|
|
(GMT+08:00)
2005-01-14 14:42:55
|
|
Teo, trinkaĵo tre ŝatata de mia familio
cri
La ĉinoj ekamis teon jam en la antikveco. Iuj preferas la delikatan verdan teon, aliaj la parfumitan kaj triaj la brunan. Ankaŭ mi amas teon. Mia avo loĝis en Pekino tre longe. Ĉiumatene li infuzis fortan teon kaj de tio komencigĝis lia ĉiutaga vivo. Li neniam ĉesis trinki teon en la tuta jaro. Mia avino devenis de la urbo Tianjin. Antaŭe ŝi ne trinkis teon ĉiutage, sed influite de la edzo, ankaŭ ŝi alkutimiĝis al tetrinkado. Post vespermanĝo la avo infuzis alian kruĉon da teo kaj la tuta familio pasigis la vesperon en babilado ĉe la tablo. Somere post vespera krepusko ni sidis en la korto, ĉe tablo kun teo kaj fruktoj, kaj sub la brila luno la tuta familio senĝene trinkis teon, sin refreŝigante kaj auskultante interesajn historiojn de la avo pri la malnova Pekino. Ĝuante la delikatan aromon de la herboj kaj floroj en la korto kaj auskultante ĉirpadon de griloj, ni sentis kaj kontenton kaj felichon. Mia avo preferis teon al ĉiuj aliaj trinkaĵoj. Foje nia tuta familio pasumis en parko. Ni sentis soifon kaj aĉetis ladtrinkaĵojn, sed tiam la avo elpoŝigis botelon da teo kaj ektrinkis. De tio mi sciis, ke la teo estas vere taŭga por sensoifigo, dum la aliaj trinkaĵoj ne tiel taŭgas. La kutimo de la avo profunde influis ne nur la avinon, sed ankaŭ min. Oni ŝatas teon ankaŭ pro alia kaŭzo. Multaj ŝatas la delikatan aromon de la teo. La aromo impresas kiel milda vento sur la verdaj montoj kaj en ravinoj. Kvazaŭ brila luno en la kvieta nokto kaj kun delikata malvarmeteco ĝi profundiĝas en la homa koro kaj refreŝigas la lacajn homojn. Multaj preferas la mirindan vidaĵon, ke la tefolioj sinkas en varmega akvo. Nun multaj infuzas teon en glaso. Mi trovis, ke estas ĝuo rigardi, kiel sinkas la tefolioj en la glaso. La delikataj verdaj tefolioj malrapide sinkas sur la akvofundon kiel vintraj neĝeroj kaj someraj pluveroj kaj sur la fundo de la glaso ili formiĝis kokospalmaro, kaj de tio mi impresiĝis kvazaŭ de sudaj pejzaĝoj. Estas interese, se oni rendevuas en serena tago post tagmezo en te-salono kun bambua kurteno kaj ĉirkauita de bambua heĝo. Tiam la bambua verdo kaj verda teakvo harmonias. En la kvieta ĉambro oni povas libere kaj ĝoje babili trinkante la aroman teon ĝis profunda nokto. La teo estas ebriiga. Foje mi rendevuis kun mia amikino en te-salono. Ni ĝoje babilis, tute ne rimarkante la veteran ŝanĝiĝon. Fininte la rendevuon, ni subite trovis, ke eksterdome hurlis vento kaj falis pluvego. De ĝojo ni tute ne uzis ombrelon kaj brako en brako marŝis antaŭen al la hejmo, tute ignorante la furiozan venton kaj pluvon. Mi diris poste, ke tiutage ni ebriiĝis de teo, ĉar ankaŭ la teo povas eksciti la energion kashitan en la koro. Surstrate la renomaj te-vendejoj ofte haltigas miajn paŝojn. Mi interesiĝas ankaŭ pri te-servicoj de famaj markoj. Min altiras al si ankaŭ la lertaĵo de junulinoj de te-ceremonio. En tia medio mi sentas teneron kaj kvieton. Mi havas fortan kutimon trinki teon kaj ĉiumatene infuzas teon malgraŭ la granda okupiteco. Se la tempo permesas, mi atente rigardas la sinkantajn tefoliojn en la glaso. Antaŭe mi ne komprenis, kial la avo kutime trinkis varman teon eĉ en ardaj someraj tagoj, sed poste mi informiĝis, ke teo estas refreŝiga kaj kvietiga, kaj pro tio ĝi estas multe ŝatata ne nur de ĉinoj, sed ankaŭ de eksterlandanoj.
|
|
|