• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-19 19:18:48    
Mia revo-sonĝo (2) el La Revuo Orienta

cri
Alia artikoleto titoliĝas: Esperanto estas magio por mi, verkita de samideano Fukuda Tosihiro.
La artikolo diras:
Lastajare mi iris al la urbo Maŝado en Irano. Antaŭ du jaroj rifuĝintoj tie eklernis Esperanton laŭ la movado "Lingvo de Paco".
Kaj afgana Esperanta organizo, momata AFESPO estis fondita. Sed bedaŭrinde afganaj rifuĝintoj devige reiros al sia patrujo en la venonta printempo.
En la lasta septembro mi iris al Afganio kaj vizitis Universitaton de Kabulo. Mi intervidiĝis kun la rektoro Popal. Mi klarigis mian planon fondi Esperantan organizon, kiu akceptos eksterajn afganajn esperantistojn en tiu ĉi universitato. En la Esperanta kunveno 200 gestudentoj kaj ankaŭ rektoro Popal ĉeestis. Dume la studentoj deklaris fondon de Esperanta organizo en tiu ĉi universitato. …nur en kvar tagoj nova organizo Afgana Amika Asocio de Esperanto-Movado estis fondita. Tiu ĉi afero estas ja vere magio, ĉu ne?

Nun mi intencas daŭrigi la efikon de tiu ĉi magio. Pro tio en la venonta printempo ni okazigos Afganan Esperanto-Festivalon de Internacia Amikeco. Mi elkore esperas ke la esperantistoj de Afganio en Irano sukcese revenos al Afganio kaj povos ĉeesti al tiu ĉi renkontiĝo. Mi deziras, ke tiu ĉi renkontiĝo estu amika festivalo por plezuri kaj ĝui Esperanton. Do eksterlandaj esperantistoj multe kolektiĝu kaj prezentu siajn proprajn artojn: kanto, danco, gitaro, teatro, magio ktp por plezurigi afganojn.
Dank' al Esperanto mi povis havi amikajn renkontiĝojn en Afganio kaj aliaj multaj landoj. Tio estis kondukita de Esperanto. Mi fariĝis sorĉita homo per Esperanto. Ja mi pensas, ke d-ro Zamenhof estas magiisto por mi. Mi esperas, ke mi neniam vekiĝos el magio.
Karaj amikoj, nun ni konigu la artikoleton: Ni ĝuu UK en Jokohamo kun samideanoj en la tuta mondo! Verkitan de Saito Tume.
Universala Kongreso estas la plej granda festivalo en Esperantujo! Dank' al klopodoj de japanaj samideanoj la 92-a UK okazos en Jokohamo. Fakte ĝi okazos en Japanio 42 jarojn post la UK en Tokio. Ĉu vi povos partopreni en alia UK en Japanio post 2007? Ĉu tio okazos post 10 jaroj aŭ 50 jaroj? Laŭ mia supozo mi ne povos partopreni en sekvonta UK en Japanio. Bona ŝanco por japanoj partopreni en UK malmultekoste.
Mi revas, ke multaj samideanoj en la mondo partoprenos en la 92-a UK en Jokohamo, kaj ke ni preparos la kongreson por ĝui kaj festi kune kun ĉiuj partoprenantoj. Por tio ni povas kontribui laŭ nia ebleco, morale, labore, aŭ finance. Fakte por plenumi la kongreson necesas multaj laboroj kaj granda monsumo. En UK oni havas multajn programerojn. En la 89-a UK en Pekino, 136 kunsidoj, 30 duontagaj kaj tuttagaj ekskursoj dum unu semajno, kaj krome 8 antaŭ- kaj post-kongresoj. Ĉiujare UK okazas preskaŭ kun samaj programeroj. Partoprenante en kongresoj, ĉiufoje mi sentis varmajn fortojn de 100-150 laborantoj kiujn oni prezentis en Fermo de la Kongreso. Iliaj vizaĝoj brilis pro kontento! Ĉifoje estas nia vico kompensi al la laborintoj de la pasintaj kongresoj!
Mi atendas partoprenon de multaj en la mondo, precipe el Azio kaj Afriko. Virinoj estas speciale bonvenaj! Mi volas babili kun ili libere dum la kongreso. En Pekino malmultaj virinoj ĉeestis el Azio, escepte de el Ĉinio, Japanio, Vjetnamio kaj Koreio.
Karaj aŭskultantoj, fine, ni konigu al vi la alian artikoleton sub la titolo: El la jarcento al nova evoluo, verkita de samideano Harada Hideki, prezidanto de Okayama-Esperanto-Societo.
UEA oficiale deklaris en la Pekina UK, ke en 2007 okazos la UK en Jokohamo. Tiu ĝojiga decido estas longe atendata de la japana esperantistaro, kiu jam antaŭvidinte tion komencis prepari por la UK, memore al la centjariĝo de la japana Esperanto-movado.
En 1906 Kroita Kacumi, Osugi Sakae kaj aliaj fondis Japanan Esperanto-Asocion. Tio estis la unua kolektiva movado en Japanio. …
Informo pri Esperanto aperis sur la ĵurnalo Nagasaki Press la 26-an de novembro 1902. …
Pasis cent jaroj. Esperanto eniras novan stadion de la evolo. Nun ĝi akiras renomon en eŭropaj landoj kiel la rimedo solvi lingvajn problemojn en la Eŭropa Unio. Ankaŭ en Azio ĝi pli kaj pli firme disvastiĝas kiel en Nepalo, Irano k.c.
Oni proponis, ke la 93-a Japana Kongreso okazu en Okayama en 2006, en la centjara jubileo de la Esperanto-movado en Japanio. Okayama-Esperanto-Societo sentas sin honora kaj jam fervore preparas ĝian okazigon kun la kongresa temo "El la jarcento al nova evoluo". Ĉiuj esperantistoj retrorigardu la jarcenton de la Esperanto-movado en nia lando laŭ siaj facetoj kaj pripensu la estontan evoluon de nia movado.