• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-06 18:31:11    
Kvar kulinaraj stiloj de Ĉinio

cri
La ĉinaj pladoj estas farataj laŭ multaj stiloj kaj el ili la plej famaj estas tiuj de Shandong, Sichuan, Guangdong kaj Yangzhou. Oni nomas ilin kvar kulinaraj stiloj de Ĉinio.
La ĉinaj pladoj estas apetitvekaj per siaj koloroj, aromo, gustoj kaj formoj. Ilia formiĝo strikte rilatas kun iliaj kulinaraj stiloj, influate de la geografiaj kaj klimataj trajtoj, produktaĵoj de la loko kaj manĝkutimoj de la tieaj loĝantoj. Pro la malsamaj medioj kaj moroj de diversaj lokoj en Ĉinio iom post iom formiĝis kvar kulinaraj stiloj kun malsamaj trajtoj: La Sichuan-aj kuiristoj preferas kapsikon, tiel ke la Sichuan-aj pladoj estas famaj pro multe da pikaj kaj zantoksilaj spicoj, dum la Guangdong-aj pladoj estas freŝaj kaj fragilaj kaj la Yangzhou-aj tre akcentas la originalajn sukojn kaj gustojn. Ili estas oleriĉaj, kaj la Shandong-aj estas brilkoloraj kaj saletaj.

Guangdong-aj pladoj

La Guangdong-aj pladoj havas sian noton en historiaj literaturoj jam de la 3-a jarcento a.K. Kaj en la 12-a jarcento ili legiĝas en la palaca receptaro. Ili rapide disvolviĝis de la 14-a jarcento. Komence de la 20-a jarcento pro prosperiĝo de la ekstera komerco la kuiristoj de Guangdong-aj pladoj lernis multe da trajtoj de la europa kuirarto kaj, kombinate kun aliaj trajtoj de la tradiciaj pladoj, formiĝis propraj trajtoj de la Guangdong-a kulinara stilo.
Nun tra la tuta mondo troveblas restoracioj de Guangdong-a gusto, kaj sole en Nov-Jorko miloj.
Oni preparas Guangdong-ajn pladojn el diversaj materialoj, donante grandan atenton al freŝeco kaj refreŝigeco. Ĝenerale, somere kaj aŭtune oni preferas mildajn pladojn kaj vintre kaj printempe pladojn kun forta gusto. Oni spicas per acida, dolĉa, amara, sala, pika kaj bongustiga spicoj.
Oni preparas la pladojn per frito, stufo kaj brezo. Bovaĵo stufita per ostra saŭco, rostita porkido, seke frititaj peneoj kaj stufita vaksa kukurbo estas famaj el la Guangdong-aj pladoj.

Sichuan-aj pladoj
Jam en la komenco de la 3-a jarcento a.K. la Sichuan-aj pladoj havis rudimentan stilon kaj rapide disvolviĝis en la 7-a jarcento kaj en la 14-a jarcento ili fariĝis landfamaj. Nun restoracioj de Sichuan-aj pladoj troviĝas tra la tuta mondo.
Por prepari tipajn Sichuan-ajn pladojn, oni tre akcentas elekton de materialoj kaj donas grandan atenton al la festena skalo. La Sichuan-aj pladoj estas acidaj, dolĉaj, zantoksil-gustaj, akraj, aromaj kaj oleozaj. Por prepari tiajn pladojn oni preskaŭ ĉiam uzas kapsikon, pipron, zantoksilon kaj zingibron. Oni diras, ke ĉiu plado havas sian apartan guston.
Kuiristoj de Sichuan-aj pladoj estas lertaj en bakado, vaporumado kaj rostado. La reprezentaj Sichuan-aj pladoj estas kuiritaj sekaj bambuŝosaj strioj, stufita angilo, stranggusta kokaĵo, zantoksil-akra toufuo k.a.

Shandong-aj pladoj
De la 10-a jarcento la Shandong-aj pladoj okupis gravan lokon en la norda parto de Ĉinio. En la 14-20-aj jarcentoj ili fariĝis grava konsistiga parto de la palaca festeno. Ili havas grandan influon sur la kuirarto de norda Ĉinio.
Origine tiuj pladoj estis faritaj en la orienta parto de Shandong-provinco. Iliaj trajtoj estas delikata aromo kaj fragileco kaj havas la originalan guston de la materialoj.
Kuiristoj de Shandong-aj pladoj donas grandan atenton al preparo de la supo aŭ senkolora aŭ laktoblanka.
Oni faras la Shangdong-ajn pladojn ofte per fritado. La reprezentaj pladoj estas dolĉ-acida karpo el la Flava Rivero, bukcenoj, ostroj, frititaj salikokoj, supo el kanaria nesto kaj aliaj, ĉar Shandong najbaras al maro, tial la tieaj kuiristoj estas lertaj en preparado de diversaj marproduktaĵoj.

Yangzhou-aj pladoj
La Yangzhou-aj pladoj estas popularaj en la meza kaj malsupra basenoj de Yangzi-rivero. Por fari tiajn pladojn oni donas grandan atenton al fajra forteco, oleo kaj koloro de la pladoj kun la celo konservi la originalan sukon kaj koloron de la materialoj. La marproduktaĵoj kuiritaj laŭ tiu stilo estas tre famaj.
La kuiristoj de Yangzhou-aj pladoj estas lertaj en kuirado kaj stufado. La reprezentaj pladoj estas koko, helonio kaj shinko, peklita porkaĵo kaj vintra bambuŝoso kaj aliaj.