• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-10 14:52:32    
Modlaĵo el argilo

cri

Argila modlaĵo estas tradicia popola metiartaĵo. Oni miksas malmulte da kotonaj fibroj kun argilo kaj faras el ili diversajn figurojn. Sekiginte la modlaĵojn en vento, oni ilin kolorigas kaj sur ili faras desegnojn.

La historio de ĉina argila modlado havas almenaŭ 5 mil jarojn. Oni eltrovis multe da delikataj argilaĵoj en ruino de Hongŝan-kulturo, Liaoning-provinco. Inter ili estis modlaĵo de diina kapo. Ĝi estas belkolora kun kvin versimilaj sensorganoj sur la vizaĝo kaj havas tipajn trajtojn de mongola homo en norda Ĉinio.

En la sklava socio ĉinaj sklavoposedantoj kutime entombigis vivajn homojn kun la mortinto. En la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) oni anstataŭigis la vivajn homojn per bakitaj argilaj figuroj, kiuj ĝenerale estis 10-20 cm altaj. Ĉe la Maŭzaleo de la Unua Imperiestro (246-210 a.K. sur trono) de Qin-dinastio oni trovis argilajn soldatojn kaj ĉevalojn, samgrandajn kiel la vivaj.

En Qin-dinastio kaj Han-dinastio (206 a.K.-220 p.K.) argila modlado multe progresis. La argilaj figuroj en Han-dinastio plejparte estis faritaj per modeloj. Ili, kun korpopartoj proporcie konvenaj, aspektas nature kaj versimile. Ili, pli bonaj ol tiuj en Qin-dinastio, forte elspiras etoson de la ĉiutaga vivo. Multaj argilaj figuroj en akrobatiko, dancado kaj rakontado montras, ke la arto jam maturiĝis en Han-dinastio. Oni elterigis argilajn figurojn en tombo de la Okcidenta Han-dinastio en Ŝandong-provinco. El tiuj 21figuroj estas 7 akrobatoj, 7 rigardantoj kaj 7 muzikludantoj. Ili ĉiuj estis metitaj sur ortangula tabulo. Ili estis faritaj simple kaj lerte kun ĉarmaj koloroj. Ili formis gajan kaj varman scenon. La plej belaj argilaj dancistinaj figuroj estis elterigitaj en Baijiakou de Xi'an. Per siaj elasta teniĝo, atenta mieno, flirtaj longaj manikoj kaj graciaj dancpaŝoj ili ĉarmas ĉiujn rigardantojn. La rakont-kantaj figuroj elterigitaj en Tianhuiŝan, Ĉengdu, aspektas kontente kun dancaj movoj.

En ŝtonkavernoj de Dunhuang, Gansu, konserviĝas multe da valoraj argilaj modlaĵoj, faritaj de la 4-a jarcento ĝis Qing-dinastio (1644-1911). En la nunaj 492 kavernoj troviĝas almenaŭ 5 mil koloraj modlaĵoj, el kiuj 2415 estas bone konservataj.

La modlistoj en Dunhuang asimilis bonajn trajtojn de la okcidenta kulturo surbaze de tiu de Han-dinastio. Tie la koloraj modlaĵoj pompas sur muroj, ekranoj kaj plafonoj. La granda modlaĵo altas 33 m., dum la malgranda nur 10 cm. Per kolora troigo ili montras karakterojn de diversaj homoj. La koloroj de la modlaĵoj, malsamaj pro diferenco de epokoj kaj naciecoj, harmonias kun tiuj de la proksimaj konstruaĵoj kaj freskoj. Ili bone montras la nacian trajton de Ĉinio, kiu ofte kombinas pikturon kun skulpturo.

Dank' al socia prospero en Tang-dinastio (618-907), la kolora modlado rapide disvolviĝis, kaj naskiĝis multe da lertaj modlistoj kaj pentristoj. Ili ofte kunlaboris kolektive kaj perfektigis kombinon de la mieno kun spirito kaj levis la ĉinan koloran modladon al pli alta nivelo.

Fine de la Norda Song-dinastio (960-1127) multaj artistoj migris suden, tial ili portis la arton al Hangzhou, ĉefurbo de la nova dinastio, t.e. Suda Song (1127-1279). Tiam en Hangzhou estis Infana Strato, kie oni sin okupis ekskluzive pri farado kaj vendado de argilaj modlaĵoj.

En Qing-dinastio naskiĝis multaj famaj argilaj modlistoj, kiuj apartenis al du skoloj, suda kaj norda. La suda skolo estis reprezentata de la argilaj figuroj de Huiŝan en Wuxi, Jiangsu-provinco, dum la norda skolo -- de majstro Zhang en Tianjin.

La Huiŝan-aj argilaj figuroj aspektas krude kaj sane. Ili elspiras fortajn vilaĝajn trajtojn de suda Ĉinio. La tieaj artistoj estas lertaj en kombino de skulptado kun reliefigo, tiel ke la bele vestitaj figuroj aspektas vigle kaj en mieno kaj en spirito. La argilaj infanoj de Huiŝan estas tre ŝatataj de la publiko pro sia grasa vizaĝo, afabla, naiva kaj serena mieno. Oni rigardas ilin simbolo de feliĉo kaj paco.

La Huiŝan-aj argilaj modlaĵoj plejparte estis antikvaj figuroj kaj ludiloj, kiaj longvivulo, feino, budho, militisto, infano kaj bestoj. Kun la socia evoluo oni nun faras ne nur tradiciajn, sed ankaŭ aliajn homfigurojn, odorantajn epokan spiriton kaj trajtojn de diversaj nacioj.

La koloraj modlaĵoj en Tianjin disvolviĝis fine de Qing-dinastio. Majstro Zhang Ĉanglin (1826-1906) kaj liaj posteuloj faris argilajn modlaĵojn en la daŭro de pli ol 100 jaroj. La de li kaj liaj posteuloj faritaj homfiguroj estas versimilaj kaj tre viglaj. Ili, simple kaj elegante vestitaj, tre plaĉas al la rigardantoj. Zhang kaj liaj posteuloj heredis la pikturon kaj skulpturon de Tang-dinastio kaj precipe tiun de antikvaj belulinoj. La posteuloj de Zhang heredis la eminentan tradician arton kaj asimilis trajtojn de ĉinaj ludiloj kaj okcidentan skizadon, tiel ke iliaj metiartaĵoj estas interesaj, viglaj kaj taŭgaj por aprecado