• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-11 13:31:43    
La vulkana naturparko Wudalianchi en Heilongjiang-provinco

cri

En februaro de 2004, la famaj ĉinaj vidindejoj Wudalianchi en Heilongjiang-provinco, Huangshan-monto en Anhui-provinco kaj aliaj ses geologiaj parkoj estis elektitaj kiel mondaj geologiaj parkoj.
La vulkana naturparko Wudalianchi kun areo de 100800 hektaroj situas ĉe la okcidenta flanko de la Malgranda Xing'an-montaro en Heilongjiang-provinco, nordorienta Ĉinio. En novembro de 1996, ĝi estis sankciita kiel ŝtata naturparko. Ĝi estas plej bone konservata juna vulkanaro kun plej kompletaj vulkanaj geologiaj fenomenoj, tial ĝi estas nomata Vulkana Muzeo. Lafoj kaŭzis blokadon de rivero kaj formis kvin interligitajn lagojn, kiuj aspektas kiel kvin interligitaj bidoj. La bruligitaj restaĵoj prezentas idealan lokon por geologia studo kaj scienca turismo.
La Nigra Monto, Kvin Interligitaj Lagoj, Monto de Medicina Fonto kaj Bruligita Monto estas ĉefaj vizitindaj lokoj de Wudalianchi.

Nigra Monto
La Nigra Monto kovrita de densaj verdaj plantoj havas relativan altecon de 166 metroj. Ĝi estas la plej alta el la 14 vulkanoj. Oni povas surgrimpi la montpinton laǔ la ĉirkaǔmontaj vojoj ĉe la orienta kaj norda flankoj de la monto. Sur la montpinto troviĝas funelforma vulkana kratero kun diametro de 350 metroj kaj profundeco de 140 metroj. Starante sur la irejo ĉirkaǔ la vulkana kratero kaj rigardante malsupren la fundon de la vulkana kratero, oni estas timigita de la profundeco. Ĉe la nordorienta fino de la monto troviĝas vulkana kaverno. En ĝi lafoj pendantaj de la plafono havas tre diversajn pozojn.
Ĉirkaǔla Nigra Monto estas lafoplatformo kun areo de 65 kvadrataj kilometroj. Siatempe la elŝprucinta lafo zigzage fluis suden laǔla Blanka Rivero kaj formis 10-kilometran ŝtondrakon. Tio bone eksponas la lafan morfologion.

Bruligita Monto
Du kilometrojn nordoriente de la Nigra Monto estas la Bruligita Monto. Ĝi konsistas el nigraj kaj ruĝaj petroj kaj la vulkana kratero aspektas kiel kaldrono bruldifektita de granda fajro. Pro tio la monto estas nomata Bruligita Monto. Tie restas la plej rara pejzaĝo de vulkana erupcio -- vulkanaj konusoj kaj figuraj ŝtonoj.
La Bruligita Monto kovrita de malmultaj plantoj estas malpli granda ol la Nigra Monto. Ĝi havas absolutan altecon de 390.3 metroj, kaj ĝia vulkana kratero havas diametron de 370 metroj kaj profundecon de 65 metroj. La tre varma vulkana kratero dividis la monton en du partojn. La fendo aspektas timiga. Sur la monta deklivo troviĝas multe da vulkanaj ŝtonoj grandaj kaj malgrandaj. En la regiono estas grandarea vulkana konusaro, kiu formiĝis pro la lafoj leviĝantaj kune kun la gaso kaj sidantaj unu sur alia. La konuso altas je 2 metroj kaj la bazo larĝas je 25 metroj, kun gas-ellasa truo sur la pinto. En la regiono troviĝas ankaŭ multe da naturaj ŝtonarbaroj kaj ŝtonmuroj, kiuj estas admirataj de vizitantoj.

Glacia Kaverno sub la vulkano
          

        

La vulkana erupcio formis ankaǔ la mirindan Glacian Kavernon dek kilometrojn for de la vulkanaroj Wudalianchi. La Glacia Kaverno nomata Kristala Palaco longas je pli ol 150 metroj kaj ĝia averaĝa jara temperaturo estas -3°C. Kompare kun la malmolaj ŝtonoj havantaj diversajn strangajn aspektojn, la prujno sur la plafono montras mildecon. Estas mirinde, ke oni povas spekti tie la neĝon kaj glacion en varma somero.

                        


                    Monto de Medicina Fonto

En tiu pitoreskejo estas ankaǔ minerala akvo kun kuraca valoro. Dek kvin kilometrojn ĉirkaǔla Monto de Medicina Fonto troviĝas multaj fontoj, kiuj senĉese fluas tutjare. La lokanoj nomas ilin magia akvo. Ĉiujare en majo dum la Akvotrinka Festivalo, homoj venas de diversaj lokoj por trinki akvon. Por kontentigi la bezonon de pli multaj homoj, oni faras trinkaĵon el la fontakvo kaj vendas ĝin en aliaj lokoj de Ĉinio kaj eksterlande.