• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-10 16:54:02    
Skulpturo -- arto de viroj (foto)

cri

Se papertondado kaj tolaj artmetiaĵoj povas pli facile esprimi artan talenton de virinoj kaj estas nomata arto de virinoj, do popola skulpturo, oni povus diri, estas arto de viroj. Sube ni konigu ŝtongravuron, lignogravuron, argilan skulpturon k.s.

Leono ĉiam estas la ĉefa temo de la ĉina popola ŝtona gravuro. Se tola tigro estas enkorpigita per patrineco, ŝtona leono reprezentas patran amon. Laŭ la popola koncepto, la figuroj de leono kaj tigro havas saman enhavon kaj estas rigardataj kiel sama arta figuro. En la ĉina kamparo oni ofte povas vidi ŝtonajn leonojn en stratoj, antaŭ domoj, eĉ sur tabloj kaj litoj¡ Facile supozeble, ŝtona leono okupas gravan lokon inter la popolo. La leonoj havas tre diversajn formojn kaj grandecojn, sed ĉiuj estas amindaj kaj ne similaj al tiuj, kiuj havis ferocan mienon kaj troviĝis en palacoj aŭ domoj de altranguloj.

Ŝtona simio estas alia vaste konata figuro inter la popolo. Ĝi estas dia besto simbolanta saĝecon, amindecon kaj generan povon. La ŝtona gravuraĵo "simio-patrino kaj la ido" estas tre interesa verko.

Ankaŭ ligna ludilo povas esti klasifikita en la kategorion de skulpturo de viroj. Ĝi havas longan historion kaj formis fiksan formon, kaj en iuj lokoj ĝia farado jam fariĝis okupo en postsezono en la kamparo. Tiam kamparanoj prenas branĉojn kiel materialon kaj faras el ili diversajn ludilojn kaj vendas ilin en bazaro. Ligna ludilo de Ŝandong-provinco havas plej freŝajn kolorojn. Sur la lignaj homoj kaj glavoj oni bildigas bestajn vizaĝojn kaj florojn, la koloroj estas tre akordaj, kaj multaj el la desegnoj estas tradiciaj kiel tigra vizaĝo. "Simio grimpanta sur fosto" de Henan-provinco estas tre interesa ludilo. Ĝi prenas simion kiel la ĉefan kaj tiele akiris la nomon. Krome ĝi havas aliajn aspektojn en la romano "Pilgrimado al la Okcidento". Per kelke da tranĉoj oni faras simian korpon el bastoneto, faras ĝiajn membrojn el fadeno aŭ drato. La simio estas en pozo danco kaj en ĝiaj manoj estas armilo. Ĝi vekas grandan intereson de infanoj.

Ĉinoj faras ludilojn ankaŭ el argilo. En Wuxi oni faras el argilo budhostatuojn kaj korpulentan bebon "Granda Afu". En Pekino kaj Jinan oni faras argilan leporon, kaj en Ŝaanxi "sidantan tigron". Ĉiuj tiuj estas tre famaj tra la tuta lando. "Ninigou" estas ludilo farata en Hennan-provinco. Ĝi estas ne sole ludilo, sed ankaŭ simbolo de priapa adoro kaj forta esprimo de antikva koncepto pri jin kaj jang. Ĝi havas multajn variojn kun strangaj formoj kaj mistera gusto: dukapa besto, simiino kun troigita temo pri nasko, kunigitaj bestoj, naŭ-kapa birdo k.s. En Ĉinio estas tia onidiro: post kreo de homoj Fuxi kaj Nuwa kreis unue hundon, tial multaj ideogramoj de la ĉna lingvo havas konsistigan parton , kiu signifas hundon, tial en la tradicia kultura aktivado de grupa kulto al genero en la prapatra templo, en kombino kun la moro de kulto al la prapatro kaj al genero, oni nomas ĉiujn argilajn ludilojn kun infandonan ŝamanan povon "ninigou". Tio estas tre esplorinda kultura fenomeno.

Paperplastiko estas etendiĝo de papertondado. Tio estas popola arto de ekspansio de papera materialo al tridimensia plastika kampo. Ĉu floraj lanternoj por la Lanterna Festo, ĉu kajtoj flugigataj en la Klara kaj Hela Festo, ĉiuj estas kalkulataj artaĵoj de paperplastiko. Kajto havas multajn skolojn, kaj ĉefe du. En Pekino oni faras kajton kun rigidaj flugiloj kaj oni nomas ĝin "hirundo". En aero tia kajto aspektas vere kiel viva hirundo anoncanta alvenon de printempo. Kajtoflugigado jam fariĝis ŝatata sporto de la popolo.

Krome oni povas kalkuli "farunan figuron" kaj "maltan figuron" kiel skulptaĵojn. Ankaŭ tiaj metiaĵoj estas ludiloj. Antaŭe metiistoj kolportis ilin sur stratoj por vivteni la familion, sed nun oni malofte povas vidi tiajn metiistojn sur stratoj.