• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-14 16:51:26    
Pri ruĝverta gruo (foto)

cri

Ruĝverta gruo estas nomata fea birdo kaj ĉinoj prenas ĝin simbolo de feliĉo, longviveco, lojaleco kaj sano. En miloj da jaroj formiĝis kulturo de gruo.

Gruo en historio

Kulturo de gruo burĝonis antaŭ 3000 jaroj. En "Libro de Odoj", la unua plena kolekto de poemoj de Ĉinio antaŭ 3000 jaroj, troviĝas poemo "Bleko de Gruo". Oni komparis gruon, kiu vivas en herbaro kaj bele kantas en sovaĝejo, kun virta ermito.

Gruo havas neĝblankan plumaron kaj sveltan korpon, kaj pro tio ĝi fariĝis spirita strebado de nobeloj je nobla virto. Ili bredis gruojn por aprecado. Reĝo antaŭ 2000 jaroj tre ŝatis gruon kaj nomumis la bredatajn gruojn je diversaj oficoj kaj traktis ilin kiel korteganojn. Kiam li ekskursis, li elektis grupon da gruoj, por ke ili flugu antaŭ kaj malantaŭ lia ĉevalĉaro.

En la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino konserviĝas tre valora bronza kruĉo kun desegnoj de lotusfloro kaj gruo. Ĝi estas la plej antikva bronzaĵo ornamita per desegno de gruo. La gruo staras sur lotusfloro, kiu estas sinonimo de sankteco kaj nobleco. Apenaŭ gruo aperis en kulturo, mistera koloro kaj nobla virto estis enkorpigitaj en gruo.

Fea birdo en ĉiela regno

Turniĝo de natura estaĵo al diaĵo estis la unua impeto de kulturo de gruo. Antaŭ ĉirkaŭ 2000 jaroj gruo en arta verko fariĝis fea birdo en ĉiela regno kaj estis diigita.

Multaj antikvuloj aspiris senmortecon kaj ĉiel-iron de sia animo aŭ eĉ tiun de sia karno. Gruo flugas gracie kaj elegante kaj havas bazajn karakterizaĵojn de feo, kaj povas vivi pli ol 60 jarojn, pli longe ol aliaj birdoj. Vivdaŭro de 60 jaroj ne estas longa por la nuntempuloj, sed tiu en la antikveco estis tre longa kaj enviinda.

Pro la longa vivdaŭro de gruo oni eknomis ĝin fea gruo.

Anekdotoj pri gruobredo en la antikveco

La figura arto de gruo en folkloro montras originalan kulturan enhavon kaj havas kompare altan ideologian kaj artan valoron. De la 7-a ĝis la 14-a jarcento multaj literatoroj esprimis sian penson pere de priskribo de gruo, kio prosperigis la literaturon kaj pentrarton pri gruo. La figuro de gruo montriĝis en tre multaj formoj, kaj amikeco inter gruo kaj literatoroj rakontiĝis de generacio al generacio. Ĉio tio markis novan etapon de transiro de diigo al artigo de gruo.

De tiam gruo kaj pino preskaŭ ĉiam kune aperis en pentraĵoj. En la mondo ekzistas 15 specoj de gruo, sed 13 el ili ne povas resti sur arbo. Sed en pentraĵoj gruo ofte staras sur pino, kio devenis de imago de verkintoj. Ambaŭ pino kaj gruo vivas longe, kaj ilia kuna apero en sama verko markas perfektecon kaj simbolas longvivecon.

Inter la rakontoj pri gruo elstaras tiu pri poeto-gruomaniulo en la 14-a jarcento. Li tre amis gruojn kaj umearbon. Li prenis umearbon sia edzino kaj gruojn siaj infanoj. Li ermitis ĉe lago kaj sin klinis super kulturado de umefloroj kaj bredado de gruoj. Kiam li foiris de la hejmo, la gruoj gardis la domon, kaj kiam venis vizitantoj, la gruoj elflugis por revenigi lin. Kiam li vidis ŝvebantajn gruojn, li tuj iris hejmen por akcepti gastojn.

Ekzistis multaj verkoj speciale pri vivo, bredado kaj mitoj de gruoj.

Simbolo de rango

De la 14-a jarcento rapide kreskis la loĝantaro de Ĉinio kaj pli kaj pli malvastiĝis la areo por vivo de gruoj. Gruo fariĝis rara birdo. En tiu tempo gruo estis ne nur bredata en kortego, sed ankaŭ transformita en modelon de artaĵoj, kaj bronzaj gruoj en diversaj pozoj fariĝis ornamaĵoj en palacoj kaj ĝardenoj de imperiestroj. En Qing-dinastio (1644-1911) gruo fariĝis emblemo sur vesto de unuaranga kortegano. Levo de ruĝverta gruo al la pozicio nur malpli alta ol tiu de drako kaj fenikso estas refoja impeto de kulturo de gruo.