina Esplora Centro pri Maljuneco diris, ke vivi en tute nova urbo diferencas de simpla turismo. La turistoj estas vizitantoj, sed la vivantaj en nova urbo estas portempaj urbanoj kaj devas alkutimiĝi al la nova medio, lokaj lingvo kaj manĝaĵoj. Efektive por esti portempaj loĝantoj de nova urbo la maljunuloj devas pli multe partopreni la socian vivon kaj tio tre utilas al ilia sano ne nur fizika sed ankaŭ psikologia.