• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-14 15:40:22    
Ora tempo por prozo (3)

cri

"Venko de Zheng Zhuanggong super Duan en Yan" bildigas tri personojn de malsamaj karakteroj. La artikolo rakontas pri la konflikto kaj intrigado por reganteco inter Zheng Zhuanggong kaj liaj patrino kaj frato. Kiam la patro de Zhuanggong estis en regado lia patrino Jiang intencis nomumi lian pli junan fraton Duan kronprinco, sed ne sukcesis. Post kiam Zheng Zhuanggong surtroniĝis, Duan do komencis ekspansiigi sian influsferon. Zhuanggong ŝajnigis sin indiferenta por la faroj de la patrino kaj frato. Sed tuj kiam Duan ekribelis, li senkompate subigis sian fraton. En la rakonto la aŭtoro vivece bildigis la maljustan preferon kaj arbitrecon de Jiang, la arogantecon de Duan kaj insidemon kaj kruelecon de Zhuanggong. La priskribo de Zhuanggong estas tre sukcesa. Li intence toleris sian fraton fari krimon por atendi ŝancon ekstermi lin. Duan malvenkis kaj la patrino estis ekzilita. Zhuanggong ĵuris ke li volas vidi la patrinon nur transmonde. Sed poste li intervidiĝis kun la patrino en tunelo, kio plene malkovris lian hipokritan vizaĝon.

"Guo Yu" registris eventojn de Guo-kortego kaj ĝiaj dependantaj regnoj de 967-453 a.K. Ĝis nun oni ne povis identigi la verkon. Oni konjektas, ke ĝia aŭtoro vivis en la unuaj jaroj de la periodo de Militantaj Regnoj.

"Guo Yu" registris historiajn faktojn kun akcento de paroloj. Pere de argumentoj kaj interparoloj de historiaj personoj en diversaj politikaj aktivadoj, klare montriĝis iliaj trajto, karaktero kaj politikaj tendencoj.

"Taktikoj de Militantaj Regnoj" estas kolekto de historiaj materialoj de la periodo de Militantaj Regnoj ampleksanta historiajn eventojn en 230 jaroj. La aŭtoreco ne estas identigita.

"Taktikoj de Militantaj Regnoj" ampleksas la batalojn inter la konsilianoj de la militantaj regnoj kaj koncernajn strategiajn dispoziciojn kaj persvadajn parolojn. Ĝi karakteriziĝas per lerteco en registrado de eventoj. Priskribante parolon kaj polemikon, la aŭtoro ŝatis troigadon kaj aldoni sian propran eksplikon, kio elokventigis la argumentadon. "Taktikoj de Militantaj Regnoj" notis multajn persvadajn parolojn, kiuj plene montris la ruzan retorikecon de la persvadistoj. Multaj artikoloj entenas grandan kvanton da belaj kaj vivaj vortoj ofte aranĝitaj en paralelismo, kio dotis la artikolon per agita forto. Kaj la artikoloj ankaŭ estis saĝe poluritaj ĝis plena rafiniteco. Estas "Admonado de Zou Ji al reĝo de Qi-regno pri Akcepto de Kritiko" el la ĉapitro "Taktikoj de Qi-regno". La ĉiam legata verko estas nerefuteble konvinka pro sia alegoria rezonado.

En "Taktikoj de Militantaj Regnoj" oni povas trovi, ke ĉiuj korteganoj kaj konsilianoj povis libere esprimi siajn opiniojn kaj argumenti pere de parabolo. Estas famaj paraboloj "Pentri Serpenton kun Piedoj", "Tragedio de Galinago kaj Rivermitulo" k.a., kiuj faris la admonadon pli konvinka.

La sukceso de "Taktikoj de Militantaj Regnoj" estas ankaŭ en sentoplena kaj rafinita priskribado de homoj. En la ĉapitro "Taktikoj de Yan-regno" estas historio pri murdisto Jing Ke. Kronprinco Dan de Yan-regno sukcesis fuĝi de Qin-regno en sian patrujon. Tiam Qin-armeo intencis aneksi Yan kaj la trupoj jam atingis la landliman riveron Yiŝui de Yan. Kronprinco Dan volis malhelpi la invadon de la malamikoj kaj sendis Jing Ke murdi la reĝon de Qin. La plej emocia sceno de la rakonto estas adiaŭo honore al Jing Ke. Jing Ke estis ekironta, kaj kronprinco Dan kaj la intimaj amikoj alvenis en blankaj vestoj por adiaŭi lin. Veninte al la rivero Yiŝui, unu el liaj amikoj ekludis muzikilon kaj Jing Ke ekkantis laŭ la takto. La kantado fariĝis pli kaj pli tragika kaj emocia, ke ĉiuj ĉeestantoj ekploris. Jing Ke kantis plue: "Siblas vento super la frosta Yiŝui-rivero, la bravulo tuj foriros sen reveno." La kantado fariĝis korŝira, ĉiuj adiaŭantoj montris grandan indiĝon kontraŭ la invadantoj. Jing Ke forveturis sen retrorigardo. La priskribo estas vere kortuŝa. (Daŭrigota)