• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-13 08:56:37    
El Utopio en Realismon

CRI
Wang Tongzhao naskiĝis en la gubernio Zhucheng de la provinco Shandong, orienta Ĉinio, 1897. Li pasigis la infanecon en vilaĝo ĝis la juneco. En 1918 li vizitis la Ĉinan Universitaton de Pekino. Post malpli ol unu jaro li komencis sian literaturan aktivadon, ankaǔ verkadon de noveloj kaj poemoj. En la periodo de la "Maj-kvara Movado" (ekde 1919), li ofte publikigis verkojn, jen novelon, jen poemon, en "Aǔrora Lumo", "Nova Tajdo" kaj aliaj revuoj, periodaĵoj kaj gazetoj. Li eĉ mem redaktis gazeton titolitan "Estetika Eduko". De la periodo de la Maj-kvara Movado" ĝis la komenco de la 30-aj jaroj, oni eldonis sinsekve liajn novelajn kolektojn "En Nokto de Printempa Pluvo" kaj "Prujna Signo", poemajn kolektojn "Infana Koro" kaj "En Tiu Ĉi Epoko", mallongajn romanojn "Unu Folio" kaj "En Vespera Krepusko" kaj alispecajn verkojn, kiuj enkorpigis tiaman tendencon de tio, ke literaturo servu absolute por la homa vivo, tial en similaj verkoj vizia imago superis objektivan priskribadon kaj iliaj aǔtoroj atentis ne faktojn, sed mensan terenon vidigante ĝin per intenca aranĝo bazita sur subjektiva supozo kaj prenante obstraktajn "amon" kaj "belon" por ĉiela gluaĵo laǔdire kuniga al breĉoj en la homa vivo. Wang Tongzhao ja tiel troigis sorĉan forton de la tiel nomataj abstraktaj amo kaj belo en "Medito" kaj "Rideto". Poste li pli kaj pli konsciis akran kontraǔdiron inter idealo kaj la realo. Sekve li sentis fortajn malesperon kaj triston spegulatajn en "Post Neĝo" kaj "En Nokto de Printempa Pluvo", kiuj verkoj esprimis ankaǔ la ĉeftemon pri pereo de bela deziro en malbona kaj hida realo. Poemoj en la kolekto "Infana Koro" kaj la mallonga romano "Unu Folio" entenas lian esploradon pri homvivaj problemoj. Sekve de sia ŝanĝiĝado en ideologio, li sin turnis pli kaj pli al malkovrado kaj akuzado kontraǔ nejustaj realaĵoj. "Infanaj Vortoj ĉe Lago" ja estas tia, flanke spegulanta, per respondo de vagabonda knabo, mizeron de malriĉa familio. Wang Tongzhao komencis apelacii en "Vico de Vivo kaj Morto" por subtavolaj homoj, povantaj nur interhelpi sin laǔeble pro soleco kaj senelirejeco. En la 22-a de oktobro, 1927, li publikigis novelon titolitan ""Ŝip-drono", kiun vi povas legi en la sama antologio, p. 79, por protesti al tio, ke alilanda ŝipo kaǔzis dronon de ĉinoj (ĉar neniu el la enŝipaj alilandanoj dronis!) rifuĝantaj el natura katastrofo, pro troa ŝarĝo de la ŝipo por gajni laǔeble pli multajn pagojn. En "Fantomoj" kaj "Komandoro" la aǔtoro donis ironiadon kaj vipadon al ferocaj fenomenoj en la socio, kiaj diboĉo, dekadenco kaj adulto, naskitaj el la malnova socisistemo. For la utopio kaj kreskis realismaj elementoj.
(Daǔrigota morgaǔ matene)