• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-07 17:04:04    
Piedirado utila al la homa sano

cri

La vivo dependas de movo. Kio estas la plej bona movo? Scienca esplorado montras, ke la plej bona movo estas piedirado.

Komence de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento usona medicinisto pri kormalsanoj White diris, ke piedirado estas tre utila al la homa sano. Li konsilis, ke la plenkreskuloj prenu ĉiutagan piediradon kiel regulan fizikan ekzercadon. Li persone praktikis tion. En granda aĝo li vojaĝis al Ĉinio kaj loĝis en la 12-a etaĝo de hotelo, sed li neniam uzis lifton.

Piedirado estas utila al ĉiuj homoj kaj precipe al mezaĝuloj kaj maljunuloj, kiuj facile suferas de kormalsano, hipertensio kaj malsano de cerbaj sangvazoj. Piedirado malhelpas sklerozon de koronariaj arterioj. Se oni konstante piediras kaj ne ĉesas tion fari pli ol unu jaron, do la arterisklerozo iom post iom malaperos. Medicinistoj faris provadon laŭ jena maniero: Dividi maljunulojn en du grupojn. La membroj de la unua grupo ĉiusemajne piediris po 4.2 horojn kaj tiuj de la dua grupo tion ne faris. Poste oni trovis, ke mortokvanto de la unua grupo suferanta de koronaria kormalsano estas malpli granda je 60% ol tiu de la unua grupo.

Piedirado estas utila al mallevo de hipertensio kaj kolesterolo kaj al sveltigo, tamen tro da sportado malutilas al la homa sano kaj eĉ kaŭzas morton.

Piedirado estas utila ankaŭ por preventi diabeton. Esplorado montras, ke se oni piediras ĉiusemajne tri fojojn po 3 kilometrojn, do la morbokvanto de diabeto melleviĝas je 25% kompare kun tiu de la homoj, kiuj malofte piediras. Kaj plie ju pli konstante oni piediras, des pli multe malleviĝas la morbokvanto de diabeto.

Piedirado povas plibonigi la funkcion de nerva sistemo kaj precipe tiun de ekvilibrigo. Ĝi estas utila ankaŭ por plibonigi la pensadon kaj animstaton. Se oni piediras ĉirkaŭ unu horon ĉe malboniĝo de la animstato, do post piedirado lia streĉiteco moderiĝas. Fakuloj ĉiam konsilas al la depresiuloj fari fizikajn ekzercojn kaj precipe rapidan piediradon. La medicinistoj konsilas al la depresiuloj, kies sano estas kompare bona, fari intensan sporton por konsumi pli da energio. La praktiko montras, ke multe da depresiuloj malstreĉiĝis de fizikaj ekzercoj.

Por akiri pli da efiko antaŭ ĉio oni devas havi decidemon kaj progresi paŝon post paŝo en la piedirado kaj fari la ekzercadon konvene. Ĉiufoje oni piediru ĉirkaŭ 3 kilometrojn en pli ol duonhoro kaj ĉiusemajne faru tion pli ol 5 fojojn. Koncerne la pli-ol-50-jarajn homojn, ilia korbatado ĉe piedirado ne devas superi 120 fojojn ĉiuminute kaj la marasmaj homoj devas doni pli da atento al sia korbatado.