En Ĉinio oni festas Printempan Feston en malsamaj manieroj en diversaj lokoj. La festmaniero de la Printempa Festo en Pekino antaŭ 100 jaroj ŝajnas iom malproksima kaj mistera por la nunaj pekinanoj.
Intensa preparado en la lasta monato
Laŭ la ĉina luna kalendaro la lasta monato de la jaro estis kulta monato. En tiu monato pekinanoj komencis adiaŭi la malnovan jaron per kultado al la forno-dio kaj pendigo de distikoj.
En tiu monato pekinanoj ŝatis umefloron opiniante, ke la floro estas simbolo de virto. Oni ŝatis kompari umefloron kun ĝentlemano kaj virto. Krome ankaŭ orkideo, bambuo kaj krizantemo estis rigardataj kiel ĝentlemanoj. Oni ŝatis ornami sian ĉambron per umefloro. Ankaŭ persika branĉo estis uzata kiel ornamaĵo. En vigla komerca strato oni starigis standojn kovritajn per mato por vendi florojn kaj bildojn.
En la unua tago de la lasta monato la stratoj estis borderitaj de multaj standoj de kaĉo, fruktoj kaj aliaj manĝaĵoj. Multaj kolportistoj krie ofertis vektoportante korbojn da varoj. En la 10-a tago de la monato oni ekvendis portretojn de pordodioj kaj tre diversajn novjarajn bildojn. Post la 20-a oni vendis maltajn sukeraĵojn kaj dolĉajn kukojn. En la 23-a tago oni oferis nigrajn sojfabojn kaj furaĝon al la ĉevalo de la fornodio. En la stratoj oni vendis ankaŭ porcelanaĵojn, incensujojn kaj kandelingojn. Oni donacis al infanoj ŝparmonujon, por ke ili deinfanece sciu ŝpari monon kaj vivi mallukse. Post la 25-a tago oni vendis sezamajn tigojn kaj branĉetojn de pino kaj cipreso, kiujn oni bruligis frumatene de la unua tago de la nova jaro. En tiu monato la prezo de ĉiuj vendaĵoj estis pli alta ol en aliaj monatoj.
En la 8-a de la kulta monato pekinanoj senescepte preparis Laba-kaĉon el rizo, fabo, jujubo, nuksoj k.a. Tiu moro daŭris ĝis nun.
Estis malvarme en vintro kaj varme en somero en Pekino. Por solvi la problemon teni manĝaĵojn freŝaj en somero, pekinanoj rezervis glaciajn blokojn en vintro. Ekde la 8-a de la monato oni elfosis el riveroj kaj lagoj glaciajn blokojn por rezervo.
Unu semajnon antaŭ la nova jaro pekinanoj kultis fornodion. Oni starigis foston en la korto por pendigi lanternon. Oni oferis supon, vermiĉelojn, rizon, konfitaĵojn kaj dolĉajn kukojn. Oni kultis la ĉevalon de la fornodio per nigra sojfabo rostita kun rekremento de vino. La viroj ĝentile intersalutis, dum la virinoj purigis la fornon, ŝmiris ĝin per nova argilo kaj bruligis incenson murmure preĝante.
Post la 19-a tago ŝtataj dungitoj ekĝuis feriojn, la infanoj ne bezonis viziti lernejon kaj ankaŭ la instruistoj ekĝuis feriojn.
En la lastaj tagoj de la jaro oni kolektis kaj forĵetis la superfluajn medikamentojn kaj forbruligis ĉiujn receptojn en esprimo de forigo de ĉiuj malsanoj.
Ceremoniaĵoj en la lasta nokto de la jaro
Antaŭtage de la nova jaro oni intervizitis por esprimi adiaŭon al la malnova jaro. Oni adorkliniĝis al parencoj de superaj generacioj. Novgeedzoj devis iri saluti gepatrojn, alie ili estis rigardataj malĝentilaj.
Oni disŝutis en la korto sezamajn tigojn.
Oni preparis lastan vespermanĝon el blanka rizo kaj flava milio kaj starigis sur ĝi pinan kaj cipresan branĉetojn ornamitajn per sapekoj, jujuboj, kaŝtanoj, longanoj k.a., kiuj devis resti 5 tagojn. Oni metis en florvazon iom dikajn pinajn kaj cipresajn branĉojn ornamitajn per sapekoj, oraj ingotoj (falsaj) kaj granataj floroj.
Oni faris fadenan plektaĵon en formo de drako kaj metis ĝin sub la piedon de lito. Oni donis poŝmonon al infanoj kiel novjaran donacon.
Oni pendigis sur la pordklapoj ruĝajn paperojn kun distiko.
En la antaŭnokto de la nova jaro oni metis en korto longan tablon por bonvenigi ĉielan delegiton. Post tio oni bruligis incenson kaj bruligo daŭris ĝis la 15-a tago de la unua monato de la nova jaro.
En la nokto oni eksplodigis petardojn kaj la tondra bruado daŭris tra la tuta nokto. Oni kolportis diversaĵojn ritme kriante responde al la bruego de la petardoj. Renkontante amikojn sur strato, oni riverencis unu al alia kaj interŝanĝis salutvortojn. Oni preferis resti hejme tiunokte por ĝui diversajn frandaĵojn kaj kunestadon de la familianoj.
En la unua monato de la nova jaro
En la unua tago de la nova jaro oni frue ellitiĝis, bruligis incenson kaj eksplodigis petardojn. Oni intervizitis por esprimi novjaran saluton kaj la intervizitado daŭris kelkajn tagojn. Oni devis donaci frandaĵojn al la vizitato, ekzemple konfitaĵoj el persimono, liĉio, longano, kaŝtano, jujubo k.s. en delikata pakumo.
En la unua tago oni kultis diojn kaj prapatrojn bruligante paperaĵojn en formo de sapeko.
En la unua tagdeko vizitantoj venis al la hejmo de la vizitato kriante pri sia alveno. Sed la gasto kaj mastro ne bezonis renkontiĝi kaj la gasto rapide foriris, postlasinte sian vizitkarton.
De la unua ĝis la kvina tago oni kutime manĝis ĝjaozi-ojn (mola pastaĵo farĉita per hakita viando, legomo k.a., kuirita en bolanta akvo). Nun oni manĝas ilin nur en 2 aŭ 3 tagoj, aŭ en ĉiu dua tago.
En tiu monato la plej interesa estas eksponado de diversaj lanternoj. Oni delikate skulptis el glacio diversajn bestojn kaj scenojn de ĉiutaga vivo, kaj la glaciaj skulptaĵoj estis ornamitaj per lumo.
Foiro en Liuliĉang-strato (tre fama kultura strato kun multaj butikoj de antikvaĵoj) viglis de la 1-a ĝis la 16-a tago de la monato. Tie oni vendis tre diversajn librojn, bildojn, gemojn kaj antikvaĵojn. Bele vestitaj knabinoj kaj junulinojoj gaje butikumis en la stratoj. Ili formis unu el la spektakloj de la Printempa Festo en Pekino.
|