• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-07 16:51:58    
Kuriozaj rokoj

cri

Antaŭ nelonge oni trovis tre raran specon de rokoj en Tangxian-gubernio en Taihang-montregiono, norda Ĉinio, kio havas gravan signifon por konstruo de ekologia ĝardeno. Ĝia kurioza formo kaj firma kvalito havas altan dekoracian valoron. Ĝi estas ideala materialo por dekoracio de antikvecaj konstruaĵoj, ĝardenoj kaj kortoj.

Ĉinio estas montoza lando kun malsamaj geologiaj medioj kaj komplikaj geologiaj trajtoj. Tie estas abundo da diversspecaj rokoj, precipe kuriozaj, el kiuj la plej famaj estas tiuj en Lingbi, Taihu-lago kaj Yingde-gubernio de Guangdong-provinco kaj Kun-roko.

Lingbi-rokoj troviĝas en la nordoriento de Anhui-provinco. Ili estas valora materialo por konstruado kaj ankaŭ supera kaj kurioza roko por ĝardena dekoracio.

Taihu-rokoj troviĝas en la baseno de Taihu-lago, Jiangsu-provinco. Ili estas delikataj, pororiĉaj, belaspektaj kaj ofte uzataj por fari rokaĵon en antikvecaj kortoj kaj ĝardenoj. Ĉar naskiĝo de tiaj rokoj strikte rilatas kun akvo, tial oni rigardas ilin kiel ŝtonan oston en lago.

Kun-rokoj estas jad-speco kaj pli ĝuste speco de erco. En la antikva Ĉinio oni ekstraktis feron el tia roko kaj el tia fero faris akran spadon, per kiu oni facile hakis ŝtonon. Tia spado estis rigardata kiel trezoro en la antikveco.

Ying-rokoj troviĝas en Yingde-gubernio. Ili estas natura arta materialo, kies formo diferencas de tiu de alispecaj rokoj. La rokaĵo farita el tiaj rokoj estas gustoplena.

Tangxian-gubernio troviĝas en la baseno de Tanĝe-rivero en la meza parto de Hebei-provinco. 82% de la areo de la gubernio estas kovritaj de montoj kaj 18% de ebenaĵo. Tie estas multe da rokoj kaj tie multaj vilaĝoj portas nomon kun vorto signifanta rokon. En la okcidenta parto de la gubernio kuŝas Dayang-akvokonservejo, okcidente de ĝi estas karsta kaverno Julong kun primitiva aspekto. Oni diris, ke tiu kaverno formiĝis antaŭ cent milionoj da jaroj. Tie oni trovis paleontologian fosilion. En Tangxian kaj ĝia najbara gubernio Quyang rezerviĝas multe da blanka marmoro kaj la tieaj ŝtonaj skulptaĵoj estas famaj jam de la antikveco.

La tieaj rokoj havas jenajn trajtojn:

Ili estas magraj kaj aspektas kiel maldikaj ostoj. Se la homoj magrus tiele, oni certe opinius, ke ili estas nutromankaj, sed tiaj rokoj ja estas valoraj por dekoracio. Ili estas pororiĉaj kaj delikataj kun multaj fendoj kaj truoj. Ili estas sulkoplenaj kun multe da tavoloj kaj ondetoj. Multe da tiaj rokoj estas malbelaj, sed tiu malbeleco impresas kurioze, strange, komike kaj petole. Preskaŭ ĉiu roko impresas kiel stranga pejzaĝo. Granda peco pezas kelkajn tunojn kaj povas esti rigardataj kiel monto, dum la malgranda mem impresas kiel envaza pejzaĝo. Iuj similas al fenikso kun etenditaj flugiloj, dum aliaj kiel muĝanta tigro, ĉiela ĉevalo, fluganta drako, naĝanta ambirdo kaj krianta koko.

Legendo diras, ke Tangxian-gubernio iam estis vivloko de Tangyao, prahistoria tribestro, tre fama en la ĉina historio, tial oni nomas tiajn rokojn ankaŭ kurioza roko de Tangyao. Nun tiaj rokoj estas uzataj en ĝardena dekoracio en Pekino, Tianjin, Tangŝan, Ŝanxi, Interna Mongolio, Heilongjiang kaj aliaj lokoj. Ankaŭ ĝardenaj artistoj koreaj kaj japanaj veturis tien por fari esploradon. Ili opiniis, ke tiaj rokoj estas vere kuriozaj kaj eĉ neimageblaj. Ili alte taksis la rokojn kaj deziris aĉeti por dekoracio.