• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-07 10:45:50    
Dua Neforgesebla Afero

CRI
En kioma tago tio okazis, mi jam forgesis.
Posttagmeze, la subiranta suno malavare alsendis radiojn tra fenestra vitro de hospitalo por militvunditoj.
Studentino el medicina instituto servis kiel volontulino. Tiam ŝi, klininte la torson kaj kapon al malalta tablo, estis skribanta leteron por soldato, kies maleolo rompiĝis en batalo sur la fronto. Tiu soldato apartenis al la 88-a divizio.
"O, 'Mi ne havas monon por sendi ĝin. Mi ne povas reiri al la hejmo...' Kaj?" urĝis la studentino.
La soldato sorĉiĝis de la marmore blanka mano kiu leĝere moviĝis sur papero. Li nur naive ridis, anstataǔ fari respondon.
"Kio? Vi, tiom vundita, ankoraǔ ridas? ... Stultiĝis?" krietis la ruĝiĝinta volontulino, iom pufiginte la vangojn.
"Ĉu en la mondo estas manoj tiel blankaj kaj delikataj? Rigardu, niaj manoj plenas de kalaj faboj." Kaj li vokis, "Hej, Lao-Kong*! Ĉu vi memoras ankoraǔ la okazaĵon en la domo de la familio Quan?"
Al la 88-a divizio apartenis ankaǔ tiu, kiun li nomis Lao-Kong kaj kies tuta kapo estis tiel envolvita per bandaĝo, ke sole la okuloj restis sufiĉe liberaj. Laokong iom movis la kapon, kuŝante en lito kaj ŝajnanta tre febla.
"Tri tagojn antaǔ la vundiĝo de Lao-Kong, ni ambaǔ, mi kaj li, volis preni, en la domo de la familio Quan, pafilon el la manoj de orienta diablo. Ha, kia li! Jam mortigita, sed ankoraǔ firme tenanta la pafilon! Lao-Kong kaptis la pafilon, dum mi perforte disigis la manojn de la japana soldato. Tiam mi klare vidis, ke liaj manoj, same kiel la niaj, estas plenaj de kaloj."
Pasis pluraj sekundoj en silento, dume la studentino fikse rigardis la manojn de la parolinta soldato.
"Certe ankaǔ la soldatoj de la Orienta Lando, kiel ni, tenadis ŝovelilon, pioĉon, erpilon, hakilon kaj aliajn kampolaborajn instrumentojn." Vortoj de alia vundita soldato.
*Lao-Kong: Kong estas familia nomo, dum "lao" vorteto ludanta la rolon de prefikso kun intimiga kaj familiariga nuanco ("lao" mem signifas maljunon – jen kial iuj esperantistoj tradukis ĝin kiel "maljuna" – Maljuna Kong!)
(Noto: La 1-a rakonto, kiun ni enretigis hieraǔ, sin karakterizas per priskribado, dum la 2-a per dialogo, sence tre implica kaj viveca. Ambaǔ rakontoj havas la komunecon, kun forta kontrasto ekzemple inter 2 cirkuleroj, 2 specoj de manoj, blanka kaj bruna; la sameco de la manoj de ĉinaj soldatoj kaj japanaj atestas, ke la japana militarismo, por agresi Ĉinion, senskrupule rekrutigis multe da kamparanoj kaj per tio kaǔzis disiĝon de iliaj familianoj kaj ruiniĝon de la hejmo.)