• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-12 09:47:33    
Media protektado gloris germanajn entreprenojn

cri
La germana industrio estas evoluinta, sed oni ne oferis medion pro tio.  Eĉ en la pezindustria kvartalo Ruhrgebiet, la aero estas freŝa kaj ĉie ekzistas arbaro kaj herbaro. Rivero fluanta tra la kvartalo Ruhrgebiet estas klara, vi ne vidas la signon de malpuraĵo.
La germana industria rondo faris grandan klopodadon por la media protektado kaj akiris fierigajn atingojn. En la forto de malpliigo de industria ellasokvanto, precipe de malpliigo de ellaso de karbona dioksido, Germanio okupis la unuan lokon en okcidentaj landoj. Germanio ankaŭ tenis la plej altan utiligan proporcion de ruboj, preskaŭ duono de industriaj kaj civilaj ruboj estas refoje utiligitaj.
Eŭropa Unio kaj Germanio havas striktajn leĝojn pri industrio. Se fondiĝas produkta entrepreno, ĝi devas kontentigi multajn mediprotektajn premisojn. Ekzemple, ĝi devas havi efikajn instalaĵojn por trakti rubojn kaj malpuran akvon, ĝi devas alpreni rimedojn por efike eviti rubojn kaj elektroaparta produktisto devas samtempe havi rericevan sistemon de difektitaj kaj malnovaj elektroaparatoj.
En Germanio, media protektado estas unu el la bazoj por vivo. Kiel oni faru en la mediprotekta flanko, tio grandgrade decidas la entreprenan socian famecon, kaj estas unu el la normoj pri takso de entreprenoj. En ĉi tiu medio, multaj entreprenoj pledas por media protektado, ne nur devas atingi la mediprotektan normon difinitan de la ŝtato, sed ankaŭ ofte klopodas por superi la normon, por atesti ke ili estas respondecaj pri la medio kaj postuloj.
Kiuj ajn germanaj entreprenoj, ĉu grandaj ĉu malgrandaj, metis mediprotektadon en ĉiujn ĉenerojn de produktado kaj administrado. Iu malgranda manĝa serva korporacio ne forgesis montri en sia afiŝo, ke la paperskatoloj uzataj de la korporacio tute venis el cirkuleble utiliga papero, por atesti ĝian klopodadon por media protektado.
Subtenila industrio de germana ekonomio la aŭta industrio same donas grandan forton en la flanko de media protektado, korporacioj sinsekve ekspluatis teknikon pri malpliigo de ellaso de poluciaĵoj. La korporacio Benz studas kaj produktas biofuzaĵon, la korporacio BMW klopodas por ekspluati la aŭton kun la movforto de hidrogeno kaj la korporacio Volkswagen fortigas studadon kaj produktadon de regenereblan fuzaĵon.
Defio antaŭ energientreprenoj, kiuj ellasas grandan nombron da poluciaĵoj, estas pli granda. En 2001 Germana Asocio de Energientreprenoj ekkunlaboris kun la germana registaro kaj komencis 10-jaran "agan planon pri klimata protektado". La celo estas pli multe redukti kvanton de karbona dioksido ellasita de germana industrio. Grandskala energikorporacio "RWE" ellaboris sian konkretan planon por tio: igi instalaĵojn de energiproduktado pli efikaj, altigi rezulton de elektra produkto sur la bazo de uzado de regenereblaj energioj kaj igi la teknikon pri fuzaĵa baterio esti matura tekniko.
La media protektado intime rilatas al germanaj entreprenoj, pro tio nova industrio—konsultiĝa industrio pri mediprotekta tekniko vigle disvolviĝas en Germanio. Grandaj kaj malgrandaj korporacioj pri mediprotekta tekniko estas sennombraj, ili intervenas en diversajn mediprotektajn kampojn. Farante mediprotektan respondon ili liveras plej freŝan mediprotektan teknikon al entreprenoj kaj helpas ilin altigi nivelon de media protektado kaj ŝpari produktan koston.
En multaj germanaj urboj, ekzistas invertaj centroj de mediproteka tekniko. La centroj helpas entreprenojn uzi mediprotektan teknikon en produktado. Mezaj kaj malgrandaj entreprenoj, kiuj ne havas grandan nombron da kapitaloj nek povas sendepende fari ekspluaton de mediprotekta tekniko, plej multe profitas de la invertaj centroj.