• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-12 16:48:24    
Ora tempo por prozo (2)

cri

La tri plej sukcesaj prozaĵoj en la ĉina historio

Historiaj prozaj verkoj estis nomataj ankaŭ kronikaj verkoj. Surbaze de grandnombraj historiaj arkivoj, kortegaj historiografoj de la regnoj kompilis el ili librojn plenajn de politikaj, militaj kaj diplomatiaj eventoj de la regnoj kaj ankaŭ paroladoj de regantoj kaj konsilistoj. La tri plej sukcesaj el la historiaj prozaĵoj estis "Zuo Zhuan" (Kroniko de Zuo), "Guo Yu" (Kroniko de Regnoj) kaj "Taktikoj de Militantaj Regnoj".

La libro "Zuo Zhuan", registraĵoj de gravaj eventoj en la periodo de 722 ĝis 454 a.K., formiĝis en la komenco de la periodo de Militantaj Regnoj. Pri ĝia verkinto estas pluraj konjektoj. Iuj asertis, ke la verkinto estis Zuo Qiuming de Lu-duklando de la periodo de Printempo kaj Aŭtuno. Aliaj opiniis, ke la verkinto estis historiisto kaj prozisto en la unuaj jaroj de la periodo de Militantaj Regnoj.

En "Zuo Zhuan" estas eminentaj artikoloj pri militado. Preskaŭ al ĉiu kampanjo la libro donas komentarion pri la karaktero kaj kaŭzo, ankaŭ la priskribo de la bataloj estas sukcesplena.

"Batalo inter Qi- kaj Lu-duklandoj ĉe Ĉangŝao" estas multe legata eseo kun alia tilolo "Cao Gui pri Milito". En la komenco de la artikolo la aŭtoro per kelkaj vortoj priskribis la danĝeran situacion de Lu-duklando minacata de malamikoj. Militisto Cao Gui petis aŭdiencon ĉe regnestro Zhuanggong kaj demandis lin, sur kiu li bazos la venkon de la milito. En la interparolo Zhuanggong diris, ke kvankam li ne povis mem zorgi ĉiujn kazojn, tamen li serioze traktis tiujn aferojn. Kaj tiam Cao Gui laŭdis lian politikon kaj asertis, ke Zhuanggong povas gajni la militon dank' al la subteno de pli da popolanoj. Post tio, kvardek vortoj vivece ampleksis la tutan proceson de la reatako, persekutado kaj venko de la armeo de Lu-duklando. En la fino de la artikolo Cao Gui komentariis la kialojn de la venko de la malforta Lu-duklando super la potenca Qi-duklando: "Militon decidas kuraĝo. Ĉe la unua tamburado la armeo de Qi-duklando estas ekscitita je la kuraĝo. Ĉe la dua tamburado la batalvolo malfortiĝis, kaj ĉe la tria ĝi tute malaperis. La malamikoj perdis la batalvolon, dume ni, energioplenaj, gajnis la venkon."

La artikoloj en "Zuo Zhuan" estas lertaj en priskribado de homoj kaj iliaj karakteroj pere de parolo kaj ago. Ĝi povas klare figuri personojn en kelkaj frazoj. Tion ekzemplas rakonto pri la fuĝo de Ĉong'er, filo de Xiangong. Xiangong, regnestro de Jin, persekutis kronprincon Ŝenŝeng ĝis lia sinmortigo kaj nomumis alian filon Xiqi kronprinco. Konsciinte sian danĝeran situacion, Ĉong'er fuĝis en Qi-duklandon. Regnestro Huangong de Qi edzigis lin kaj donacis al li okdek ĉevalojn. Sekve Ĉong'er intencis enloĝiĝi en Qi-duklando. Sed liaj sekvantoj ebriigis lin kaj forportis lin de tie. Li migris 19 jarojn ekster sia patrujo kaj fine revenis sian hejmlandon kaj fariĝis regnestro. La artikolo fidele priskribas la proceson de la ŝanĝiĝo de nobelido senambicia en heroon ambician kaj strebeman. (Daŭrigota)