• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-11 15:22:01    
Koncize pri la Stepo de Interna Mongolio (foto)

cri

La Stepo de Interna Mongolio sterniĝas en la orienta parto de la Eurazia Stepo kaj estas stepo plej bone konservita en Ĉinio.

Geologia historio de la stepo

Frue en paleozoiko la nuna Interna Mongolio estis vasta maro. Post plurfoja kolizio de kontinentaj blokoj kaj montokreaj movadoj formiĝis montoj en la orienta parto de Interna Mongolio. Ĝia okcidento estis parto de la antikva Mediteraneo en la frua periodo de Kenozoiko. Antaŭ 40 milionoj da jaroj, pro kolizio de la hinda bloko kun la eurazia kaj montokrea movado en la nuna regiono de Himalajo, leviĝis la antikva Mediteraneo kaj malaperis la maro kaj samtempe kun tio naskiĝis la nuna Mongola Altebenaĵo. La glaciriveroj de la kvaternara epoko multe ŝanĝis la geologian strukturon de la nuna Interna Mongolio kaj fundamente difinis la internan geologian konsiston de tiu regiono. En la sekvantaj periodoj de la 4 malgandaj glaciaj epokoj la konsisto de la kontinenta bloko ne multe ŝanĝiĝis. Antaŭ la glacia epoko Interna Mongolio estis kovrita de arbaro kaj post la glacia epoko releviĝis temperaturo, la akvo fluis al malaltaj kampoj kaj aperis multe da lagoj.

Antaŭ 10 mil jaroj kaj precipe antaŭ 5 mil jaroj la tiea klimato fariĝis pli kaj pli seka, malgrandiĝis multe da lagoj kaj la vasta tero de Interna Mongolio spertis stepiĝon sen homaj kaŭzoj.

Natura ekologia medio

La Altebenaĵo de Interna Mongolio inkrustiĝas per montoj, riveroj, lagoj, marĉoj, stepoj kaj dezertoj. Sude kuŝas varmeta zono kaj norde -- malvarmeta zono. De oriente okcidenten Interna Mongolio havas zonojn humidan, duonhumidan, duonsekan, sekan kaj ekstreme sekan. Geologoj diris, ke tie estas kompleta sistemo de akva ekologio.

Ie en Interna Mongolio troviĝas 6 flaŭraj zonoj, kiuj estas tre ofte vidataj sur vertikalaj montoj, tamen tre raraj en horizontalaj spacoj.

Vegetala diverseco

La malsamaj geografiaj kaj geologiaj fenomenoj kulturis divesspecajn kreskaĵojn. En Interna Mongolio estas diversaj kreskaĵoj kaj precipe tiuj specialaj sur stepoj, malfacile vidataj en aliaj lokoj de Ĉinio.

Tie kreskas 2800 specoj da sovaĝaj vegetaloj, el kiuj pli ol 100 estas protektataj de la ŝtato; tie vivas 90 specoj da sovaĝaj fiŝoj, 30 specoj da amfibioj, 380 specoj da birdoj kaj 100 specoj da sovaĝaj bestoj.

La vegetaloj kaj animaloj en Interna Mongolio formis harmonian biosferon.

Ekologia malforteco

La Stepo de Interna Mongolio estas seka kaj tie la jara pluvokvanto estas nur 200-300 mm, kaj plie, la klimato estas kaprica. Ĉiujare en 60-80 tagoj furiozas ventego de pli ol 8 gradoj kaj ie serioze mankas akvo. La ekologia medio estas tre malforta.

Pro la aparta geologia konsisto la viviga surfaca grundo estas maldika kaj tuj sub la surfaca tero troviĝas sabla tavolo 100-200 metrojn dika, el laga sedimento. Se detruiĝas la surfaca grundo, tuj montriĝas sablo.

Trosekeco, ventego, kaprica klimato kaj maldensa flaŭro vidiĝas samtempe printempe kaj pro tio ofte blovas sabloŝtormo.

La ekologia ekvilibro ja formiĝas sub la supre menciitaj kondiĉoj. La vegetaloj, herbovoraj kaj viandvoraj animaloj kune vivas longe en tia medio.

En la pasintaj jarcentoj kaj precipe en la lastaj 50 jaroj la homa aktivado detruis la supre menciitan ekologian ekvilibron kaj kaŭzis rapidan maligniĝon de la ekologia medio. Ĉio ĉi tio vekis grandan maltrankvilon de la homoj.

Ekologia ŝirmilo en orienta Azio

Interna Mongolio situas en la norda parto de Ĉinio. La seka kaj frosta vento el Siberio hurlas tra ĝi kaj renkontiĝas kun la varmeta kaj humida vento el sudo kaj oriento. Tio formis la ĉefan klimatan faktoron en la orienta parto de Azio.

Tie estas trablovejo de granda vento kaj sabloŝtorma origino, kiuj havas striktan rilaton kun la ekologia medio ne nur de la orienta parto de Ĉinio, sed ankaŭ de tiu de Azio.

La Stepo de Interna Mongolio estas ŝlosila loko por protekto de la ekologia medio de Ĉinio kaj diversaj vegetaloj. Tie la malaltaj vegetaloj spertis rigoran provadon en jarmiloj kaj efike rezistis kontraŭ la sabloventoj.

Damaĝo de la Stepo de Interna Mongolio seriozigis la sekan klimaton de norda Ĉinio kaj Orienta Azio kaj plirapidigas dezertiĝon de la tuta mondo.