|
|
(GMT+08:00)
2005-01-18 15:45:27
|
|
Atenteme uzi aromajn produktojn
cri
Parfumaj kandeloj kun nekutimaj muldadoj, aerofreŝigiloj kun diversaj aromoj kaj kristalaj kaj helaj aromaĵoj estas ŝataj de mastrinoj. Sed laŭ plaj freŝa studo de Eŭropa Unio, ĉi tiuj produktoj kun tentaj aspektoj havas kaŝitan danĝeron kontraŭ sano, kaj longtempa uzado de la produktoj damaĝos homan sanon. La studo estas lanĉita de konsumantoasocio de Eŭropa Unio kaj kune farita de konsumantoasocioj de Portugalio, Francio, Hispanio, Italio kaj Belgio. Analizinte 72 specojn da aromaj produktoj en la merkato, studantoj trovis, ke ĉiuj analizitaj produktoj diversgrade havas malutilajn subtancojn, eĉ benzenon kaj aliajn kancerogenajn subtancojn. Prezidanto de konsumantoasocio de Eŭropa Unio montras en la studa raporto, ke kontraŭ opinio de plejmultaj homoj, aromaj produktoj ne ludas aerofreŝigan rolon, sed malpurigas la medion kaj disdonas poluciajn subtancojn en la aeron. La raporto opinias, ke ofta uzado de aromaj produktoj ne nur damaĝos alergiajn personojn kaj astmulojn, sed ankaŭ minacos sanon de gravedulinoj kaj knabinoj. Precipe iuj venenaj subtancoj en ĉi tiuj produktoj foje kaj refoje malpurigas la medion. La raporto ankaŭ enlistigis iujn aromajn produktojn, kiuj havas problemojn. Nun, produktaj entreprenoj de aromaj produktoj en multaj landoj ankoraŭ ne faras devigan ekzamenon antaŭ ol transporti ilin el fabriko, tial koncernaj specialistoj atentigis konsumantojn, ke ili devas zorgeme elekti kaj uzi ĉi tiajn produktojn.
|
|
|