• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-14 15:49:44    
La ĉina teatro en Usono

cri

En la 13-a jarcento la ĉina teatro ekhavis la karakterizaĵon de legendo, kaj ĝia ĉefa formo estis rakontado en kantado. Tio diferencis de la okcidenta teatro, precipe la karakterizaĵo en la formo estis malsama al tiu de la okcidenta teatro, ekzemple la evidenta kontrasto de komplika plastiko de roloj kun lakona sceneja dekorado.

La ĉina teatro vekis atenton de okcidentaj dramistoj tuj post sia eniro en la okcidenton. Ili provis asimili originalan esprimmanieron de la ĉina teatro. Tio estas tre evidenta en Usono.

Broadway ludis ĉinan teatron

Usonanoj sciis la ĉinan teatron en 1790. Tiam sur la scenejoj de Usono oni jam ludis fajraĵojn, ombroteatron kaj mimikon kun pupteatro kaj cirkaĵoj.

En la mezo de la 19-a jarcento usonanoj en Francisko kaj Novjorko jam komencis rigardi ĉinan teatron. En 1852 en San-Francisko aperis la unua ĉina teatrejo. 8 jarojn post tio, nome en 1860, kiam la unua ĉina teatra trupo finis sian prezentadon en Francisko kaj iris al Parizo por prezenti al Napoleono la Tria, europanoj la unuan fojon rigardis la ĉinan teatron. Poste pli kaj pli multaj ĉinoj migris en Usonon kaj aperis pli multe da ĉinaj teatraj trupoj. En la 40 jaroj de 1870 ĝis 1910, prosperis ĉinaj teatrejoj en grandaj ĉinaj kvartaloj. Tiuj teatrejoj akceptis ĉefe ĉinajn elmigrintojn, kaj samtempe ili vekis atenton de la lokanoj, turistoj, famaj dramistoj kaj komentariistoj. Preskaŭ ĉiuj turistoj al Francisko vizitis ĉinan teatrejon. Iuj komentariistoj eĉ opiniis, ke la ĉina teatro estas pli alloga ol la usona.

En la ĉinaj kvartaloj oni prezentis ĉefe Guangdong-operon. En dramgazeto de 1903 oni publikigis komentarion: "La scenejo estas malganda, sen planklampoj, antaŭscenejo, kurteno kaj flankaj enirejoj. Krom rekvizitoj, kiujn oni transportadas dum la prezentado, sur la scenejo estas nenia dekoraciaĵo. …Kiam timida novedzino estas iranta en sian ĉambron, du rekvizitistoj portas sur la scenejon pordkadron kun silka kurteno, kaj la aktorino trairas la kadron kaj eliras, kaj atuj poste la rekvizitistoj forportas la pordkadron."

Tia priskribo tuŝis nur la supraĵan karakterizaĵon, kaj en alia artikolo oni provis prifosi pli profundan estetikan principon tra tiu supraĵa karakterizaĵo. Kaj la fundamenta principo estis nenio alia ol tio, ke la ĉinaj dramistoj ne estis limigitaj de scenejo kaj tute liberaj en strukturo de tempo kaj spaco. Poste dramistoj de Usono kaj Ĉinio kune surscenigis la ĉinan klasikan dramon "La Bivo".

"Bravo" por Mei Lanfang

En 1930, Mei Lanfang, la plej granda ĉina aktoro, turneis en Usono kaj puŝis la influon de la ĉina teatro en Usono ĝis kulmino. Lia turneo estis subvenciita de la ĉina registaro, kaj la usonanoj ekhavis pli konkretan impreson pri la ĉina teatro. Sukceso de lia prezentado longigis lian restadon de 2 ĝis 5 semajnoj en Novjorko. Poste li turneis duonjaron en Seattle, Ĉikago, Vaŝingtono, San-Francisko, Los-Anĝeleso kaj Havajo. Li renkontiĝis kun multaj usonaj dramistoj, komentariistoj kaj aktoroj ekzemple Ĉarles Ĉaplin, kaj oratoris en Univesitatoj de Kolumbio kaj Ĉikago.

Por ke usonanoj pli bone komprenu kaj aprecu la ĉinan teatron, famaj literaturistoj, ekzemple Hu Ŝi, skribis propagandilon pri la turneo. Antaŭ ĉiu ludo prezidantino konigis pri la tradicio de la ĉina teatro. Majstro Mei kaj liaj kolegoj komplete montris la kadencajn partojn de la ĉina sceneja arto.

La publiko de Usono montris grandan entuzismon al la prezentado de Mei Lanfang. Komentariistoj multe honoris lin, ke lia prezentado estas instrua por la usona teatro.

La simpleco de sceneja dekorado de la ĉina teatro interesis komentariistojn. Ili skribis post komparo de la scenejoj de la ĉina kaj usona teatroj: "Rilate scenejan dekoracion, la ĉinoj antaŭiris nin plurajn jarcentojn. Ili jam forlasis la dekoracion el realaj objektoj, dum ni multe pagis por fari scenejon similan al la realo. La ĉinoj anstataŭigis tiajn komplikaĵojn per mangestoj, kaj la rigardantoj jam povas percepti la adekvatan scenejon laŭ tiuj mangestoj." Post komparo ili montris, ke la graciaj gestoj de Mei Lanfang kontrastigis la malsufiĉecon de korpoplastika trejnado de usonaj aktoroj. Usonaj komentariistoj opiniis, ke la formuligitaj mangestoj kaj aliaj movoj de la ĉina teatro estas lernindaj por la usona teatro.

Prezentado de Mei Lanfang konsciigis la usonanojn, ke en Ĉinio troviĝas prezenta arto de pli alta nivelo.

Post Mei Lanfang multaj aliaj ĉinaj teatraj trupoj prezentis en Usono. Ili prezentis multajn klasikajn teatrojn, ekzemple "Ĉe Vojforko", "Reĝo Xiangyu adiaŭas sian edzinon" kaj "Ebria edzino de imperiestro".

Helena teatro, teatro de Ŝekspiro kaj ĉina teatro

Same kiel aliaj orientaj teatroj, la ĉina teatro pensigis la rigardantojn pri la helena teatro kaj tiu de Ŝekspiro, ke ili havas komunan arton. Komentariistoj ofte komparis ilin. Multaj komentarioj konsciis la similecon de la tri teatroj, ekzemple virina rolo ludata de aktoro, limigita dekoracio, fiksa sur- kaj descenejiĝo, stiligita sceneja movo, deklama rakontado, tiposimila tipa sceno, sceneja medio konturita de poezia teksto, apliko de masko kaj unuiĝo de dialogo, danco, kantado, muziko kaj dekoracio. Tiuj karakterizaĵoj estis troveblaj kaj en la helena teatro kaj en la teatro de Ŝekspiro. Kvankam la esprimmanieroj de la tri teatroj estas malsamaj, tamen la komentariistoj interligis ilin kaj provis elfosi novan signifon el la malnova tradicio. Oni povas diri, ke rekta kontakto kun la ĉina teatro kaj aliaj aziaj tradiciaj teatroj donis novan koncepton de usonanoj pri la teatra tradicio de la okcidento.

Ĉina gusto en usona teatro

Pere de konigado de ĉinaj kaj usonaj studantoj pri la ĉina teatro, la prezentado de ĉinaj aktoroj kaj ludo de ĉina teatro fare de usonaj aktoroj, la usona teatro kreive aplikis la esprimmanierojn kaj formulojn de la ĉina teatro en sia teatra reformado.

Usona dramisto Thornton Wilder, famiĝinta pro sia verko "Nia Urbeto", aplikis en sia frua teatro en 1931 formulon de la ĉina teatro. Parolante pri la arto en la teatro, li kunligis tion kun la prezenta arto de Ĉinio: "Pli simplaj seĝoj servas kiel lito en trajno, kaj bambua vergo inter la femuroj signifas ĉevalrajdon."

En la 4-a de januaro de 1938 "Nia Urbeto" estis premierita kaj akiris Prize-premion.

En la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento koncepto de kompleta teatro influis Usonon, kaj organika kombino de kanto, monologo, gesto, batalo, danco, muziko, vesto kaj dekoracio fariĝis ekzemplo de sukceso. En 1974 la Eksperimenta Teatra Klubo de Patrinoj ludis "Somermeza nokta sonĝo" de Ŝekspiro. Oni uzis ĉinajn vestojn kaj rekvizitojn, kaj la realisma stilo estis miksita kun formuligita movo kaj la dialogo estis en la ĉina kaj angla lingvoj. Komentariistoj alte taksis la ludon pro tio, ke ĝi alprenis formuligitan prezentan manieron de pekina opero, ekzemple teatra mieno, sugesta gesto, anglalingva kantado kun pekin-opera gusto kaj interbata maniero. Tiuj ludoj levis la prezentajn signojn al ligvistiko. Tio montras, ke estas tute eble ekspliki verkon per ŝajne neharmonia maniero.