• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-19 17:21:52    
Ora tempo por prozo (4)

cri

La prozaĵoj de diversaj skoloj en la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno kaj tiuj de Militantaj Regnoj multe superis la historiajn, ĉu en kvanto, ĉu en enhavo kaj arta nivelo. Tiuj prozaĵoj naskiĝis en la procedo de "Disputado de cent skoloj" kun reprezentantaj verkoj, kiaj "Analekto de Konfuceo", "Laozi", "Mozi", "Menceo", "Zhuangzi", "Xunzi", "Hanfeizi" k.a.

La prosperiĝo de prozaĵoj de diversaj skoloj en Ĉinio koincidis kun la ora florado de la antikva helena filozofio, en kiu aperis unu post alia grandaj filozofoj Sokrato, Platono kaj Aristotelo. Dume la ĉinaj filozofoj kaj iliaj verkoj brilis kiel la helenaj.

La unua menciinda el la prozaĵoj de diversaj skoloj estas "Analekto de Konfuceo", libro el notoj pri la ideologio kaj agado. Konfuceo, Lu-regnano en la lastaj jaroj de la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno, estis eminenta erudiciulo kaj fama politikisto kaj edukisto en antikva Ĉinio. Lia ideologio entenas du flankojn, nome lia sinkonformigo al la socia evoluo kaj civiliziteco kaj lia penado por defendi la tradiciajn sociordon kaj etikon.

Malsukcesa en sia ambicio, Konfuceo vojaĝis al multaj lokoj dum sia tuta vivo por propagandi siajn politikojn, sed estis malmultaj interesiĝintoj. Sian maljunecon li pasigis hejme per instruado. Laŭdire li havis 3 mil disĉiplojn. Post sia morto Konfuceo pli kaj pli famiĝis, ke li estis adorata de la postaj regantoj kiel ideologia instruisto kaj sanktulo kaj ke la de li fondita konfuceanismo estis prenita kiel la gvida penso por la ĉinoj dum longa feudisma socio.

"Analekto de Konfuceo", kompilita de disĉiploj de Konfuceo, entenas liajn parolojn kaj notojn pri liaj agadoj, kaj tiujn de liaj disĉiploj. La paragrafoj estas mallongaj kun ideogramoj dekkelkaj ĝis kelkcentaj, tamen la enhavoj -- tre riĉaj inkluzivantaj politikajn opiniojn, edukajn principojn, etikojn kaj virtan memkulturadon. La libro estas plena de saĝa konsiderado kaj sperta resumo de Konfuceo pri la reala vivo de homoj.

La libro karakteriziĝas per sia abundeco de maksimoj. Ekzemple "Ĝusta takso pri sia scio estas vera scio" prezentis lian ĝustan sintenon pri scio. "Lernado sen pensado kondukas al konfuzo; pensado sen lernado al danĝero" montris la dialektikan interrilaton inter lernado kaj pensado. "Oni konas la frostoeltenemon de pinoj post alveno de vintro" estas filozofia resumo pri liaj riĉaj spertoj de la vivado. La libro estas abunda je tiaj maksimoj, tre popularaj por la ĉina popolo.

"Analekto de Konfuceo" karakteriziĝas ne nur per profunda kaj preciza penso, sed ankaŭ per viveca priskribado de homoj. Kelkvorta skizo en la verko jam vivigis la priskribitajn figurojn. Multaj ĉapitroj en "Analekto de Konfuceo" estas priskribado pri Konfuceo kaj liaj disĉiploj. Unu el la ĉapitroj estas noto pri la interparolo de Konfuceo kaj liaj disĉiploj pri ilia ambicio. Antaŭ la komenco de interparolo Konfuceo diris, ke ili ne estu timemaj en interparolo pro tio, ke li estas multe pli aĝa ol ili. La tiama Konfuceo estis modesta, indulgema kaj afabla instruisto. Tamen alifoje li estis tre rigora. Foje unu el liaj disĉiploj Zaiyu fordormis la tagmezon, kaj Konfuceo riproĉis lin, ke li estas "putra ligno neskulptebla kaj kaduka muro nekalkebla".

En "Analekto de Konfuceo" estis anekdoto pri du ermitoj. Foje Konfuceo kaj lia disĉiplo Zilu demandis al ili pri vojo. Sed anstataŭ doni helpon, la du ermitoj mokis ilin, ke ili ne bezonas demandi pri vojo, ĉar ili bone konas vojojn, vojaĝante kaj persvadante ĉie. Ili diris al Zilu: "Preferinde por vi estas, ke vi ermitiĝu anstataŭ sekvadi Konfuceon." Ĉi tie la verko vidigis senzorgajn kaj orgojlajn ermitojn per la vortoj "ili kaj faras kampan laboron kaj parolas kun la demandantoj". (Daŭrigota)