• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-12 20:42:07    
Antikvaj ruinoj kaj vizitindejoj de provinco Henan

cri
Tombejo de Han-dinastio en Dahuting

La tombejo en Dahuting estas unu el la plej grandaj tombejoj de Han-dinastio nun konataj en Ĉinio. Sur la tombaj muroj vidiĝas abundo da shtonaj gravuraĵoj kaj buntaj freskoj, kiuj montras luksan vivon de la tiamaj aristokratoj. Ili estas valoraj historiaj materialoj por studi la politikon, ekonomion kaj kulturon de la Orienta Han-dinastio.

Ruino de antikva ĉefurbo de Shang

En kaj ekster la urbomuroj oni malkovris kelojn, fosaĵojn, putojn kaj tombojn en la antaua periodo de Shang-dinastio kaj porcelanan vinujon, nomatan la unua el la ĉinaj porcelanaĵoj, bronzaĵojn kun delikataj strioj kaj skribaĵojn sur ostaĵoj kaj ceramikaĵoj de tiu dinastio. Oni eltrovis ankau ruinojn de vilaĝoj kaj metiejoj. Tio montris, ke ĝi estis unu el la gravaj urboj de Ĉinio antau 3500 jaroj.

Historiaj ruinoj de Peiligang kaj Dahe-vilaĝo

La unua ruino kun areo de 20 mil kvadrataj metroj estas neolitika.

La lasta kun areo de 0.9 miliono da kvadrataj metroj kaj dika je 12 metroj apartenas al Yangshao-kulturo de neolitiko. Nun ĝi jam fariĝis historia muzeo.

Songshan-monto

Songshan estas unu el la kvin famaj montoj de Ĉinio. Ĝi altas 1512 metrojn super la marnivelo kaj serpentumas 70 km. Tie staras 72 ĉarmaj montpintoj.

Vidindejo ĉe la Flava Rivero

La vidindejo estis konstruita antau kelkaj jaroj. Tie la rivero estas larĝa kaj montoj verdaj kaj oni povas ĝui belajn pejzaĝojn en la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero kaj ankau la miniaturon de historiaj objektoj ĉe la Flava Rivero kaj stelearon.

Klasika lernejo de Songshan

La lernejo estis konstruita en la 5-a jc. Ĝi estas unu el la kvar famaj ĉinaj klasikaj lernejoj. Grandaj konfuceanismaj intelektuloj Cheng Hao, Cheng Yi, Sima Guang kaj Fan Zhongyan siatempe faris tie lekcion. En la korto prosperas cipreso plantita antau 3000 jaroj.

Shaolin-templo

La templo konstruiĝis en la 5-a jc. Ĝi estas lulilo de Ĉanzong-sekto de budhismo kaj ushu-luktarto Shaolin. Oni nomas ĝin la unua templo de Ĉinio. En la historio ĝi plurfoje prosperis kaj malprosperis. Ĉe ĝia apogeo aktivadis pli ol mil bonzoj. Shaolin-skolo iam havis cent seriojn por ushu-ekzercado. En la 20-a jc. pro furoro de la samtitola filmo la templo famiĝis tra la tuta mondo.

Malnova loĝejo de Du Fu

En la malnova loĝejo de Dufu, granda poeto de Tang-dinastio, sub la monto Bijia konserviĝas multe da kaligrafaĵoj kaj poemoj faritaj de li.

Templo de la Meza Monto en Songshan

La nomita templo estas unu el la plej antikvaj taoismaj temploj en Ĉinio. Tie feŭdismaj imperiestroj kultis la Dion de la Meza Monto.

Imperiestra mauzoleo de la Norda Song-dinastio

Tie eterne dormas 7 imperiestroj de la Norda Song-dinastio kaj iliaj edzinoj, kronprincoj, princinoj kaj aliaj korteganoj. Tie staras 941 delikataj ŝtonaj homfiguroj.