La solena tradicia nupto de Manĉur-nacio ĝenerale daŭras tri tagojn. En la unua tago oni starigas ŝedojn, tendon kaj preparas bankedon. Kiam senditoj kun doto atingas la hejmon de la novedzo kaj foriras, liaj familianoj devas prezenti vinon po tri fojojn.
La ĉefa ceremonio de la nupto okazas en la sekvanta tago. En antikveco manĉuroj okazigis nupton en nokto, kaj tiu moro ankoraŭ konserviĝas en iuj lokoj, sed granda parto de la nacianoj okazigas nupton en tago.
Frumatene de la tago de bonvenigo de novedzino la familio de la novedzo pretigas palankenon (aŭ ĉevalĉaron) antaŭ sia domo kaj muzikistoj ludas gajajn melodiojn. La palankeno ekiras en elektita feliĉa horo kaj oni sidigas knabeton en la palankenon. La novedzo nepre devas mem iri al la novedzino akompanata de bonveniganta sinjorino kaj du paroj da geknaboj.
Kiam la bonvenigantoj atingas la hejmon de la novedzino, la pordo estas fermita kaj la novedzo devas deĉevaliĝi kaj frapi je la pordo kaj la muzikistoj senĉese ludas melodiojn. Dum familianoj de la novedzino povas ordoni al la muzikistoj ludi melodiojn, kiujn ili volas. La novedzo devas ĵeti ruĝan saketon kun mono sur la pordkadron. Nur tiam la familianoj de la novedzino malfermas la pordon kaj invitas la bonvenigantojn eniri. Kiam la bonvenigantoj estas forirontaj, la novedzino ĉirkaŭiras la palankenon tri fojojn por montri sian amon kaj dankon al la patrino. Poste oni kovras ŝian kapon per ruĝa tuko, kaj ŝia frato portas ŝin en la palankenon. Survoje, preterpasante puton, ponton aŭ tombon, oni devas kovri la palankenon per ruĝa felto aŭ ŝtofo por defendi la novedzinon kontraŭ demonoj.
Atingante la hejmon de la novedzo, la novedzino devas transpaŝi fajrantan pelvon por peti benon de feliĉa vivo kiel varma fajro. Kiam la novedzino eniras en la korton, la novedzo devas arkopafi trifoje por forpeli diablojn. Poste la novgeedzoj manĝas pomon por esprimi bondezirojn pri feliĉa estonteco kaj longa vivo. Poste ili sidiĝas en tendo laŭ la tradicia ceremonio. Laŭdire en antikveco manĉuroj dum milito edziĝis en militista tendo kaj la moro daŭras nun. La bonveniganta sinjorino forigas la lanugon sur la vizaĝo de la novedzino kaj rekombas ŝiajn harojn por signi, ke ŝi jam edziniĝis kaj komencas novan vivon. Post tio la novgeedzoj adorkliniĝas al la ĉielo kaj tero, al la Polusa Stelo kaj riverencas unu al la alia. Post la ceremonio ili fariĝas geedzoj kaj naskiĝas nova manĉura familio.
|