• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-14 08:51:46    
"Montopluvo" de Wang Tongzhao

CRI
En la jaro 1933, eldoniĝis "Montpluvo", romano de Wang Tongzhao, kiu prenis la nordan kamparon regatan de militaristoj kiel fonon de ĉi tiu verko kaj profunde priskribis velkadon de la kampara ekonomio kaj baraktadon de kamparanoj palpantaj eliron en obskuro, kaǔzitajn kaj de ekonomia agresado de imperiismo, kaj de diversaj troaj impostoj kaj rentoj, kaj de natura katastrofo, kaj de armea plagado. La romano manifestas ĉefe tion, ke memkultiva kamparano Xi Dayou, sin vivtenanta per agro kaj tial povanta trankvile vivi, fariĝas pli kaj pli malfeliĉa ĝis tia grado, ke li, ne povante vivi plu, devas havi alian ideon; komence li vendas legomon sed trafas kverelon, sekve soldatoj arestas lin kaj li, por sin elaĉeti, devas ne nur forvendi la agron, sed ankaǔ droni en ŝuldoj; pro ĉio ĉi lia patro eksplodas de indigno kaj mortas; post la forpaso de la patro, Xi Dayou fariĝas pli kaj pli furiozema kaj "lia honesta kaj sincera koro jam ne estas kiel antaǔe konfidema al ĉio"; liajn kapon kaj ŝultrojn subpremas anticipa rekvizicio de mono kaj greno, deviga monkontribuo al lernejo, trosekeco, bandita ĝeno, rekrutigo, entrudiĝo de malsataj soldatoj... ĉio, kio torturas la tutan vilaĝon – li perdas amon kaj dependecon al la agro; la krueleco de la realo kodukas lin al tio, ke li, jam negante longatrempe kredatan fatalismon de onklo Chen, forlasas kun la tuta familio "tiun ruinecan, malriĉan, paǔperisman kaj panikan vilaĝon" por serĉi vivigan vojon en urbo. La aǔtoro tre subtile kaj konkrete priskribis la procezon de la ŝanĝiĝo de Xi Dayou, vidigante teruran bildon de tio, kiel kamparanoj estas bestie prirabataj. Ĉirkaǔ XI Dayou prezentiĝas tragikaj travivaĵoj de diversatipaj homoj – jen la patro de Xi Dayou, laborema kaj honesta, tamen et-anima kaj konservativa; Song Dasha, vaganta dungito, senhejma kaj iom dupa; Xu Li, riskema kaj eksplodema; Chen Zhuangchang, plendema kaj grumblema; Wei Er, ŝlemila kaj timema; kaj Olda Klerulo Xu, revema kaj ĉiam sidanta en kalabaseska kamero kaj... Ĉiu sin karakterizas per io, kaj ĉiuj, kvazaǔ folioj, reliefigas la floron, ĉefheroon Xi Dayou, kaj ĉies travivaĵoj kune formas panoramon de obskura, animo-frostiga kaj indigniga realo. Tiel la aǔtoro forte prezentis tian situacion en la kamparo, ke "Vento furiozas anoncante pluvegon". "Montpluvo", solida romano pri ekonomia bankrotado en la ĉina kamparo.
En 1934, Wang Tongzhao veturis al Eǔropo kaj studis literaturon en Kembriĝa Universitato. Post 1 jaro li revenis al la patrolando kaj redaktis monatan gazeton "Literaturo". En 1938 li laboris kiel profesoro de Jinan-universitato. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio li fariĝis membro de la Konstanta Komitato de la Asocio de Ĉinaj Verkistoj kaj dekano de la ĉinlingva fakultato de Shandong-Universitato.