• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-18 13:44:28    
Interesa Restoracio Afanti

cri
En la lastaj jaroj pli kaj pli multe da restoracioj de ujguraj pladoj aperis en Pekino. Inter ili estas restoracio, kiun tre ŝatas ne nur ĉinaj gejunuloj, sed ankaŭ eksterlandanoj. Al ili plaĉas ne nur la ŝafaĵoj mane prenataj kaj rostitaj ŝafaj femuroj, sed ankaŭ gajaj kantoj kaj surtabla dancado.

La Restoracio Afanti situas en mallarĝa strato en Dongcheng-distrikto de Pekino. La restoracio ja ne estas granda, sed tie vidiĝas diversaj pompaj freskoj, staras longaj tabloj kaj ĝueblas puraj ujguraj kantoj kaj dancoj sur scenejo. Onklo Afanti en ujgura vesto navedas inter la klientoj. Ĉio ĉi impresas la klientojn per densa naciminoritata etoso. Ĉe la enirejo de la restoracio estas granda kajero destinita por noti takson de la klientoj. La restoracio estas multe vizitata kaj por tie preni manĝaĵojn oni devas mendi sidlokojn antaŭ 3 tagoj. Ĉe la enirejo ofte vidiĝas longa vico de klientoj ĉefe alilandaj. Estas mirige, ke iam oni petas kelneron forpreni la manĝilaron kaj mem ekdancas sur tablo.

La muzika restoracio Afanti naskiĝis en 1993. Ĝia mastro estas ujgura knabino Sadaiti Hamaiti. Komence en la restoracio estis nur 4 tabloj kaj ĝi povis akcepti nur dekkelke da homoj, sed nun povas fari bankedon al cent klientoj. Nun ĝi estas fama naciminoritata kultura restoracio en Pekino.

Afanti estas legenda homo de la ujgura nacieco. Per siaj spriteco kaj humuraĵoj li ĝojigas kaj ridigas la homojn, tial ili estas multe ŝatata de la diversnaciecaj popolanoj en Xinjiang. La restoracio kun Afanti kiel sia nomo kaj sur la fono de la ujgura kulturo faris imagoriĉan kreadon kaj dank' al ĉio ĉi tio ĝi fine fariĝis loko por manĝado, trinkado, ripozo kaj amuzo, tre ŝatata de diversnaciaj kaj diverskulturaj personoj. Laŭ bezono de la klientoj la restoracio liveras al ili belan, simplan kaj sanan amuzaĵon.

Vespere la vigla orkestro energie ludas, ke la klientoj povas ne nur ĝui la muzikon kun ujgura trajto, sed ankaŭ gajan hispanan muzikon. La gaja ludo de tamburino, leĝeraj kaj romantikaj ujguraj kanto kaj danco impresas la rigardantojn kiel vasta loko ĉe la montpiedo de Tianshan kaj Ili-rivero. La restoracion vizitas klientoj el la tuta mondo. Inter ili estas diplomatoj de alilandaj ambasadorejoj en Ĉinio, mastroj de alilandaj entreprenoj, alilandaj fakuloj laborantaj en Pekino, hongkong-anoj, aomen-anoj kaj turistoj kaj kompreneble plejparto estas loĝantoj de Pekino.

Je la 8-a horo vespere oni ekludas tamburinon kaj kordinstrumenton. Orkestro el unuaklasaj ujguraj aktoroj ludas Xinjiang-ajn naciminoritatajn muzikaĵojn, kiaj "Xinjiang, bona loko", "Knabino de Dabancheng" kaj "Levu vian vualon". Je tio ankaŭ la eksterlandanoj, kiuj neniam vizitis Xinjiang, ekdancas laŭ la bela muziko. Invitite de ujguraj aktoroj kelke da eksterlandanoj dancas Xinjiang-an dancon. Ilia danco ofte ridigas la apudstarantojn. Fine la aktoroj donacas al ili sian belan ĉapon.

Post ludo de la naciminoritata orkestro kelneroj forprenas la tablotukon. Kiam ekludas la elektroinstrumenta orkestro, la gaja danco levas la etoson al kulmino. Ekludas muziko per gitaro, tamburino kaj harmoniko, per kiuj oni prezentas ujguran kaj hispanan muzikojn, kiuj estas gajaj kaj vervaj. Akompanate de la melodio oni dancas kvazaŭ en festa etoso.