• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-19 17:39:11    
Junan modeliston Cao Qiang

cri

Antaŭ nelonge, en la 20-a Pariza Konkurso de Junaj Modelistoj

okazigita en Parizo, studento de la Qinghuaa Universitato de Ĉinio Cao Qiang elstariĝis kaj gajnis la ununuran oran premion, kiu estas la plej alta honoro por ĉinaj modelistoj en internaciaj konkursoj.

La nomita konkurso estas la internacia scenejo de diverslandaj junaj modelistoj. Ĉiujare, kun sonĝo kaj espero, ili venas de diversaj landoj al Parizo por la ora premio. En decembro de 2002, en la 20-a konkurso ĉina 22-jara studento de modelista fakultato de la Qinghuaa Universitato gajnis la ĉampionecon per novtipa vespera robo, kiu enkorpigas la ĉeftemon de la konkurso "Amo kaj Modo" per movanta floro. La robo konsistas el purpra multfalta trumpeta pantalono kaj burĝon-forma supervesto el malsamaj ŝtofoj kun variaj koloroj nigra, purpura, blua, ruĝa kaj helruĝa, kaj vidiĝas mistera, pimpa kaj senbrida. Kiam la modelino gracie pasis sur la scenejo, la burĝona supervesto lante disvolviĝas, la pimpaj ŝtofoj torentiĝis malsupren kiel petaloj kaj malkaŝis la blankan subveston. En la palpebruma momento la vesto fariĝis blanka nupta robo.

Pri la ideo en modelado, la modelisto Cao Qiang esprimis ke montri amon per floro estas la formo konita preskaŭ de la popoloj tra la mondo, tial li elektis floron por manifesti la ĉeftemon "Amo". Li diris:

"Mi rigardas la amon movanta, kaj esprimas ĝin per floro. Laŭ mia modelada ideo, la tuta robo, de la interna koloro blanka al la ekstera koloro nigra, montras la floradon, kio estas la du formoj por esprimi la amon. La interna blanka koloro esprimas la purecon, noblecon kaj sanktecon de la amo. Kiam la robo supren faldiĝas, vidiĝas la variaj buntaj koloroj, kontrastaj kun la nigra koloro. Tiuj koloroj, plus la purpura de la pantalono kaj la ruĝa de la ŝuoj, simbolas la ardecon de la amo."

Cao Qianq lernis vestan modeladon iom pli ol unu jaron. Antaŭe li studis en la skulpta fakultato. Li ĉiam tenas grandan interesiĝon pri vesta fako, ĉar liaj familianoj laboras pri vesto kaj vesta modelo. En la universitato li konatiĝis kun multaj studentoj de modelista fakultato kaj ekhavis la la plej rektan konon pri la fako. Konsciinte sian koran amon al la vesta modelado, li decidis forlasi la skulptan fakultaton post du jaroj kaj ekstudis pri vesta modelado.

Tamen en la sekva tempo li ne adaptiĝis al la nova fako. Li estas altstatura, je 1,9 metro, kaj tre taŭgas por la skulptado emocioplena, senbrida kaj libera. Kiam li komencis studi pri vesta modelado, li devis fari diversajn delikatajn aferojn, kiaj fari modelon, brodaĵon kaj plektaĵon, ĉio ci multe diferencas ol liaj antaŭaj faraĵoj. Cetere , li ekstudis la vestan modeladon malfrue, en la trijara klaso, li devis rapide kuratingi la lernitajn lecionojn de la samklasanoj. Pro tio li metis la tempon kaj forton en modela ideo, kaj ignoris la vestan faradon, la bazan arton de modelisto . El tio rezultis lia malsukceso en iu konkurso de ĉinaj modelistoj. Li glate trapasis la unuan konkurson per sia desegnaĵo, kio donis al li plenan memfidon. Tamen en la posta konkurso li trovis ke inter la modela ideo kaj vera vesto ekzistas granda spaco. Lia ideo estis iom post iom forĵetita en la farado de la vesto, kaj fine li estis elkribrita. La malsukceso faris lin realisma, kaj donis al li spertojn por modelista konkurso.

Kiam Cao Qianq partoprenis en la Pariza Konkurso de Junaj Modelistoj, li estis anime trankvila, havis kaj emocion kaj racion en la modelado. Li diris:

"Por internacia konkurso, oni devas havi sian propran karakteron. Tamen tiu karaktero ne estas nepre tute propra, sed devas esti konata de aliuloj. Tial al mia konkursa vespera robo, mi fundamente aplikis la okcidentan tradician stilon, tamen rilate al koloro, mi aplikis la nigran, purpuran, ruĝan kaj blankan, kaj nigran-blankan kontraston de granda spaco, kio montras la orientan stilon kaj idilian guston de la ĉina tucpentraĵo. La tuta vesto similas al disvolvanta floro, kio tenas la ĉinan kulturan nuancon kaj homecon, estas ne troiga, sed eleganta."

Ĉar spertinte malsukceson antaŭe, Cao Qiang havis ne tre altan esperon por tiu konkurso, li eĉ ne persone flugis al Parizo. Li diris ke la ora premio estas signifoplena por li kaj firmigis lian memfidon por daŭrigi la karieron de modelisto.

Kune kun la ora premio, Cai Qiang gajnis la ŝancon por progresigi sin en Parizo. Li deziras kapti la ŝancon, multe klopodi en la studado, kaj en la venonta tempo eksponi la originalan karakteron de la ĉina kulturo en la monda fasonvesta scenejo. Li diris:

"Kiel konu la orientan estetikon de ĉinoj? Kiel kombinu ĝin kun la okcidenta estetiko? Mi deziras trovi la kongruan punkton kaj fari mian modelon ĉiam reprezentanta mian landon kaj min mem, sed ne kopio de aliuloj."