|
|
(GMT+08:00)
2005-01-18 19:38:16
|
|
Mia revo kiel esperantisto (1) el La Revuo Orienta
cri
Karaj aŭskultantoj, ni ricevis la gazeton de la Japana Esperanto-Instituto La Revuo Orienta n. 1. En la revuo presiĝis kelkaj artikoletoj kadre de la rubriko: Mia revo-sonĝo jarkomenca. Nun ni konigu al vi la artikoletojn. La unua: Mia revo kiel esperantisto, verkita de samideano Kawanisi Teturou: Iun vesperon de julio en 1978, kiam mi estis 33-jaraĝa, mi staris antaŭ la tombo de Zamenhof en Varsovio. Mi sciis, ke Zamenhof mortis pro korinfarkto, en la aĝo de 57 jaroj en 1917, kiam ankoraŭ daŭris la unua mondmilito. La 10-a UK en Parizo en 1914 ne povis okazi pro la milito, kvankam anoncis partoprenon en ĝi pli ol 3 000 homoj. Ĉe Kolonjo en Germanio survoje al Parizo Zamenhof devis reiri al Varsovio vane post du-semajna korĉagrena veturado tra Svedio kaj Finnlando. Ja tio estis des pli korĉagrena, ĉar forvaporiĝis ankaŭ lia plano okazigi la unuan kunsidon de "Homaranoj" en Berno, Svivio tuj post la UK en Parizo. Li jam finpreparis la tekston de "Deklaracio de Homaranismo" finfine sub sia propra nomo L. L. Zamenhof, ne sub la pseŭdonimo, Homarano. La familio Zamenhof verkita de Zofia Banet-Fornalowa kaj La Zamenhof-stato kompilita de Roman Dobrzynski detale rakontas al ni la historion de la familianoj de Zamenhof. Okaze de la dua mondmilito lia filo Adam estis pafmorgitia nur kvar monatojn post aresto, en la aĝo de 52 jaroj. Liaj filinoj, Zofia kaj Lidia, pereis en gasoĉambro de Treblinka, en la aĝoj de 53 jaroj kaj 38 jaroj respektive post kelkjara malliberiĝo. Kvankam Zamenhof mortis relative june, tamen liaj gefiloj ne povis ĝisvivi eĉ lian aĝon, pro Esperanto kaj pro judeco el rasa diskriminacio, kiun plej severe kritikis lia "Homaranismo". La esenco de Homaranismo, kiun Zamenhof menciis, estas tre klara, tre simpla kaj des pli valora. "Agu kun aliaj tiel, kiel vi dezias, ke aliaj agu kun vi. Kaj aŭskultu ĉiam la voĉon de via konsicienco." Mi plurfoje karesis per mia mano lian marmoran tombon, dirante, "Vidu! Nia majstro! Mi venis el Japanio, fora lando de ĉi tie, por omaĝi al via ombro kaj por diri al vi, ke via laboro krei Esperanton laŭ spirito de Homaranismo estis tute ne vana. Vidu! Ankaŭ mi heredas vian laboron kaj spiriton." Vespera vento milde preterblovis min. Kaj mi aŭdis ĝian susuron kiel vortojn de Zamenhof. "Se vi kontaktas aliajn personojn ne kiel japano al polo, aŭ japano al judo, sed kiel homo al homo, mi estas tre ĝoja." En 2007 ni havos la Universalan Kongreson en Jokohamo. Okaze de la 50-a UK en Tokio en 1965 laŭ la kongrresa libro mi vidis nur 3 el Koreio, neniun el Ĉinio, Mongolio kaj Vjetnamio kaj nur 1 el tiama Sovetunio. Mi ankoraŭ sentas tiun ventoblovon en tiu vespero, por fari kontribuon por sukceso de la UK en 2007.
|
|
|