• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-07 11:56:22    
Libro el ligno (1)

cri

En sia romano "La Ĝibulo de Notre Dame de Parizo" franca verkisto Victor Hugo diris, ke konstruaĵo estas "libro el ŝtono". Lia frazo havas du signifojn: unue, la konstruaĵo enhavas multjaran laboradon kaj kulturan heredecon; due, la katedralo Notre Dame admirata de Hugo kaj multaj aliaj eŭropaj konstruaĵoj estas faritaj el ŝtono. Laŭ la esprimo de Hugo, la ĉina konstruaĵo estas "libro el ligno"---ĉar ĉinoj konstruis domon de ligna strukturo, antikvaj ĉinaj konstruaĵoj estas ĉefe lignaj. Kial do eŭropanoj uzis ŝtonon, kaj ĉinoj preferis lignon?

Iuj donis simplan respondon—la baseno de la Flava Rivero, lulilo de la antikva ĉina kulturo, estis varmeta kaj malseka, kaj tie kreskis densaj arbaroj. Tial ligno iĝis ĉefa materialo de antikvaj ĉinaj konstruaĵoj. Kaj la piramidoj de Egiptio, la akropolo de Ateno kaj la panteono de Romo estis kontruitaj en regiono riĉa je ŝtonoj. La diraĵo "uzi lokan materialon" estis vaste konata por klarigi tian fenomenon.

Poste venis kontraŭa opinio---ĉie estas ŝtono, kaj ĉie troveblas ligno. Ĉe Pekino ne mankas ŝtono, kaj en Eŭropo multas arbaroj. Ankaŭ tio estas fakto.

Fakte tiuj nacioj, kiuj konstruis ŝtonajn grandiozaĵojn, en la primitiva kaj sklava socioj uzis ĉefe lignon. Ekz. La antikvaj Egiptio, Grekio kaj Romio uzis ĉefe lignon, sed ne ŝtonon. Tamen ligno estas putriĝema, nefajroimuna kaj facile eluzebla. Kaj ŝtono havas avantaĝon tiuflanke. Pro ŝanĝiĝo de iloj kaj multiĝo de sperto, en multaj regionoj oni pli kaj pli multe uzis lignon ol ŝtonon. Tamen Ĉinio estis escepto. La kialo ne estas, ke en Ĉinio mankas ŝtono, sed estas tio, ke ekzistas diferenco de konceptoj pri valoro.

La piramidoj, akropolo kaj panteono esprimas la strebon al "eterneco". Kaj ĉinoj realisme rigardas la konstruaĵojn. Ĉinio neniam spertis la tempon, kiam dioj ĝuas la plej altan aŭtoritaton; kaj ĉinoj neniam rigardis konstruaĵon kiel eternan monumenton. Eŭropanoj konstruis ŝtonajn panteonojn kaj preĝejojn eĉ en centoj da jaroj por atingi "eternecon", ekz. Ili dediĉis 120 jarojn al konstruado de la katedralo Notre Dame de Parizo kaj centojn da jaroj al tiu de la templo de Zeŭso en Olimpio de Grekio. En Ĉinio, la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, kiu unuigis la tutan Ĉinion, restis sur la trono nur 11 jarojn, tamen li konstruigis Epang-palacon, kiu okupis grandan areon; Zhu Di, imperiestro de Ming-dinastio (1368—1644), konstruigis la urbon Pekino kun majesta imperiestra palaco en nur 16 jaroj. Eŭropanoj konstruis domon por dioj, dum ĉinoj por homoj. Dioj estas eternaj, dum homoj realaj. Por la eternaj dioj eŭropanoj elektis solidan ŝtonon, kaj por realaj homoj ĉinoj preferis lignon pli molan ol ĝi.