• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-17 15:09:01    
Eterna kantisto---mongola kantisto Hajab (foto)

cri

Ĉina mongola nacieco estas tia nacieco, kiu lertas en kantado kaj dancado kaj meze de la nacieco naskiĝis multaj kantistoj. En la hodiaŭa programereto "Ĉinaj Nuntempaj Kulturaj Personuloj", ni konigos al vi faman mongolan kantiston Hajab.

Iuj kantas por vivteni sin kaj iuj vivas por kanti. 83-jara kantisto Hajab estas homo, kiu kunfandas sian vivon al kantado.

Kvankam Hajab jam estas 83 jara, tamen li flue parolas kun klara penso. Li diris, ke ekde naskiĝo, li ĉiam estis ĉirkaŭita de kanto de sia patro. Kiam li unuafoje iris al stepo sur ĉevalo-dorso, patra kanto kaj senlima stepo ravis lin. Li ne povis sin regi. Li do kriis kaj kriis, laŭeble sekvante kanton de la patro. Kaj tiam, Hajab komencis sian vivon de longa ario.

"Miaj gepartroj estas popolaj kantistoj kaj influate de ili, mi ŝatis kanti infanaĝe. Kiam mi estis 6-7-jara, kiam gepatroj ludis, mi tuj kantis. Estante 18-jara, mi jam ellernis multajn popolajn kantojn kaj havis iom famecon."

Poste Hajab lernis kantadon sekve de tiea fama mongola kantisto kaj per tio li enmanigis lertecon por kanti la longan arion. Iom post iom li fariĝis popola kantisto.

La longa ario estas unu speco de mongolaj popolaj kantoj kaj estas populara en paŝta regiono de Interna Mongolio. Melodio de la longa ario estas longdaŭra kaj vasta kun libera ritmo kaj varma emocio. La longa ario kantata de Hajab aŭdiĝas libera kaj senĝena. Melodio strikta estas simila al sonoj ĉevala trotado kaj melodio ŝveba estas sama kiel senĝenaj kaj liberaj nuboj. Li per sia profunda kompreno de la longa ario kaj sia lerteco traktis trilon kaj senĝene superregis homajn spiron, emocion kaj voĉon. De li kantata longa ario estas pli profunda, tenera kaj longdaŭra kompare kun la tradicia longa ario. Ĉina fama verkisto Ye Shengtao desegnis kantadon de Hajab per mallonga poemo: "ĉarmo densa, simila al nova teo kaj malnova drinkaĵo, sama kiel brizo kaj rivero." Ĉina fama poeto Xi Murong menciis lin en sia poemo: "lia kanto ŝvebis al stepo, surĉiela nubo forgesas movi sin, tera blovo ne memoras spiri. Ĉiuj koroj kaj animoj sekvante lian kanton flugas super la senlima kampo kaj ne deziras reveni."

Hajab gajnis honoron per sia ebriiga kanto. En Nadamu, tradicia festo de mongoloj, li sinsekve gajnis 3 bonajn ĉevalojn, tio estas plej supera premio en stepo. En la tuta stepo sterniĝas nomo de Hazhabu.

Estas interese, ke la longa ario ne nur famigis lin, sed ankaŭ savis lian vivon. Kiam li estis 24-jara, Buryat-bandito forkaptis lin kaj decidis mortigi lin. Antaŭ ekzekuto, bandito demandis lin, kion li volas diri. Lia testamento estis: lasu min kanti!

Mongoloj prenas ĉevalon kiel simbolon de la stepo kaj same pensas burjatoj. Unu kanto, du kantoj, tri kantoj, burjatoj verŝis larmojn kaj la kanto ebriigis iliajn korojn. Banditestro ĝemis kaj diris: liberigu lin kaj lasu lin kanti en la stepo.

En la jaro 1953, Hajab eniris en Kant-dancan Ensemblon de la Interna Mongolio kaj lia scenejo translokiĝis de stepo al teatro. Li prezentis animan stepon al urbaj spektantoj kaj tia kora interfluo havigis al li okazon gajni pli multajn aŭskultantojn. Lia kanto estis populara en la tuta Ĉinio kaj disvastiĝis al la mondo. Prezentante en Mongolio, li sinsekve 11-foje danke salutis la publikon post falo de la kurteno. Post prezentado en Svedio kaj Danlando, lia mongola robo ĉiam estis plena de diversaj donacoj. De tiam, Hajab ekkomprenis, ke en la mondo troviĝas unu lingvo, kiu ne bezonas tradukon. T.e. muziko.

"Mi serioze traktas ĉiujn prezentojn kaj post prezento, ofte okazis tio, ke multaj spektantoj brakumis min. Mi veturis al dekoj da landoj por prezenti la longan arion, tieaj spektantoj ege ŝatas kaj senĉese aplaŭdis, estis ege emociitaj. En la interna loko estas same. Se spektantoj postulas min kanti, do mi plenplezure kantas por ili."

Post kelkjara aplikado, Hajab kreige disvolvas prezentan lertecon de la longa ario kaj altigis ĝin al nova nivelo. La prezenta lerteco paŝo post paŝo estas sistemigita kaj normigita kaj tio utilas krei skolon de mongola stepa voĉmuziko kun aparta trajto. En 1989, la popola registaro de Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio oficiale nomumis lin kant-reĝo. Tio estis la unua fojo, ke iu popola kantisto gajnis tian honoron.

Dum sia kant-travivaĵo, Hajab multfoje iris kaj revenis inter urbo kaj stepo kaj fine li elektis fiksloĝi en stepo. Li scias, ke lia vivo kaj kanto apartenas al la stepo. Emeritiĝinte, li longtempe klopodis por kulturi novajn kantistojn de la longa ario. Tiuj geknaboj de paŝtistoj plenas de aspiro al estonta kant-travivaĵo, same kiel juna Hajab. Hajab plenforte gvidas tiujn junulojn. La maljunulo emociite diris:

"Mi gajnis multajn honorojn estante fama kantisto de la longa ario. Se mi ne disvolvas mian lertecon, do mia arto pereos. Mi ŝatas kanti kaj mi deziras eternan sonoron de la longa ario.