• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-11 11:04:45    
Vivo de ĉina entreprenisto Li Xinghao

cri

50-jara Li Xinghao estas la prezidanto de la direktora komitato de Klimatizila Limigita Akcia Korporacio Zhigao en la provinco Guangdong. Tiu korporacio estas la plej granda privata klimatizila entrepreno en Ĉinio. En la jaro 2004 Li Xinghao havis multajn ĝojajn aferojn: la produktkvanto de klimatiziloj de lia kompanio kreskis je pli ol 50%, kio vicigis lin en la nomliston de "Dek Grandaj Personoj de Reformado kaj Iniciativo de Ĉinio"; li la trian fojon estis elektita de la fama usona komerca gazeto FORBES kiel unu el la plej riĉaj homoj de la ĉina ĉeftero. Hodiaŭ bonvole sekvu nin al la entreprenisto Li Xinghao kaj lia familio.

La familio de Li Xinghao loĝas en la vilaĝo Fenggang de la urbo Foshan, provinco Guangdong, suda Ĉinio, fore de la fama havenurbo Kantono je unuhora veturdistanco. Kvankam la vilaĝo tenas ankoraŭ la nomon vilaĝo, tamen tie jam ne estas agroj. Laŭ la loĝdoma stilo, vendejoj kaj dise starigitaj fabrikoj, ĝi vidiĝas kiel urbeto.

La loĝdomo de Li Xinghao ne estas okulfrapa en la vilaĝo. Ĝi estas kvaretaĝa ruĝeta domo. En la unua etaĝo estas prilaborejo de kotonfadenaj gantoj, funkciigata de lia familio dekkelkajn jarojn. La dua kaj ankoraŭ supraj etaĝoj estas la areo por ĉiutaga vivo. La salono estas simple meblita. Pli multaj mebloj estas lignaj. Ĉe la angulo staras malnova stebmaŝino.

Li Xinghao havas du filinojn. La patrino, kun la aĝo de pli ol 80 jaroj, vivas kune kun li. Li kaj lia edzino laboras en la kompanio. Unu filino studas en Novzelando, la alia lernas en urba mezlernejo. Ili ĉiuj sin okupas pri siaj propraj aferoj ĝenerale, kaj malofte kolektiĝas en la hejmo. Ofte en la loĝejo restas nur la patrino kaj la servistino.

La patrino de Li Xinghao diris al nia raportisto ke tre plena estas ŝia ĉiutaga vivo. Ŝi televidas kaj iom mastrumas hejmajn bagatelojn laŭeble, ekzemple purigas ĉambrojn. Cetere ŝi ŝatas kudri veston kaj estas tre lerta en tio. La veŝto, kiun ŝi portis en akcepto de la raportisto, ja estas kudrita de ŝi mem. Ŝi estas malalta kaj malgrasa, tamen vigloplena, kaj parolas klare kaj rapide.

"La filo forlasas hejmon iom post la sesa frumatene. Li estas ege okupita. Tage li ne havas liberan tempon kaj hejmeniras nur vespere, iam eĉ nur du- aŭ trifoje semajne."

Li Xinghao estas ege okupita homo. Lia staturo ne estas alta kaj lia esprimado estas senhezita kaj malkaŝema. Li naskiĝis en kamparana familio kaj perdis la patron en la infaneco. La patrino sola vivtenis lin kaj liajn gefratojn. Pro mizera vivo li ne povis ne interrompi la lernadon en meza lernejo.

Por vivteni la familion, Li Xinghao sin okupis iam kiel kolportisto, iam kiel mastro de vendejo. Antaŭ dek jaroj li fondis en hejmvilaĝo riparejon de fridigaj instalaĵoj. Post evoluado la riparejo fariĝis moderna korporacio ampleksanta la fakojn klimatizilan, elektronan, kemian kaj bion-inĝenieradan. La venda reto kovras pli ol 200 landojn kaj regionojn tra la mondo.

La provinco Guangdong, hejmloko de Li Xinghao, estas unu el la regionoj, kie plej rapide disvolviĝas la ekonomio de privataj entreprenoj de Ĉinio. Komence de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, en la provinco jam kune ekzistis la entreprenoj privataj, kolektivaj kaj ŝtataj. Li Xinghao diris ke ĝuste dank' al la plenforta subteno de la loka registaro en la lastaj dek jaroj, lia entrepreno povis tiel rapide disvolviĝi.

"Multe altiĝis la labora efiko kaj serva konscio de la registaraj fakoj. Informiĝinte ke la akcio de nia korporacio surmerkatiĝos, la registaraj laborantoj respondecaj pri financaj aferoj persone alvenis kaj demandis nin, kiun helpon ni bezonas. La registaro povas konsideri problemojn laŭ la starpunkto de entreprenoj, tio ja estas granda subteno al ni."

Nun la korporacio Zhigao kunlaboras kun pluraj translandaj korporacioj. Dum disvolvado de la entrepreno, Li Xinghao ofte konsideras kion li povas fari por la samvilaĝanoj. Multaj laborantoj de lia korporacio venis de lia vilaĝo. Ĉiumonate la maljunaj samvilaĝanoj kun la aĝo de pli ol 55 jaroj povas ricevi la subvencion donitan de li. Li ankaŭ pagis por konstruigi korbopilkan ludkampon, naĝejon, maljunulejon kaj parkon.

Li Xinghao ŝuldas sian sukceson ankaŭ al la plenforta subteno de la edzino Zou Wanling dum multaj jaroj. Tiu neparolema modesta virino estas tre persistema. Kiam la edzo baraktis por la pano de la tuta familio, ŝi silente sin okupis pri dommastrumado kaj provis trovi komercan ŝancon. Nun la edzo sukcesis, ŝi ne volas ĝui la frukton nenionfarante. Ĉiutage Ŝi motorciklas al la laborejo same kiel ordinaraj laborantoj. En libera tempo ŝi ŝatas butikumi en legoma vendejo kaj prepari frandaĵon por la familianoj.

Kompreneble la filinoj de Li Xinghao ne interrompos la lernadon pro la mizera vivo same kiel li. Lia juna filino lernas en luksa privata lernejo kaj lia aĝa filino studas en Novzelando per lia monhelpo. Septembre de 2004 la aĝa filino hejmeniris por pasigi ferion. Ŝi estis surprizita de la ŝanĝiĝoj de la vilaĝo:

"Nia vilaĝo fariĝis pli bela. La oficejo de la patro translokiĝis en novan domegon. Ankaŭ la fabrikaj domoj estas rekonstruataj. Ŝajne ĉio ŝanĝiĝas, ke mi apenaŭ povas trovi la hejmon."

La du filinoj de Li Xinghao kreskas en malstreĉa familia atmosfero. La gepatroj deziras ke ili pli multe lernu sciojn, sed ne intencas elkulturi ilin kiel daŭrigantojn de la familia entrepreno. Laŭ Li Xinghao gravas ne tio ke kiu daŭrigos la entreprenon, sed tio ĉu la daŭriganto posedas la kapablon gvidi la entreprenon marŝi antaŭen:

"Se mia filino estos la plej kompetenta, la plej bona en mia koro, mi transdonos la entreprenon al ŝi. Estonte mi certe transdonos la entreprenon al la plej bona, plej kompetenta persono laŭ mi, ĉar mi devas respondeci al la korporacio Zhigao, al la socio."

La filinoj komprenas kaj ankaŭ adoras la patron. La patro ofte diras al ili: Se vi diligentas, do vi trovos nenion malfacilan kaj nenion nerealigeblan. Eble en tiu frazo kuŝas la sekreto de la sukceso de Li Xinghao?