• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-07 17:46:26    
En la urbo Jiande

cri

La urbo Jiande sidas centre de la turisma itinero Hangzhou -- Huangŝan kaj preter ĝi fluas Xin'an-rivero. Ĝiaj ĉarmaj pejzaĝoj kaj popolaj moroj donis al mi profundan impreson.

Oni malkovris en Jiande kojnodentajn fosiliojn de saĝo-homoj vivantaj en la malfrua plejstoceno antaŭ pli ol 50 mil jaroj. La Ĉina Akademio de Sciencoj nomas saĝo-homojn Jiande-homoj. Tio estas unika spuro de prahomoj eltrovita en Zhejiang(Ĝeĝjang)-provinco, pro kio oni povas diri, ke Jiande estas historia fonto de Zhejiang.

Transpasinte verdajn oranĝarbaron kaj teĝardenon, ni grimpis sur la monton Daci en la antaŭurbo de Jiande, sur ĝia ĉefpinto imponas budhostatuo 147 m alta, la plej granda stara budhostatuo de Ĉinio. Sur altaj krutaĵoj ĉirkaŭ ĝi majestas budhismaj temploj interligitaj per koridoro. Ili portas la nomon Pendantaj Temploj de Suda Ĉinio. Marŝante en la koridoro, mi ĝuis la ĉarmon de verdaj montoj kaj lagoj ekstere, kvazaŭ mi promenus en la aero. En la templo de Ksitigarbha en la monto Daci staras busto de Bodisatvo Ksitigarbha.

Jiande havas multajn popolajn morojn. Laŭdire, la fiŝistoj, kun la familiaj nomoj Ĉen, Qian, Li, Lin, Yuan, Sun, Ye, Xu kaj He, vivantaj de fiŝkaptado sur Xin'an-rivero, estas posteuloj de malamikoj de Zhu Yuanzhang, la unua imperiestro de Ming-dinastio (1368-1644). Pro tio, ili estis permesataj vivi nur de fiŝkaptado kaj geedziĝi inter si. Kun tempopaso iliaj moroj diferencis de tiuj de aliaj loĝantoj en Jiande kaj ila geedziĝa ceremonio sur rivero distingiĝis per siaj propraj trajtoj. En la regperiodo de imperiestro Kanĝi (1662-1723 sur trono) de Qing-dinastio (1644-1911), ili ekhavis la rajton loĝI sur tero. Poste, malaperis tia ceremonio. En la lastaj jaroj, dank' al la turisma disvolviĝo en la loko, laborantoj de la turisma departemento de Jiande reaperigis la moron laŭ historiaj notoj kaj rakontado de maljunaj fiŝistoj kaj prenis ĝin kiel turisman programeron. En la tago post kiam ni atingis la urbon, ni pektis la prezentadon de geedziĝa ceremonio sur rivero. La boatoj kun akompanantoj kaj bonvenigantoj de la novedzino estis ornamitaj kiel buntaj palankenoj. La novedzino kun ruĝa vualo surkape forlasis sian boaton kaj sidiĝis en ruĝa ligna kuvego. Tiam iu maljunulino manĝigis ŝin, admonante, ke ŝi amu sian edzon, respektu siajn bogepatrojn ktp. Poste, kvar fortaj viroj de la flanko de la novedzino levis la kuvon, trifoje turnis ĝin ĉeloke kaj ĵetis ĝin kune kun la novedzino al la kvar fortaj bonvenigantaj viroj de la flanko de la novedzo sur la boato. Kaptinte la kuvon kun la novedzino, ankaŭ ili trifoje turnis ĝin ĉeloke. Post tio, la novgeedzoj klinsalutis la ĉielon, la teron, la gepatrojn, parencojn kaj amikojn. Fine, ili eniris en sian ĉambron.

La Jiande-a Hidroelektrejo ĉe Xin'an-rivero, la unua hidroelektrejo projektita kaj konstruita de Ĉinio mem, estas unu el la plej gravaj ekonomiaj sukcesoj de Ĉinio en la 50-aj jaroj. Pro konstruo de baraĵo sur la rivero formiĝis en ĝia supra parto giganta artefarita lago, en kiu kuŝas 1?078 malgrandaj insuloj. Do, ĝi nomiĝas Lago de Mil Insuloj.

La nomita lago, Arbara Ĝardeno Xin'anjiang kaj Jiande-a Hidroelektrejo ĉe Xin'an-rivero formas turisman pitoreskejon. Iuj insuloj en la lago estas nomataj per nomoj de bestoj, ekz., Insulo de Serpento, Insulo de Cervo kaj Insulo de Simio. Diversaj sovaĝaj bestoj libere vivas sur la insuloj. Ŝipante sur la lago kun akvo klara, mi vidis foje refoje trutojn naĝi preter nia ŝipo. Lokanoj diris, ke la akva kvalito ĉiam estas plej bona laŭ normoj difinitaj de la ŝtata mediprotekta departemento. Nun mi ankoraŭ remaĉas la ĝuadon de grasa fiŝo ĵus kaptita en la lago kaj biero kun marko Xin'anjiang kaj la popolkanto de Jiande ofte resonas ĉe miaj oreloj.