• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-13 16:08:57    
Plej Frua Infekt-malsanulejo de la Mondo Troviĝis en Ĉinio

cri

En iu libro pri la historio de ĉinaj medicino kaj farmakologio estas tre interesa artikolo, kiu diras ke la plej frua infekt-malsanulejo de la mondo estis en Ĉinio. Nun mi koncize konigu al vi la artikolon.

Legendo diras ke la granda ĉina edukisto Konfuceo, kiu vivis inter la jaro 551 kaj la jaro 479 antaŭ nia erao, iutage vizitis sian disĉiplon suferantan lepron. Dum la vizito li ne iris en la ĉambron, sed nur rigardis la disĉiplon tra la fenestro kaj adiaŭis lin ĉagrenite. Ĉu la domo estis izolita hospitalo? Tio estis la problemo longe ne solvita en la medicina historio. En 1975 en la gubernio Yunmeng de la provinco Hubei, centra Ĉinio, oni elterigis nombron da bambuaj slipoj, el kiuj unu slipo notis, ke ĉiuj, tiuj suferas de lepro, devas esti senditaj al izolita infekt-malsanulejo speciala por loĝigi leprulojn. Arkeologoj certigis, ke tiuj bambuaj slipoj registris la okazaĵojn de la Periodo de Militantaj Regnoj antaŭ pli ol 2 000 jaroj kaj la supre menciita noto montris ke la izolita infekt-malsanulejo estis la plej frua leprula izolita hospitalo en la mondo.

En Sui-dinastio, kiu daŭris de la jaro 581 ĝis la jaro 618, oni konstruis en la provinco Henan tri templojn kun infekt-malsanulaj ĉambroj, respektive por viroj kaj virinoj. En tiuj ĉambroj malsanuloj ricevis kompare bonajn flegadon kaj provizon. En la sekvinta dinastio Tang la infekt-malsanulaj domoj havis pli bonajn ekipaĵon kaj administradon. Ankaŭ inter la antikvaj pentraĵoj konservataj en Ĉinio pri infekt-malsanula domo estas la temo pri tiama leprula izolita hospitalo.

Kiel oni izolis kaj kuracis alispecajn infektajn malsanulojn? En la posta periodo de la Okcidenta Han-dinastio, Wang Mang, kiu surtroniĝis en la komenco de nia erao, iam ordonis ke la registaroj de epidemiaj regionoj uzu grandajn domojn posedatajn de la ŝtato por akcepti malsanulojn kaj donu al ili kuracadon. Poste la imperiestro Pingdi ordonis, ke la registaroj de epidemiaj regionoj uzu neokupitajn ŝtatajn domojn por akcepti kaj kuraci epidemiajn malsanulojn. Tiuj domoj estis la plej fruaj infekt-malsanulaj hospitaloj en la historio.