• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-10 16:41:20    
Ora tempo por prozo (I)

cri

Ĉirkaŭ la 14-a jc. a.K. aperis en Ŝang-dinastio la plej fruaj skriblingvoj kaj iom poste la unuaj prozaj verkoj. La tiamaj prozaj verkoj dividiĝis en kvar grupojn. La unua grupo estas aŭguraj notoj sur testudaj ŝeloj kaj bestaj ostoj, kiujn oni trovis en Anyang de Henan-provinco en 1898. Tiuj notoj estis faritaj de la kortego de Ŝang-dinastio antaŭ pli ol 3 mil jaroj. La dua estas antikva libro, kia "Superaj Klasikaĵoj". Ĝi nombras dokumentojn, nomumojn, dekretojn k.a. de suverenoj de Ŝang-dinastio, kaj la lingvaĵoj estis malfacile kompreneblaj. La tria grupo estas skribaĵoj pri meritoj, premioj k.a. de nobeloj, kaj ĝenerale gravuritaj sur bronzaĵoj. La kvara grupo estas "Printempo kaj Aŭtuno". Fakte ĝi estas kroniko de Lu-duklando kun registritaj eventoj de Zhou-kortego, Lu-duklando kaj aliaj regnoj en la periodo de 722 ĝis 481 a.K. Sed la lingvaĵoj estas tro simplaj kaj fragmentaj, similaj al titoloj de modernaj novaĵoj.

Prosperiĝo de la prozo

Post tio aperis unua prosperiĝo de la prozo de Ĉinio.

En la lastaj jaroj de la periodo de Printempo kaj Aŭtuno kaj la unuaj jaroj de la periodo de Militantaj Regnoj (ĉ. la 4-a jc. a.K.) Ĉinio spertis agitantan transiron de sklavismo al feudismo. Dekadencis la sklavposedantoj-nobeloj, dume bienula klaso iom post iom fortiĝis. En la komplikaj bataloj sur la terenoj de politiko, milito kaj diplomatio, por defendi siajn interesojn, ĉiuj klasoj kaj socirondoj bezonis resumi historian sperton kaj lecionojn kaj demonstri siajn starpunktojn. Krome, la klasa polariziĝo formis novan socirondon el intelektuloj. Malgraŭ ilia komplika deveno, ili ĉiuj estis erudiciaj. Post longtempa aneksa militado, en la situacio de tendenco de unuiĝo de la teritorio de Ĉinio, intelektuloj estis alte taksataj de diversaj fortoj de la socio, kaj regnestroj kaj korteganoj kolektis ĉe si multe da intelektuloj kiel subulojn. La intelektuloj, kvankam ne havantaj konkretan oficon, povis senĝene diskuti pri la ŝtataj aferoj kaj montri siajn opiniojn, ĉar ili reprezentis la interesojn de diversaj klasoj kaj socirondoj, kaj sekve formiĝis karakterizaj skoloj. Ili disputadis, persvadis, instruis kaj verkis ĉiu sur sia propra starpunkto. En tio aperis la situacio de "Konkurado de Cent Skoloj", kaj sekve naskiĝis novtipaj prozaj verkoj.

La stato, en kiu aperis la prozaj verkoj, karakterizis la prozon mem: Historiaj prozaj verkoj kun celo resumi la historiajn spertojn kaj eseoj de diversaj skoloj aperintaj en "Konkurado de Skoloj". Ilia apero kaj iom-post-ioma maturiĝo markis oran tempon de la ĉina prozo. Tamen la tiamaj prozaj verkoj ne estis beletraj, ĉar la historiaj notoj estis kronikaj verkaĵoj pri eventoj, kaj eseoj de diversaj skoloj estis filozofiaj kaj politikaj. Sed tiuj eseoj estis verkitaj en beletraj manieroj, kaj ili povas esti rigardataj kiel literaturaĵoj kun alta valoro. (Daŭrigota)