• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-06 16:42:54    
Jihulangtu kaj lia familio

cri

Mi naskiĝis en Pekino kaj tie pasigis mian infanecon. En la aĝo de 17 jaroj laŭ mia propra volo mi venis al la stepo de Interna Mongolio por fariĝi klera pashtisto.

Jihulangtu afable akceptis min. Mi pasigis 15 jarojn ĉe li kaj amikiĝis kun lia tuta familio.

Antaŭe mi estis marasma. Mi klare memoras, ke en la unuaj tagoj post kiam mi ekloĝis en la jurto, pro nekutimiĝo al la tiea klimato, mi malsaniĝis kaj suferis de febro. Mi deziris pekinajn vermiĉelojn miksitajn kun fritita misoo, sed tiam sur la stepo ne troviĝis legomoj kaj krom salo la loĝantoj havis neniun spicon. Mi ne sciis, kie Jihulangtu aĉetis botelon da misoo, kiu donis al mi bonan apetiton. Kaj mi ĝuis la misoon la tutan vintron. Mi alkutimiĝis al lakto kaj laktaĵoj preparitaj de Aoma, edzino de Jihulangtu. Mia sanstato pliboniĝis tagon post tago, kio metis solidan bazon por mia pashtista vivo en la sekvanta printempo.

En la dekkelkaj jaroj, kiam mi vivis sur la stepo, mi pashtis shafojn sekvante Jihulangtu, prenis manĝaĵojn preparitajn de Aoma kaj amikiĝis kun iliaj du filoj.

Jihulangtu instruis al mi pashtadon

Jihulangtu instruis al mi pashitstan teknikon. Nun li jam maljuniĝis, tamen li restas fortika kaj bone zorgas pri la pashtado de la familio.

Ĉiujare post sunperiodo Klaro kaj Brilo (la 4-a aŭ 5-a de aprilo), kiam en Pekino kaj aliaj lokoj de Ĉinio fariĝas vamete, sur la stepo de Interna Mongolio komenciĝas nur degelado. Post unu semajno finiĝas la graveda periodo de shafinoj kaj la stepo eniras en la periodon de nasko de shafinoj, kiu daŭras tutan monaton. En tiu monato la pashtistoj estas tre okupitaj. Ĉe lerta pashtisto ĉiuj akushintaj shafinoj kaj shafidoj povas sekure pasigi la monaton kaj perdiĝas neniu shafo. Jihulangtu ja estas unu el la plej eminentaj pashtistoj.

Jihulangtu instruis al mi pashtadon ĝuste en printempo. Li diris al mi, ke posedinte la tutan teknikon de akushigo de shafino, oni ellernas pashtadon. Antaŭ ĉio mi ellernis galopi sur la senlima stepo kaj limigi la tutan gregon da shafoj en la loko, kie mi povas vidi por preventi ilian perdiĝon kaj atakon de lupo. Li estas lerta rajdisto. Komence mi povis nur rajdi sekvante lin, nenion farante. Tiam mi ne parolis la mongolan lingvon kaj interkomunikiĝis kun li nur geste.

Tiam ĉiu grego sur la stepo havis pli ol mil shafojn, kiujn prizorgis du laboruloj. Tage ni pashtis sur la stepo kaj vespere lia edzino Aoma akushigis la shafinojn ekster la jurto, tiam pli ol triono da shafinoj estis akushontaj. Aoma estas lerta shaf-akushistino, kaj krome shi bone zorgas pri la familiaj laboroj.

Dank' al instruado de Jihulangtu mi rapide posedis la tutan teknikon de pashtado

Bater, lia juna filo

La juna filo Bater de Jihulangtu estas mia plej bona amiko. Nun li jam havas 4 infanojn. Lia hejmo estas pura kaj bonorda. Apud lia loĝejo estas bela jurto, tradicia loĝejo de mongoloj. Tie trinki teon kaj rigardi, kiel virinoj preparas laktaĵojn, ofte rememorigas min pri la antaŭa vivo sur la vasta stepo.

Bater estas kapabla samkiel lia patro en la laborado. Li lerte riparas aŭton, mem havas remizon kaj malgrandan laborejon. Laborinte dekkelkajn jarojn en Interna Mongolio, mi revenis en Pekinon, tamen neniam forgesis Internan Mongolion, kiu nutris min multajn jarojn, tial mi ofte vizitis ĝin. La tuta familio de Jihulangtu prenas min kiel membron de sia familio.

Bater havas triĝemelinojn, tre rarajn sur la stepo. Ili, 8-jaraj elementlernejanoj, loĝas en la lernejo kaj revenas hejmen nur en la vintraj kaj someraj ferioj. Lia filo naskiĝis antaŭ nelonge.