• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-19 14:52:09    
Brilaj arkeologiaj elterigaĵoj en provinco Hubei

cri
De la 21-a ĝis la 25-a de decembro, 2002, ĉinaj arkeologoj faris urĝan prifosadon de tombaro Jiuliandun, Hubei-provinco, kaj eltrovis 696 objektojn. Tiuj valoraj objektoj havas gravan signifon por esplori la politikon, ekonomion, arton kaj religion de Ĉinio antaŭ 2300 jaroj. Tiu prifosado estas rigardata kiel unu el la gravaj arkeologiaj aferoj de Ĉinio en 2002.

La tombaro de la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) konsistas el 9 grandaj kaj mezgrandaj tumuloj, kiuj etendiĝas 5 kilometrojn. Ĉar la konstruata aŭtovojo trapasos tiun lokon, kaj malgraŭ ke fakuloj cerbumadis multe, ĝi ne povas tute eviti la tombaron kaj fine oni decidis, ke ĝi trapasos super tombo alkroĉita al la Tombo n-ro 1, tial oni devigite faris la prifosadon.

Kial oni konstruis 9 tumulojn por unu homo?

Legendo diras, ke en la periodo de Militantaj Regnoj estis honesta kortegano. Pro sia honesteco li ofendis multe da koruptiĝintaj oficistoj, kiuj tre malamis lin. Pro lia honesta admono, mal ŝatis lin ankaŭ la reĝo. La koruptiĝintaj korteganoj, profitante de tio, kalumniis lin. De kolerego la suvereno ordonis senkapigi lin. Por kvietigi sian indignon kontraŭ li, la koruptiĝintaj korteganoj forbruligis lian kapon. Poste la suvereno konsciiĝis pri sia eraro kaj forte bedaŭris. Li do ordonis okazigi grandan funebron por la mortinto, sed oni ne trovis ties kapon. La suvereno do ordonis fari kapon el oro. Por ke ŝtelistoj ne povu ŝteli tiun oran kapon, li ordonis konstrui 9 samformajn tombojn en unu nokto.

En la tombaro oni elterigis multege da militĉaroj kun bone konservitaj radoj kaj spokoj, kaj grandajn imponajn kaj bone konservitajn kavojn de ĉaroj kaj ĉevaloj. Sur la ĉaroj klare vidiĝas lako. En la tomboj siatempe estis kun-enterigita viva ĉevalo, kaj tie oni elterigis bone konservitan ĉevalan skeleton.

Fakuloj havas jenan opinion:

La prifosado de la antikva tombaro Jiuliandun estas la plej grandskala en Huibei-provinco post 1949.

La eltrovo de konstruaj restaĵoj de tombejoj de Ĉu-regno estas unuafoja. Antaŭe oni elterigis multe da similaj konstruaj resta ĵoj en aliaj regnoj escepte de Ĉu-regno kaj la ĉi-foja eltrovo havas grandan signifon por esplori la sepultan sistemon de Ĉu-regno;

La kavo n-ro 1 estas la plej granda el la samspecaj tombokavoj de Chu-regno. Ĝi estas bone konservita. La ĉaro n-ro 13 estis tirata de 6 ĉevaloj. La similan oni neniam vidis antaŭe. Tio havas gravan signifon por koni la veturilon en Chu-regno, strukturon de la tiamaj ĉaroj, stiran metodon kaj ĉarojn de aristokratoj de la regno;

La eltrovitaj du kavoj kaj la tombo n-ro 2 estas bone konservitaj. Kvankam la tombo n-ro 1 estis pri ŝtelita, tamen suferis malgrandan perdon. La tombo n-ro 2 havas komplete konservitajn objektojn, kiuj estas aŭtoritataj materialoj por esplori la ritilojn uzitajn de aristokratoj de Chu-regno;

Elteriĝis objektoj neniam viditaj antaŭe, kiaj birdo sur tigra soklo. Tie estas ankaŭ bronza ĉevalo, ronda lakita kesto kun skulptaĵoj kaj objektoj, kiujn oni ne scias ilian nomon kaj uzadon;

Oni elterigis kompleton da lignaj ritiloj, kiaj kruĉo, barela ceramikaĵujo, ronda kaj kvadrata ujoj por greno, muzika instrumento kun korda postsigno, pli ol 10 anĉoj.

Krom la supre diritaj, ĉi-foje elteriĝis ankaŭ 20 Ding-oj (kuiriloj), tamen oni ankoraŭ ne scias, kia rilato estas inter tiuj Ding-oj kaj la 8-anĉaj rondbuŝaj manĝujoj.

Muzikiloj kaj ritiloj havas gravan signifon en esplorado. La gamosonoriloj, blovinstrumentoj ŝeng-oj kaj se-oj, tamburoj kaj aliaj bone konservitaj muzikiloj montras la altan nivelon de la muziko de Ĉu-regno. Oni trovis 10 malgrandajn lamenojn de anĉoj en ŝeng-oj. La lamenoj de anĉoj, grandaj kiel melonsemo, bone konserviĝas, ili ludos gravan rolon por esplorado pri farado de la tiamaj muzikiloj.

Tie estas pli ol mil bone konservitaj bambuaj slipoj kun ideogramoj. Tio estas la plej granda nombro de elterigitaj bambuaj slipoj post 2002, kiam oni elterigis grandnombrajn bambuajn slipojn en la antikva urbo Liye, Hunan-provinco. Sur la slipoj estas skribitaj nomoj kaj kvantoj de la kunentombigitaj objektoj kaj tiamaj verkoj, inkl. de astronomia, geografia, muzika kaj aŭgura. La bambuaj slipoj estas historiaj atestiloj por malkovri erarojn en la heredataj dokumentoj kaj ŝtopi la literaturan blankon en la tradiciaj dokumentoj, tial ili havas grandan signifon por akademia esplorado.

Tie elteriĝis granda tripieda kuirilo ding-o kun diametro de 80 cm kaj unu difektita anso. Ĝi estas tiel peza, ke 8 homoj apenaŭ movas ĝin. Fakuloj diris, ke ĝi estas granda ding-o, elterigita de ĉinaj arkeologoj en tomboj de Ĉu-regno, tamen ĝi ne estas la plej granda ding-o, ĉar en la tombo de You-reĝo de Ĉu-regno estis pli granda ding-o, kiu estis ŝtelita.

En la okcidenta ĉambro de la tombo n-ro 1 oni trovis lanternon tenatan de homo. La bronza homo tenis lanternon kaj birdeton. Antaŭ tio en Wang ŝan oni prifosis tombon de Ĉu-regno kaj trovis rajdiston sur kamelo kun lanterno en la mano kaj en Bao ŝan alian homon kun lanterno en la mano.

El la tombo n-ro 2 oni trovis du kompletajn kordinstrumentojn se-oj kun bone konservitaj silkaj kordoj kaj malplenaj sonkestoj. Fakuloj diris, ke kordoj de nunaj instrumentoj estas metalaj. Ili ne scias, kiamaniere oni faris kordon el silkaj fadenoj. La eltrovitaj se-oj kun bone konservitaj silkaj kordoj estas vere mirindaj kaj havas gravan arkeologian valoron.

El la tombo n-ro 2 oni trovis gamosonorilaron el 11 pecoj.

Arkeologoj opinias, ke la ĉi-foje elterigitaj objektoj estas malmulte difektitaj, kio bone montras ilian originalan formon kaj havas gravan signifon.