• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-10 15:08:00    
Spertado en alt-sciencteknika planetario—Pekina Planetario (foto)

cri

En Pekino estas la plej granda planetario de Ĉinio, Pekina Planetario. Antaŭ nelonge ĝia nova halo kun areo de 3 000 kvadrataj metroj oficiale malfermiĝis al la publiko. Tiu nova halo estas ekipita per diĝita filmprojekcia aparato kaj aliaj instalaĵoj monde progresaj, pro tio ĝi altiras al si grandan nombron da vizitantoj, pere de tiuj novaj sciencteknikaj metodoj oni konas astronomiajn sciojn kaj spertas ion en spaco.

Pekina Planetario troviĝas en vigla kvartalo de la okcidenta parto de Pekino. Enirinte la pordon tuj oni trovas okulfrapan novstilan konstruaĵon, tra granda vitromuro apenaŭ videblas granda globo kaj aliaj eksterordinaraj formoj, ĝi kreis karakteron de la kosmo, vastega, profunda kaj mistera. Tiu estas nova halo de Pekina Planetario, ĵus malfermiĝinta al la publiko.

Sinjoro Andrew Sanders, projektisto el Londono, vojaĝanta en Pekino diris al la raportisto: "Mi venis al Ĉinio por vojaĝo, hieraŭ mi preteriris tie, ĝi interesas min, do hodiaŭ mi venis por vizito, ĝi estas tre granda kaj bela konstruaĵo."

En la nova halo de Pekina Planetario estas diĝita spaca filmteatro, kiu estas plej multe konata. La filmteatro ekipis sin per diĝita projekcia sistemo monde plej progresa. Estro de la planetario sinjoro Zhu Jin prezentis al la raportisto dirante: "Tiuj instalaĵoj, ĉu la komputila sistemo ĉu la projekcia sistemo, ĉiuj montras nunan plej altan teknikan nivelon de la mondo. Kombino de tiuj du teknikoj kreas efekton, kiun oni ne spertis en aliaj lokoj antaŭe."

En tiu tago oni projekciis filmon "Serĉo de vivo". Akompanate de la neordinara akustiko "alveninta de la kosmo", vizitantoj komencis sian virtualan vojaĝon al la spaco. En la rondforma teatro, la volbo kaj muro konsistigas grandan ekranon kaj kreiĝis vastega kaj senlima kosmo, steloj flagris apude, tero turniĝis antaŭ la okuloj, oni kvazaŭ troviĝus en la kosmo, navigus inter steloj kaj eĉ atingus Marson. Spektinte la filmon brita vojaĝanto, sinjoro Adrew Sanders kun emocio diris: "Kvankam mi ne komprenas la ĉinan lingvon, tamen pere de tiuj mirindaj bildoj mi komprenas ĉion, mi sentas, ke homoj estas tre malgrandaj en la vastega kosmo. Tiu planetario estas nova, do ĝi estas pli mirinda kompare kun alilokaj malnovaj planetarioj en la mondo."

En la planetario estas ankaŭ du teatroj por projekciado de tri-dimensiaj filmoj, tieaj specialaj instalaĵoj profunde spertigas al vizitantoj animskuan spac-vojaĝon en mirinda vidaŭda efekto.

Per alt-sciencteknika metodo eksponiĝas astronomia programero, tio multe plaĉas al la vizitantoj, pro tio dum ferio antaŭ la giĉeto de Pekina Planetario kolektiĝas multaj vizitantoj, ĉiutage 4 000 ĝis 5 000 homoj vizitas ĝin.

Krom filmoj en la teatro, allogas homojn ankaŭ ekspozicioj en la nova halo de la planetario. Nun en ĝi funkcias ekspozicioj pri suna sistemo, stela sistemo kaj ĉina astronomia historio, interalie ekspozicio pri suna sistemo plej multe allogas la vizitantojn, de tiu oni pli multe kaj rekte konas sunan sistemon.

Salono de ekspozicio pri suna sistemo havas fonon de astro, tio donas al homoj impreson de persona spertado. Centre de la salono staras granda oranĝkolora sun-modelo, de ĝia sekco oni facile konas la strukturon de la suno. Per suna vakua teleskopo oni vidas aktualan sunbildon diametran de 1,8 metroj kaj intue konas surfacan staton de la suno. Laŭ konigo, tiu estas la plej granda suna bildo, kiun oni vidis en ĉiuj planetarioj en la mondo.

Okcidente de la nove konstruita halo estas la malnova. Ĝi havas antikvecan stilon, kompare kun la nova halo plena de moderneco, ambaŭ montris sian meriton. En malnova halo estas projekcia salono kun pli ol 600 sidlokoj, tie ĉiutage oni projekcias diversajn filmojn prezentantajn astronomiajn sciojn kaj funkcias ekspozicioj pri astronomiaj scioj kaj mondaj astronomiaj personoj. Tiu malnova halo kun historio de proksimume 50 jaroj influis kelkajn generaciojn, ĝis nun ĝi ankoraŭ montras sian ĉarmecon. Post konstruiĝo de la nova halo, ankoraŭ nemalmultaj homoj vizitas ĝin samtempe. Krom la nova halo kaj la malnova, en Pekina Planetario estas ankaŭ antikva observatorio, tie oni ekspozicias astronomiajn instrumentojn, kiujn faris ĉinoj antaŭ pli ol 300 jaroj, tio montras brilajn atingojn de la antikva Ĉinio en astronomia esplorado. Krome, tie estas ankaŭ multaj profesiaj teleskopoj, kiam aperas speciala astronomia fenomeno, kiun astronomiaj amatoroj observas per ili.

Vizito al Pekina Planetario jam fariĝis maniero de pekinanoj por spekti astronomiajn filmojn kaj ekspoziciojn, lerni kaj koni astronomiajn sciojn kaj sperti en nova sciencteknika vivo.