• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-12 16:29:56    
Gravuraj lakaĵoj de Ĉinio

cri

Gravura (aŭ skulpta) lakaĵo estas konata ankaŭ kiel gravura (aŭ skulpta) ruĝa, nigra aŭ bunta lakaĵo. Oni unue ŝmiras 80-90 tavolojn da lako sur kupra aŭ ligna prototipo kaj faras gravuradon, antaŭ ol la lako tute sekiĝas. Poste oni baksekigas kaj poluras la laboraĵon. Inter la gravuraj lakaĵoj troviĝas vazoj, potoj, teleroj, skatoloj, ŝrankoj kaj ekranoj kaj ilia ĉefa koloro estas vermiljona.

Ĉinio uzis lakon plej frue en la mondo. Ekzistis jam 6000-7000 jarojn la vermiljonaj lakitaj bovloj elterigitaj ĉe la ruino de Hemudu-kulturo en la malsupra baseno de Yangzi-rivero. Sed kun la evoluo de ceramikaĵoj, la lakaĵoj iom post iom fariĝis luksaj ornamaĵoj pro longtempa farado kaj alta prezo. Tiel aperis la metiarto de gravuraj lakaĵoj. Kaj la arto naskiĝis kaj maturiĝis en la senĉesa disvolviĝo de laka teknologio. Laŭ historia noto de Ming-dinastio (1368-1644) pri la laka teknologio, "la gravuraj lakaĵoj de Tang-dinastio (618-907) estis lignaj, vermiljonaj, simplaj kaj ĝuindaj¡­" Tio pruvis, ke ĉinaj gravuraj lakaĵoj aperis almenaŭ en Tang-dinastio.

Kun la evoluo de lakaĵoj pli kaj pli maturiĝis la teknologio de gravuraj lakaĵoj de Song-dinastio (960-1279). Plejparto de la tiamaj ruĝaj gravuraj lakaĵoj havis oran aŭ arĝentan internan prototipon. Oni gravuris lakaĵojn tre lerte kaj delikate, ke ili aspektas kiel brilaj pentraĵoj. Estas noto, ke en 1279 Xu Ziyuan (ĉino) laŭ invito fariĝis abato de japana templo. Li kunportis tien kelkajn naturkolorajn gravurajn lakaĵojn en antikva plastiko. Ili estas la plej fruaj gravuraj lakaĵoj nun videblaj.

Yuan-dinastio (1206-1368) estis nova periodo de disvolviĝo de la teknologio de ĉinaj gravuraj lakaĵoj. La tiamaj gravuraj lakaĵoj kun Jiangsu kaj Zhejiang kiel la centro havis densan koloron de popola arto. Ili havis dikan tavolon da lako sen postsigno de gravurado. Ili estis ornamitaj per floroj kaj folioj delikate gravuritaj. Ili estis belaspektaj, kun striktaj kaj malsimplaj ornamaj karakterizaĵoj. Ekz. ruĝa vinvazo kun gravuritaj kameliaj floroj sur nedika tavolo da lako. La glate gravuritaj floroj kun videblaj vejnoj sur la petaloj kaj folioj impresas per freŝeco.

La gravuraj lakaĵoj de Ming-dinastio heredis la stilon de Yuan-dinastio kaj havis novan disvolviĝon. En 1421 la Ming-dinastia imperiestro Zhu Di starigis la lakaĵ-farejon Guoyuanĉang en sia palaco en Pekino, kien li translokis metiejojn de gravuraj lakaĵoj kaj iliajn metiistojn el Jiangsu, Zhejiang kaj Yunnan, tiel starigis sian bazon de gravuraj lakaĵoj kaj pligrandigis tiuflankan produktadon. La gravuraj lakaĵoj de Ming-dinastio surhavas simplajn strekojn kun forta dekoracia efekto, vidigas lertecon de gravurado kaj delikatecon de polurado, elspiras antikvan elegantecon kaj prezentas naturajn kolorojn. Iuj artaĵoj kun ruĝaj floroj sur flava fono estas brilkoloraj. Sur ili pompas grandaj vermiljonaj floroj, kiuj klare prezentas la temon. En tiu periodo furoris gravuraj lakaĵoj buntaj, flavaj kaj ruĝaj.

Qing-dinastio (1644-1911) daŭrigis en la palaco la metiejon por fari gravurajn lakaĵojn ĉefe kun Ming-dinastia stilo, por uzo de la palaco. La gravuraj lakaĵoj de tiu periodo kun malsimplaj kaj delikataj desegnoj estis fajne kaj reliefe grifelitaj kaj malmulte poluritaj.

Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949 oni organizis la popolajn artistojn de gravuraj lakaĵoj, ke la tiuflanka teknologio iom post iom progresis. Nun la ĉefaj produktejoj de gravuraj lakaĵoj estas Pekino, Yangzhou de Jiangsu-provinco, Tianŝui de Gansu-provinco, Huizhou de Anhui-provinco kaj la produktaĵoj de Pekino estas la plej famaj.

La gravuraj lakaĵoj de Pekino heredis la artan stilon de Guoyuanĉang de Ming- kaj Qing-dinastioj kaj Pekino fariĝis la plej granda produkta bazo de gravuraj lakaĵoj en Ĉinio. Ili havas metalan internaĵon kun emajla tegaĵo aŭ lakitan nemetalan internaĵon. La internaĵo estas kovrita per dekoj, eĉ centoj da tavoloj da lako, kaj la kiomo de tavoloj dependas de la postuloj de plastiko kaj desegno de la gravura lakaĵo. Ilia ĉefa koloro estas vermiljono, iam oni uzas flavan, verdan kaj nigran kolorojn. Ĝi karakteriziĝas per simpleco kaj eleganteco. Krom tridimensiaj vazoj en stilo de antikveco, ornamaj bestoj kaj kortobirdoj kaj ekranoj, inter la gravuraj lakaĵoj troviĝas ankaŭ diversaj ĉiutagaj uzaĵoj, kiel cindrujoj, teleroj, potoj, skatoloj kaj juveloj, kiujn oni garnis per jado, eburo, oro, arĝento, emajlo kaj klozoneo.

Estas gustoplenaj la gravuraj nubodesegnaj lakaĵoj de Xijiang- kaj Jiŝan-gubernioj de Ŝanxi-provinco. Ili prezentas nubojn kvazaŭ malrapide ondantajn sur la ĉielo. La gravuraj lakaĵoj produktitaj de la gubernioj estas tabloj, drinkilaroj, ekranoj kaj aliaj.

Surbaze de sia tradicia teknologio la skulptitaj lakaĵoj de Tianŝui-gubernio, Gansu-provinco, iom post iom transiris de la tradiciaj nigra kaj ruĝa koloroj al tiuj de safiro, smeraldo, kamelo, palmo kaj agato, kun inkrustaĵoj de eburo, jado, koralo, agato, konko kaj buntaj ŝtonetoj. La gubernio produktas grandajn ekranojn, sofojn, tablojn kaj aliajn gravurajn lakaĵojn en originala stilo.

La gravuraj lakaĵoj de Yangzhou estas faritaj ne nur per sia tradicia teknologio, sed ankaŭ per tiuj de lak-aldono, lak-plenigo, lak-gravuro kaj lak-polurado, kaj inkrustitaj per konko. Yangzhou prokduktas grandajn ekranojn, vazojn, skatolojn, potojn, inkfrotajn platojn kaj aliajn gravurajn lakaĵojn. Ili estas delikataj, elegantaj, reliefaj kaj antikvecaj.

Kun la senĉesa pliboniĝo de la popola vivo, ĉinaj gravuraj lakaĵoj estas pli kaj pli ofte uzataj de popolanoj.