• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-19 15:30:23    
4 informoj (foto)

cri
Sumo de malpogranda vendo de ĉina restoracia industrio antaŭkalkulite atingos 748 miliardojn da juanoj de renminbi.
En 2004, rapide disvolviĝis la ĉina restoracia industrio. Laŭ antaŭkalkulo de la departemento pri komercaj reformado kaj disvolvo sub la ĉina Ministerio pri Komerco, la sumo de malpogranda vendo de la ĉina restoracia industrio espereble superos 740 milardojn da juanoj de renminbi kaj atingos 748 miliardojn da juanoj de renminbi, pli multe je pli ol 20% ol tiu en 2003. La ĉina restoracia industrio realigos negocan imposton je 41,1 miliardoj da juanoj de renminbi, pli multe je 23,3% ol tiu en 2003. Kaj la sumo de malpogranda vendo de la ĉina restoracia industrio okupos 14% de la sumo de malpogranda vendo de la sociaj konsumaĵoj, kaj ĝia kontribua proporcio por la pliiĝo de la sumo de malpogranda vendo de la sociaj konsumaĵoj estos 21%.
Cetere, evidente rapidas la utiligo de eksteraj kapitaloj en la ĉina restoracia industrio, en 2004 Ĉinio sankciis 812 novajn eksterkapitalajn programojn de la restoracia industrio, pli multe je 30,8% ol en 2003, kaj efektive uzis eksterajn kapitalojn je 400 milionoj da usonaj dolaroj.

Ĉinio fundamente establos ŝtatan agrikulturan scienc-teknikan krean sistemon en 2010
Lastatempe estro de la ĉina Agrikultura Akademio de Sociaj Sciencoj Zhai Huqu esprimis, ke en 3-5 jaroj Ĉinio finos reformadon kaj situacian reguligadon de la sistemo de la ĉina agrikultura scienc-teknika makroskopa administrado, per la konstruo de ĉirkaŭ 50 sintezaj kaj ĉirkaŭ 300 specialaj agrikulturaj scienc-teknikaj provaj stacioj, en 2010 finestablos ŝtatan scienc-teknikan krean sistemon, kiu fundamende adaptiĝos al la sistemo de socialisma merkata ekonomio, leĝo de agrikultura scienc-teknika disvolvo kaj bazaj trajtoj de ĉinaj agrikulturo kaj kamparo.
Li diris, ke la baldaŭ establota ŝtata agrikultura scienc-teknika krea sistemo estas la reta sistemo gvidata de altanoj de ŝtataj agrikulturaj scia kaj teknika kreoj kaj la altano de transformo de agrikulturaj scienc-teknikaj fruktoj, la sistemo respondos pri tutlanda senprofita grava agrikultura scienca studado, teknika ekspluatado kaj akcela movado de provo.

Finiĝis programo kunlaborita de Ĉinio kaj Kanado por helpi malriĉulojn en kamparo de ĉina Ningxia-Hui-Nacieca Aŭtonoma Regiono
Per pli ol 6-jara klopodado la programo kunlaborita de Ĉinio kaj Kanado por helpi malriĉulojn en kamparo de ĉina sudokcidenta Ningxia-Hui-Nacieca Aŭtonoma Regiono plene sukcesis fini diversajn konstruajn taskojn, plibonigis kaj altigis produktajn kaj vivajn kondiĉojn kaj nivelojn de la lokaj popolanoj.
La kanada registaro senpage helpis la programon. De oktobro de 1998, oni plenumis la programon en 30 naturaj vilaĝoj de hui-naciecanoj de la regiono. La programo tre atentas plibonigon de vivstato de virinoj kaj infanoj. Dum la plenumo de la programo, virinoj de 1 076 kamparaj familioj sinsekve ricevis krediton je pli ol 4 milionoj da juanoj de renminbi kaj 1 500 virinoj ricevis ginekologian ekzamenon, kaj pli ol 500 infanoj revizitis lernejojn.

Yunnan estas plej granda eksporta bazo de freŝaj tranĉitaj floroj en Azio
En la lasta jaro la kvanto de eksportitaj freŝaj tranĉitaj floroj de la ĉina suda provinco Yunnan superis 550 milionojn da branĉoj, kaj Yunnan estas la plej granda eksporta bazo de freŝaj tranĉitaj floroj en Azio.
Laŭ informo de Asocio de Floroj kaj Plantoj de la provinco Yunnan, en 2004 la disvolva tendenco de la industrio de floroj kaj plantoj estas forta, la tutprovinca produkta areo atingis 208 mil mu-ojn, la produkta kvanto de freŝaj tranĉitaj floroj atingis 3,3 miliardojn da braĉoj, la totala produktovaloro de la industrio de floroj kaj plantoj atingis 5 miliardojn da juanoj de renminbi, kaj fremda valuto el eksporto de la industrio atingos 41,5 milionojn da usonaj dolaroj, pli multe je 36,5% ol tiu en 2003, kaj pli ol 70 mil kamparanoj de floroj pliigos enspezon je 150 milionoj da juanoj de renminbi.Nun, la freŝaj tranĉitaj floroj estas eksportataj ĉefe al Japanio, Korea Respubliko, Singapuro, Aŭstralio, Francio, Germanio kaj Rusio.