• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-06 18:34:11    
Internaciaj kunlaboro kaj interfluo pri medio

cri
Kiel la plej granda evoluanta lando kaj media lando, Ĉinio ludas gravan rolon en la internacia media scenejo. Per pozitiva sinteno Ĉinio partoprenis en tutmonda media diplomatia aktivado kaj faris endan kontribuon kaj ludis konstruivan rolon sur la kampo de internacia medio kaj disvolvo.
En 1972, la ĉina registaro sendis delegacion ĉeesti al la unuafoja media konferenco de la homaro en Stokholmo. En 1992, eksĉefministro Li Peng estris delegacion de la ĉina registaro ĉeesti al la pinta konferenco pri medio kaj disvolvo en Rio-de-Ĵanejro kaj la unua subskribis "kadran konvencion de klimata ŝanĝiĝo" kaj "konvencion de kreskaĵa varieco". En aŭgusto de 2002, eksĉefministro Zhu Rongji gvidis delegacion de la ĉina registaro ĉeesti al pinta konferenco de kontinuigebla disvolvo kaj deklaris ke la ĉina registaro jam sankciis " Kiotan Protokolon", tio ricevis vastan laŭdon de la internacia socio.
En la internaciaj mediaj konferencoj kaj intertraktadoj de internacia konvencio, Ĉinio konstante persistas en la principo ke oni protektu tutmondan medion kaj evoluantaj kaj evoluintaj landoj havu komunan sed diferencan devon, kaj Ĉinio firme staras ĉe evoluantaj landoj kaj oponas kontraŭ hegemoniismo sur media kampo kaj kontraŭ interveno en alies internajn politikojn per media problemo. Laŭ historio kaj realeco, evoluintaj landoj estas ĉefaj respondeculoj de la moderna media problemo, kaj evoluantaj landoj estas viktimoj. Tial evoluintaj landoj havas la devon la unuaj alpreni agon kaj helpi evoluantajn landojn partopreni en protektado de la tutmonda medio.
Cetere, diversalandaj popolmediprotektaj organizoj disvolvis kunlaborojn kun koncernaj fakoj kaj popolorganizoj de Ĉinio sur multaj kampoj kaj akiris pozitivajn fruktojn.
Ĉinio la unua kreis la modelon de "ĉina media kaj disvolva internacia kunlabora komitato" en la mondo. Kiel altnivela konsultiga establaĵo de la registaro la komitato konsistas el pli ol 40 mondaj famuloj kaj specialistoj. De la lastaj pli ol 10 jaroj post la establo de la komitato, la komitato sinsekve elmetis multajn konstruivajn proponojn al la ĉina registaro kaj ĝi estas nomita la modelo de la internacia media kunlaboro.

Internaciaj mediaj konvencioj al kiuj Ĉinio aliĝis
Laŭ la sinteno de pozivita respondeco pri internacia media kaj riĉfonta protektado, Ĉinio partoprenis aŭ subskribis pli ol 30 internaciajn konvenciojn kaj traktatojn pri media kaj riĉfonta protektado. La listo de la internaciaj konvencioj pri media kaj riĉfonta protektado al kiuj Ĉinio aliĝis estas:
"Internacia Konvencio pri Preventado de Mara Petrola Polucio"  (1954 Londono)
"Konvencio pri Fiŝkapto kaj Flego de Kreskaĵaj Riĉfontoj de Publika Maro" (1958 Ĝenevo)
"Internacia Rega Konvencio pri Balenokapto"  (1946 Vaŝingtono)
"Interkonsento pri Planta Protektado de Sudorienta Azio kaj Pacifiko"  (1956 Romo)
"Konvencio pri Kontinentbreto"  (1958  Ĝenevo)
"Traktato pri Suda Poluso"  (1959 Vaŝingtono)
"Konvencio de Monda Atmosfera Organizo"  (1947 Vaŝingtono)
"Konvencio pri Civila Devo de Damaĝo de Internacia Petrolopolucio"  (1969 Bruselo)
"Konvencio pri Protektado de Mondaj Kulturo kaj Natura Heredaĵo"  (1972 Parizo)
"Konvencio pri Preventado de Mara Polucio pro Ŝuto de Balaaĵoj kaj Aliaj Materialoj"      (1972 Londono)
"Internacia Konvencio pri Preventado de Polucio el Ŝipoj"   (1978 Londono)
"Konvencio pri Protektado de Aĵoj de Nukleaj Materialoj"  (1979 Vieno)
"Viena Konvencio pri Protektado de Oozonosfero "     (1985  Vieno)
"Helpa Konvencio pri Urĝa Stato de Nukea Akcidento aŭ Radiada Akcidento"  (1985 Vieno)
"Konvencio pri Frua Informo de Nuklea Akcidento"     (1986  Vieno)
"Montreala Protokolo pri Konsumado de Materio el Ozonosfero" (1987 Montrealo)
"Reto de Akvoproduktaĵa Kultura Centro de Azio kaj Pacifiko"    (1988 Bankoko)
"Kadra Konvencio pri Klimata Ŝanĝiĝo de UN" (1992  Rio-de-Ĵanejro )
"Konvencio pri Kreskaĵa Varieco" (1992 Rio-de-Ĵanejro)
"Interkonsento pri Protektado de Migrantaj Birdoj kaj ĝia Ripoza Medio inter Registaro de Ĉina Popola Respubliko kaj Japana Registaro"  (1981)
"Interkonsento pri Protektado de Migrantaj Birdoj kaj ĝia Ripoza Medio inter Registaro de Ĉina Popola Respubliko kaj Aŭstralia Registaro" (1986)
"Kunlabora Interkonsento pri Paca Utiligado de Nuklea Energio inter Ĉina Popola Respubliko kaj Palestina Islama Respubliko"  (1986)
cetere, Ĉinio ankaŭ aktive subtenas multajn gravajn dokumentojn pri internacia media kaj riĉfonta protektado kaj metis spiriton de la dokumentoj en ĉinajn leĝojn kaj politikojn.