• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-18 16:46:55    
Ĉina noma kulturo

cri

Ĉiu havas sian nomon ekde la naskiĝo kaj poste kun la nomo vivas en la socio, tiel ke la nomo plej efektive identigas lin kaj distingas lin de aliuloj. Sed en la socio de la antikva Ĉinio la nomo havis pli multajn signifojn.

Dum la longa historio la ĉina noma kulturo estis unu el la ĉefaj ĉeneroj de la materia vivo kaj spirita vivo de la ĉina nacio kaj havis gravan rolon en la politika, kultura kaj socia aktivadoj. La arkeologiaj materialoj pruvis ke antaŭ pli ol miliono da jaroj ĉinoj jam vivis en sia antikva lando, tamen la historio de nomo komenciĝis nur de la matriarka klana socio antaŭ kvin aŭ ses miloj da jaroj. La matriarka klana socio karakteriziĝis per tio ke la virinoj okupis la gvidan pozicion en administrado de internaj aferoj de la klano kaj ke oni sekvis la sistemon de miksedziĝo kaj malpermesis geedziĝon de samklananoj. Pro tio estis necese koni ĉu tiu klanano havis la rektan sangan rilaton kun la alia, sekve aperis la signo por distingi samsangulojn --- la klana nomo.

La erudiciulo de Qing-dinastio Gu Yanwu konkludis post esplorado ke estis entute 22 plej antikvaj klanaj nomoj en Ĉinio, dume probable ankoraŭ pli multaj klanaj nomoj dronis en historiaj ondoj kun la malapero de iuj tutaj klanoj. Samtempe kun tio la restintaj klanaj nomoj ege ŝanĝiĝis. Antaŭ proksimume kvar aŭ kvin miloj da jaroj, post la matriarka klana socio, tra la stadio de la patriarka klana socio, ĉinoj impetis de la klana socio al la klasa socio. Unu el la fundamentaj karakteroj de tiu transira periodo kuŝis en la pli kaj pli oftaj reciprokaj influo kaj batalo inter klanoj de malsamaj prauloj kaj la apero de la strukturo de gvidantoj kaj gvidatoj, sekve de tio naskiĝis rudimenta klasa socio. Samtempe kun tio multaj meritaj klananoj estis premiitaj per nova feŭdo kaj permesitaj transloĝiĝi tien kune kun la parencoj, subuloj kaj militkaptitoj por malfermi novan vivterenon. Tiuj transloĝiĝintoj havis plurajn klanajn nomojn. Antaŭ ol akiri novan loĝterenon ili akiris novan rekoneblan signon ligantan kun la tereno --- nomon de nove generita klano.

Post kiam la regno Qin reunuigis Ĉinion en la tria jarcento antaŭ nia erao, la nomoj originintaj de la matriarkaj klanoj kaj la nomoj originintaj de la patriarkaj klanoj komencis unueciĝi. En posta ĉina feŭda socio daŭrinta je pli ol dumil jaroj dinastioj alternis kelkdek-fojojn, post ĉiufoja alterno aperis nova feŭdo, kaj ĉiu nova feŭdo aperigis novajn familiajn nomojn. Pro tio familia nomo fariĝis signo de klasa rango, kaj la aparta kulturo kun nomo kiel la centro formiĝis. Tiu kulturo herediĝis de generacio al generacio. Ĝia kerno estis la forta konscio por koni la praulojn kaj devenon de la familio.

Ĝis nun multaj elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenaj fremdlandanoj sekvas ankoraŭ la tradicion reveni al la patrolando por scii siajn devenon kaj praulon. La ĉina noma kulturo, kiel la speciala historia afero de la antikva ĉina socio, jam fariĝis en la lastaj jaroj grandega trezorejo por lerni la longedaŭran historion de la ĉina nacio laŭ nova vidpunkto. Ekzemple, studinte la originon, distingon kaj kuniĝon de klanaj nomoj, oni povas profundigi la konon pri la alternaj karakteroj de malsamaj sociaj formoj en la praa tempo. Cetere laŭ iuj konkretaj aferoj kaj fenomenoj, kiaj klana genealogio, hereda sistemo, alia nomo de homo kaj parencigo, oni povas malkovri la historian rolon de la sangaj rilatoj en la antikva socia evoluo kaj vivo kaj tiel plu. Unuvorte la serio da esencaj karakteroj de la ĉina antikva socio, kiel ekzemple diktaturo, familia socia strukturo, morala kaj etika koncepto kaj agada principo kun fideleco al la reganto kaj obeemo al la gepatroj kiel la kerno, senescepte plene sin manifestis per la noma kulturo. Pro tio la kulturo estas pli kaj pli alte atentata de erudiciuloj.