• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-17 14:59:02    
Imponaj Antikvaj Turoj de Yunnan

cri
Mi amas turismon. En la lastaj jaroj mi plurfoje vojaĝis al Yunnan-provinco, kie mi ebriiĝis de la belaj naturaj pejzaĝoj kaj naciaj moroj. Krom tio mi estis interesita ankaŭ de la tieaj antikvaj turoj, kiuj konigis al mi la jarmilan historion de la loko. Sube mi rekomendos al vi, niaj karaj legantoj, kelke da tiaj turoj en la provinco.

Dali iam estis politika centro de la Yunnan-a Altebenaĵo kaj komenca urbo de la Suda Silka Vojo. La loko prosperis 5 jarcentojn. La antikva urbo Dali estis konstruita sur malnova restaĵo de urbo de Ming-dinastio. Nun restas la suda kaj norda pordoturoj kaj parto de la urbomuroj.

En Kunming tre famas Daguan-turo ĉe Dianĉi-lago, je 2 kilometroj okcidente de la urba kvartalo. Trans la lago estas Taihua-templo sur la Okcidenta Monto. En 1696 oni konstruis Daguan-turon. En la 18-a jarcento, kiam Ĉinion regis imperiestro Qianlong de Qing-dinastio, fama erudiciulo Sun Ranweng vizitis la turon kaj verkis versparon el 360 ideogramoj, kiu bele priskribas la belan pejzaĝon de Dianĉi-lago kaj kelkmiljaran historion de Yunnan. La longa versparo mirigis la tutan landon. Oni konkure legis ĝin kaj nomis ĝin la unua versparo de Ĉinio. Daguan-turo famiĝis tra la tuta lando ankaŭ pro la longa versparo. Nun ĝi estas unu el la kvar famegaj turoj de Ĉinio.

En Jianŝui-gubernio estas fama turo Chaoyang, kiu estas la orienta pordego de la urbo. Kun areo de 2312 kvadrataj metroj ĝi longas 77 metrojn de sude norden kaj larĝas 26 metrojn de oriente okcidenten. La groptegmenta turo el 3 etaĝoj estis konstruita en 1389. Sur ĉiu etaĝo elstaras belaj aleroj. Ĉiuj ĝiaj traboj estas delikate gravuritaj kaj kolonoj bele lakitaj. La konstruaĵo imponas kun grandaj tabuloj ĉe la fasado, sur kiuj estas ideogramoj kun la signifo "Impono en sudorienta Ĉinio" kaj "Fluganta ĉiel-ruĝo kaj fluanta nubo". Oni diras, ke ĝi estas la plej elstara turo en Yunnan-provinco.

La Kvin-feniksa Turo de Lijiang estis konstruita en 1601, Ming-dinastio, poste ĝi estis ruinigita. En 1882 ĝi estis rekonstruita kaj poste oni translokis ĝin ĉe Heilong-lagon. Ĝi, tri-etaĝa ligna konstruaĵo 20 metrojn alta, imponas sur kvadrata ŝtona bazamento. Ĝi havas 32 kolonojn kaj 8-angulajn alerojn sur ĉiu etaĝo. Rigardate de ajna loko la aleroj aspektas kiel 5 flugaj feniksoj, pro kio ĝi ricevis sian nomon Kvin-feniksa Turo. La grandioza turo kun strikta strukturo estas gravurita delikate kaj pentrita ĉarme. Ĝi estas kristaliĝo de la naciecoj hana, bai-a, tibeta kaj naxi-a kulturoj kaj koncentre manifestas la arkitekturajn trajtojn de naxi-a nacimalplimulto.

Sur Maohe-monto de la suda parto de Shiping-gubernio staras fama turo Zhuangyuan, kun triobla alero. La turo altas 16.67 metrojn kaj ĉiu etaĝo longas kaj profundas 19.08 metrojn. Ĝi staras sur la loko kun areo de 364.05 kvadrataj metroj. En la turo eksponiĝas 27 pentraĵoj pri la vivo de s-ro Yuan Jiagu, kiu estis la plej eminenta sukcesinto (nomata Zhuangyuan) en la palaca ekzameno, kiam regis imperiestro Guangxu de Qing-dinastio en 1903. Siatempe la gubernatoro de Yunnan kaj Guizhou donacis al li honoran tabulon kun surskribo "La plej eminenta en Ĉinio". Sub la tegment-rando de la fasado pendas 3 tabuloj kun orumita surskribo "Zhuangyuan-turo".