• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-18 15:42:20    
Kajto---unu el la ĉinaj popolaj artaĵoj (foto)

cri

Kajto, unu el la inventaĵoj en la antikva Ĉinio, koncentras sur si funkciojn de spekto, amuzo, sporto kaj sanigo kaj plene manifestas riĉan enhavon de ĉinaj popolaj ludiloj. Hodiaŭ ni konigos al vi kajton.

Ĉina kajto havas longdaŭran historion. Laŭ noto en antikva libro, en 400 jaroj a.K. ĉina fama pensulo Mo Di kaj praulo de ĉinaj lignaĵistoj Lu Ban produktis lignajn birdojn per bambu-ligno kaj tiuj lignaj birdoj povis flugi en la aeron kaj ne fali dum 3 tagoj. Tial ĝi nomiĝis ligna milvo. Tio estis la primitiva kajto en la mondo. Poste la ligna milvo estis farita el papero kaj ĝia nomo ŝanĝiĝis. Papera milvo kaj flug-milvo estas ĝiaj nomoj. En malfrua periodo de la dinastio Tang (618---907), oni ornamis la milvon per fajfilo farita el silka peco aŭ bambua fluto, vento blovis kaj milvo sonis. Tial aperis nomo de kajto.

Unue kajto ofte servis por militaj aferoj, ekzemple por mezuri distancon inter du armeoj aŭ por komunikado. En la dinastio Tang, funkcio de kajto sin turnis al amuzo kaj ĝi iom post iom servis en la popola socio. En la dinastio Song, kajto disvastiĝis al mondaj diversaj lokoj, unue al aziaj landoj, kiaj Koreio, Japanio kaj Malajzio, kaj poste al Eŭropo kaj Ameriko. Laŭ esploro de britaj fakuloj pri folkloro, sume troviĝis 7 linioj por kajta disvastiĝo al mondaj diversaj lokoj. En Eŭropo kaj Ameriko, dank' al ĉina ludila kajto, usonaj fratoj Wright produktis aviadilon kunportantan homon. Tial en halo de vaŝingtona kosmonaŭtika muzeo en Usono, pendas ĉina kajto kun jenaj vortoj: La plej fruaj flugiloj de la homaro estas ĉinaj kajto kaj raketo.

En la dinastioj Ming kaj Qing, disvolvo de kajto atingis sian pinton. Ne nur formo, produkta tekniko, sed ankaŭ ornamo kaj ellasa tekniko de kajto maturiĝis. Aliaj popolaj artaĵoj harmonie kuniĝis al kajto kaj tio kolorriĉigis ornamon de kajto. Ankaŭ fajfila instalaĵo de kajto iom disvolviĝis, fajfilo produktita el lagenario kaj epikarpo naskis solidan sonon kaj aŭdeblis ĉirkaŭ kelkaj kilometroj. Tiam intelektuloj reciproke donacis kajton mem faritan kaj desegnitan kaj rigardis tion kiel noblan aferon. Ankaŭ naskiĝis multaj eminentaj verkoj. Cao Xueqin, verkisto de Ruĝdoma Sonĝo, unu el la ĉinaj 4 famaj verkoj, estis la plej reprezenta. Li ne nur priskribis fenomenon pri tio en Ruĝdoma Sonĝo, ke homoj levis diversajn kajtojn, sed ankaŭ skribis libron speciale pri kajton, en kiu li konigis 40 rimedojn por produkti kajton.

Post epoka ŝanĝiĝo, ĉina kajto iom post iom formis sian propran stilon.

Laŭ temo, kajto estas dividita en tri specoj, la unua estas animalaj, ekzemple agla, papilia, orfiŝa, draka, skolopendra, hirunda kaj aliaj; la dua estas homa el mita legendo, literutura verko aŭ tradicia opero; la tria estas ĉiutagaĵoj, ekzemple ventumila, flor-korba kaj aliaj.

Ĉinaj kajtoj kun mirindegaj formoj havas diversajn specojn, Pekino, Tianjin, Sichuan kaj Shandong estas famaj produktejoj de kajto kaj ĉiuj produktejoj havas sian propran superecon. Ekzemple pri kajtoj produktataj en Tianjin, troviĝas multaj branĉaj linioj kun dekoj da eĉ kelk-dekoj da hirundoj en la ĉefa linio. Flugante tiu kajto supren kaj malsupren flirtas kun petolaj hirundoj; cetere tia kajto havas delikatan strukturon kaj eĉ granda kajto povas disiĝi por esti metita en malgrandan skatolon. Estas oportune por kunporti. Kajto de la urbo Weifang estas fama pro sia formo de skolopendro kun draka kapo. Tiuj kajtoj havas diversajn specojn, la eta estas malpli granda ol manplato kaj la granda estas longa je centoj da metroj, formo kaj koloro de ĉiuj kajtoj estas diferencaj.

La ĉina kajto estas frukto kunfandita el tekniko kaj arto. Ĝia rava ĉarmo altiras al si multajn amatorojn el diversaj lokoj de la mondo. Nun en aprilo de ĉiu jaro, aroj da ĉinaj kaj alilandaj fakuloj pri kajto kolektiĝas en la urbo Weifang por studi kaj diskuti pri lerteco. Weifang fondis kajtan ekspozicion plej grandskalan en la mondo por kolekti, konservi kaj eksponi ĉinajn kaj alilandajn rarajn kajtojn, antikvajn kaj nuntempajn.