• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-19 18:22:16    
Ĉina registaro aktive antaŭenpuŝas la laboron de reenoficigo

cri
Ĉinio estas la evolulando kun multaj loĝantoj. La registaro devas laŭeble plimultigi la laborajn postenojn, kaj samtempe solvi la problemon de reenoficigo de multaj oficistoj kaj laboristoj de ŝtataj entreprenoj, kiuj perdis laborojn en la lastaj jaroj.

Sinjorino Wei Yuhua estis teknikistino de iu lan-teksa fabriko de Pekino kaj perdis la laboron antaŭ du jaroj. Tiutempe ankaŭ sia edzo deoficiĝis. Ili sin vivtenis nur per subvencio donita de la registaro kaj antaŭa entrepreno, kaj falis en tre malfacila stato.

En tiu situacio Wei Yuhu partoprenis en reenoficiga trejna kurso proksima al sia hejmo kaj lernis flegadon al akuŝintino kaj bebo.

Ŝi diris al raportisto:

"En la trejna kurso mi lernis multajn sciencajn sciojn pri flegado de akuŝintino kaj bebo. Dank' al rekomendo de la enoficiga centro mi ekhavis la laboron de flegistino. Mia familia vivo havas garantion."

Laŭ statistiko de aŭtoritata fako, en tuta Ĉinio proksimume 27 milionoj da oficistoj kaj laboristoj de ŝtataj entreprenoj deoficiĝis aŭ senlaboriĝis en la lastaj jaroj. La ĉina registaro kaj koncernaj fakoj ellaboris multajn favorajn politikojn kaj prenis multajn pozitivajn rimedojn por ke ili laŭeble reenoficiĝu. Oficisto de la Labora kaj Soci-garantia Ministerio de Ĉinio Wang Yingcai konigis al raportisto:

/ son-fono 2: parolo de Wang Yingcai /

"Unue la ĉina registaro prenis plimultigon de reenoficiguloj kaj redukton de senlaboruloj kiel la regulian normon de makroskopa ekonomio, kaj listigis ĝin en la disvolvan planon de la nacia ekonomio kaj celon de la devoj de diversnivelaj registaroj. Due la ĉina registaro pene altigas la kvaliton de laboruloj kaj plifortigas ofican trejnadon kaj reoficigan trejnadon."

En la lastaj 4 jaroj Ĉinio faris senpagan reenoficigan trejnadon al pli ol 20 milionoj da senlaboruloj, el ili pli ol 17 milionoj rehavis laboron. Oficisto de la Labora kaj Soci-garantia Buroo de Pekino pri laborkapabla trejnado Chen Yuejin diris ke Perkino ĉiam prenas la laborkapablan trejnadon kiel la efikan rimedon por akceli reenoficigon kaj pene praktikas ĝin.

/ sonfono 3: parolo de Kan Yuejin /

"Nun en Pekino troviĝas pli ol 140 reenoficigaj trejnaj lernejoj, inkluzive de kolegioj kaj teknikaj mezlernejoj, kaj trovigas ankaŭ lernejoj funkciigitaj de neregistaraj organoj. Ili unuapaŝe formis grandan trejnadan pozicion."

En la trejnaj lernejoj senlaboruloj povas lerni diversajn kursojn laŭ siaj kondiĉo kaj interesiĝo, kaj bezono de la merkato, ekzemple kursoj de komputero, urba verdigo, hararo-beligo, riparado de elektronaj aparatoj, purigo, kuirarto kaj tiel plu. Ĝis la fino de la pasintjara novembro, pli ol 50 mil senlaboruloj akceptis la trejnadon.

Same kiel Pekino, ankaŭ municipo Tianjin donis plenfortan subtenon al reenoficigo de senlaboruloj. Ĝi lanĉis la programon "Subteni senlaborajn laboristinojn reenoficiĝi kaj establi sian propran entreprenon". La programo estas fondita de Disvolva Programo de Unuiĝintaj Nacioj, Aŭstralia Internacia Disvolva Buroo kaj Tianjina Registaro. Ĝi ampleksas jenajn enhavojn: liveri al senlaboraj laboristinoj reenoficigajn informojn, koni kaj analizi ilian bezonon; lauplane kaj laŭbezone disvolvi trejnadon por plifortigi ilian konkurencan forton en reenoficigo; liveri malgrandsuman krediton kiel funkciigan kapitalon al la virinoj, kiuj deziras establi sian propran entreprenon, kaj tiel plu. Laŭ informo ĝis nun la municipo Tianjin jam asignis krediton de 9,5 milionoj da juanoj de Renminbi, kaj tiel helpis pli ol 6 mil senlaborajn laboristinojn rehavi laboron.

Por pluapaŝe antaŭenpuŝi la reenoficigon de senlaboruloj, antaŭ nelonge la centra registaro de Ĉinio publikigis koncernan anoncon, kiu postulas diverslokajn registarojn perfektigi kaj realigi la subtenan politikon pri reenoficigo. Laŭ la anonco, senlaboruloj ĝuas multajn favorajn politikojn por reenoficigo.

Oficisto de la Labora kaj Soci-garantia Ministerio de Ĉinio Wang Jingcai diris ke tiu anonco elmetis multajn konkretajn kaj praktikeblajn rimedojn por helpi la senlaborulojn reenoficiĝi.

Ankaŭ vicprofesoro de Ĉina Popola Universitato sinjorino Huang Yanfen donis pozitivan takson al la novaj politikoj. Ŝi diris:

"Nun la ŝtato donis favorajn politikojn al senlaboruloj. Tio liveris bonan kondiĉon por ke ili retrovu novan laborpostenon. Miaopinie tio estas tre grava por redukti la nombron de senlaboruloj en la venontaj jaroj."

La vicprofesoro montris ankaŭ ke por redukti senlaborecon la ĉina registaro devas plenforte iniciati reenoficigon en loĝ-kvartalo, disvolvi loĝkvartalan servan laboron kaj liveri socian asekuron al kvartalaj laboruloj por allogi ilin la la laboro. Krom tio, por plene reenoficigi senlaborulojn, Ĉinio devas pluapaŝe disvolvi mezgrandajn kaj malgrandajn entreprenojn kun kompakta labora karaktero, taŭgajn por senlaboruloj.