• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-10 16:33:41    
Libro el ligno (2)

cri

Laŭ ĉinoj, konstruaĵo same kiel vestoj kaj veturiloj devas esti ofte renovigata. Fakte ĉinoj bone sciis uzi ŝtonon. Ĉe la komenco de la 7-a jarcento, en Ĉinio konstruiĝis ŝtona Zhaozhou-ponto. Sur ambaŭ ŝultroj de ĝia granda pontarkaĵo estas po du malgrandaj arkoj. Tia projekto estis avangarda kaj rara en la mondo. En miloj da jaroj ĉinoj pli multe uzis lignon en konstruado por reala bezono. Kaj samtempe ĉinoj evitis la malbonajn flankojn de ligno kaj kreis artajn formojn kaj planojn konforme al ligna strukturo en konstruado de palacoj, maŭzoleoj, temploj kaj loĝdomoj. Tiel ligna strukturo iĝis ĉefa trajto de antikva ĉina konstruaĵo.

Antikvaj ĉinoj utiligis la formon, kvaliton kaj kombinon de la ligna strukturo por atingi harmonion de funkcio, formo kaj arto. Ekz. La muro de tradicia ĉina ligna domo bezonas etendiĝantan aleron kontraŭ pluvo. Tiel arka elstaraĵo ĉe trabo havas gravan funkcion subteni la aleron, kaj ĝia bela formo ornamas la domon. La larĝa alero protektas la muron, tamen baras la sunradiojn. Ĉinoj faris suprenlevitan aleron por lasi la sunlumon en la domon. La ĉina tegmento ekhavis belajn kurbajn liniojn. Por la domo de ligna strukturo la tegmento estas granda, tamen nepeza kaj leĝera kiel vosto de bela birdo.

Ligna domo pli facile difektiĝas ol la ŝtona, tamen pli facile rekonstruata. Krome, ligna domo strukture estas libere aranĝebla por diversaj funkcioj. Unu ligna domo estas malpli granda ol ŝtona domo. Tial ĉinaj domoj staras grupe kaj montras sian grandiozecon. Estas sufiĉe evoluinta la planado de aro da domoj de la antikvaj Ĉinio. Ekz. En Pekino iuj loĝejoj kun kvadrata korto staras en ĉefa loko kaj aliaj en malĉefa; iuj estas videblaj tuj post kiam oni eniras la korton, kaj aliaj kaŝitaj. Tio esprimas la artan guston kaj karakterizaĵon de Ĉinio. Kaj la Imperiestra Palaco en Pekino etendas la domojn laŭ la centra linio, kaj varias la grandeco, formo, ornamaĵo kaj koloro de la domoj, kiuj radias grandiozecon kaj harmonion. En tradiciaj ĝardenoj ĉinoj kreis novan pejzaĝon aŭ prenis la naturan bildon kiel fonon, tio estas originala metodo de ĉinoj.

Ĉinoj konstruis grandan tuton per diversaj negrandaj domoj. Tiel la ĉarpentistoj povis dividi la laboron en diversajn partojn, kaj la elementoj de la domo povis esti normigitaj kaj antaŭpreparitaj, kaj kunmetitaj en la konstruejo. Tia maniero estas tre simila al la moderna. Ĝuste per tia maniero ĉinoj en mallonga tempo konstruis diversajn grandiozajn palacojn.

En miloj da jaroj ĉinoj perfekte utiligis la lignan strukturon, en kiun ili enmetis siajn historion kaj kulturon. La originala ĉina domo de ligna strukturo estas ja libro tre leginda.