• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-18 16:51:17    
Legendo pri Ĉina Silkraŭpa Bredado

cri

Legendo diras ke antaŭ pli ol 5-mil jaroj, Leizu, la edzino de la gvidanto de norda tribo de Ĉinio Huangdi, instruis al la tribanoj silkraŭpan bredadon. Inter la skribaĵoj sur ostoj kaj testudaj ŝeloj jam troviĝis hieroglifoj silkraŭpo, morusujo, silko kaj silkaĵo. En la unua poemaro de Ĉinio LIBRO DE POEZIO troviĝas poemo pri plukado de morusfolioj kaj bredado de silkraŭpoj. La poemo priskribis ke en la printempo brilas la suno, kantas oriolo. Bela knabino, kun korbo en brako, iris sur vojeto por pluki verdajn morusfoliojn. La poemo pruvis ke en la praa tempo ĉinoj jam sciis bredi silkraŭpon, elbobeni kokonon kaj teksi silkon.

Post kiam la sendito Zhang Qian de la dinastio Okcidenta Han atingis okcidentajn landojn, ĉinaj silkaĵoj estis transportitaj al Eŭropo. La eŭropanoj rigardis tiun suplan, leĝeran kaj ĉarmkoloran silkaĵon kiel valoraĵon kaj konkure ĝin aĉetis. Estas tia rakonto ke iufoje Cezaro de la Roma Imperio en ĉina silka robo vizitis teatron kaj vekis sensacion. En sia ekspediciado Kolumbo promesis al la maristoj ke li premie donos silkan jakon al kiu la unua trovis kontinenton. Tiam la silkaĵo valoris kiel oro, la Roma Imperio eĉ havis financan deficiton pro la grandsumaj importitaj silkaĵoj. Sekve la senato pasigis ordonon por malpermesi vendon kaj porton de ĉina silka vesto. Tamen poste la ordono estis devigite nuligita pro la forta opono de la nobeloj ŝatantaj la ĉinajn silkaĵojn.

Komence eŭropanoj ne sciis ke la ĉina silko estis elbobenita el kokono, sed miskomprenis ke ĝi estis eltirita el arbo kaj kardita post malsekiĝo. Kiam ili sciis la veron, ili decidis ellerni la ĉinan silkraŭpan bredadon per ĉiuj rimedoj.

En la 6-a jarcento la roma imperiestro alvokis iun misiiston iam estintan en Ĉinio, ke li venu al Ĉinio por ŝteli la arton de silkraŭpa bredado. La misiisto venis al la provinco Yunnan de Ĉinio. Li eksciis ke morusujo estas kulturita el morusa semo kaj silkraŭpo estas kovita el silkraŭpa ovo. Printempe oni metis silkraŭpajn ovojn ĉe la brusto por ilin varmigi, post unu semajno etaj silkraŭpoj estis elkovitaj. Oni nutris ilin per morusujaj folioj. Ili pli kaj pli kreskis kaj fine fariĝis kokonoj. Oni elbobenis la kokonojn kaj akiris silkon. Tion koninte la misiisto ŝtelis iujn silkraŭpajn ovojn kaj morusajn semojn kaj revenis al la patrolando por peti la premion. Eksteratendite li konfuzis ilin. Li enterigis la silkraŭpajn ovojn kaj kovis la morusajn semojn ĉe la brusto. Kompreneble li ricevis nenion. La imperiestro sendis aliajn du misiistojn al Ĉinio. Kun la malvenko de la antaŭa misiisto kiel ekzemplo, ili firme memoris la rimedojn de plantado kaj kovado. Metinte silkraŭpajn ovojn kaj morusajn semojn en malplenaj bastonoj ili revenis al Romio. Tiel la arto de silkraŭpa bredado de Ĉinio estis komunikita al la okcidento.

Estas alia diro pri la komunikado laŭ la libro verkita de la ĉina fama bonzo Xuanzan Vojaĝnotoj en la Regiono Okcidente de la Dinastio Tang. La libro diras, ke en la regiono estis malgranda regno nomata Qusadanna. Ĝi deziris akiri la arton de silkraŭpa bredado. Ĝi turnis la peton al la tiama Orienta Regno. La lasta rifuzis kaj plifortigis kontrolon ĉe doganejo, rigore preventante la eksportadon de silkraŭpaj ovoj kaj morusaj semoj. Laŭ esplorado de erudiciuloj la Orienta Regno probable estis tiama dinastio Norda Wei. Malsukcesinte la regnestro de Qusadanna elpensis alian rimedon. Sub la preteksto de plifortigo de la amikeco, li petis edziĝon al iu princino de la Orienta Regno. La peto estis akceptita. Antaŭ ol venigi la princinon la regnestro de Qusadanna sendis delegiton sekrete al la princino ke ŝi kunprenu silkraŭpajn ovojn kaj morusajn semojn ĉiurimede. La princino konsentis. Antaŭ ol forlasi la Orientan Regnon, la princino kaŝis la ovojn kaj semojn en sia ĉapelo. La doganaj oficistoj kontrolis ĉiujn ŝiajn vestojn kaj objektojn, sed ne kuraĝis tuŝi la ĉapelon sur ŝia kapo. Tiamaniere la silkraŭpaj ovoj kaj morusaj semoj estis eksportitaj al Qusadanna, kaj poste al la okcidento.

Tiun valoran noton de Xuanzan pruvis iu antikva gravuraĵo trovita de hungar-devena brita ekspediciisto Stein en Xinjiang. La centro de la gravuraĵo estas nobelino en festa vesto, kun ĉapelo sur la kapo. Ambaŭflanke estas du servistinoj, la maldekstra direktas sian dekstran manon al la ĉapelo de la nobelino. Tiu nobelino ja estas la princino de la Orienta Regno, transportinta la silkraŭpajn ovojn kaj morusajn semojn al la okcidento.